Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Tomasz Chmielik
Edukado-ensalutnomo:chmielik
Vivtempo:1957 -
Devenlando:Pollando
Agadlando(j): Pollando, Svislando
Prezento:Tomasz CHMIELIK (1957, Świdnik) esperantistiĝis en 1972. Li studis germanistikon kaj polan filologion en la lublina Universitato Maria Curie-Skłodowska. Post la studofino (1981) li instruadis la germanan lingvon ĝis sia emeritiĝo (2009) en la liceo en Świdnik apud Lublin, kie li loĝas.

El multaj lingvoj li tradukas beletron, kaj ĉefe verkojn de H. Krall, A. Szczypiorski, R. Kapuściński, W. Szymborska, M. Nurowska, W. Kazanecki, J. Leończuk, Z. Patryk, J. Korczak, F. Dürrenmatt, M. Frisch, D. Ugrešić, M. Krleža, S. Beckett, E. Jabès, H. Birenbaum, Ŝ. Agnon, U. Orlev, I. Kadare, F. Kongoli, L. Lleshanaku, Y. Aliçka, A. Demaci, S. Batosha, E. Basha, V. Zhiti, L. Starova, G. Kanovič, S. Janowicz, Ŝ. Aŝ, I. L. Perec, Ŝolem Alejĥem, M. Kipnis, M. Blecher, I. Calvino, J. Roth. Ankaŭ ĉiujn romanojn kaj rakontojn de la juda Nobel-premiito I. B. Singer kaj ties pli aĝa frato J. Singer.

Libroforme aperis liaj tradukoj: Günter Grass La lada tambureto (2000), Ryszard Kapuściński Ebono (2001), Predrag Matvejević Alia Venecio (2006) kaj Mediteranea breviero (2007), Janusz Korczak Reĝo Maĉjo la Unua (2009), Jan Leończuk Mi forgesis vin miaj arboj (2010, kunlabore kun L. Ligęza), Zbigniew Patryk Ĉio en ordo / Wszystko w porządku (2011, kunlabore kun L. Ligęza), Fatos Kongoli Hunda haŭto (2011), Luljeta Lleshanaku Lundo en sep tagoj (2013), Ylljet Aliçka Sloganoj el ŝtonoj (2013) – tri lastaj el la albana lingvo kunlabore kun B. Selimi; Sokrat Janowicz (Сакрат Яновіч) – Revenoj al Krynki (rakontaro kaj eseoj tradukitaj el la belorusa, 2013) Bolesław Prus – La pupo (ĉefverko de la pola romanarto, 2016), Wiesław Kazanecki – Mi venis por diri al vi ĉiujn ĉi vortojn… (2017).
En 2009 estis eldonita sub lia redakto kaj en liaj tradukoj (ankaŭ kunlabore kun L. Ligęza) Podlaĥia Antologio, kiu enhavas tekstojn de 70 poetoj skribantaj pole, beloruse, ukraine, litove kaj vivantaj en Bjalistoko kaj Podlaĥio.
En 2014 li redaktis kun provlega helpo de I. Ertl kaj kuntradukis (kun Lidia Ligęza, István Ertl, Danuta Kowalska, Kris Long, Adam Łomnicki, Martyna Taniguchi, Włodzimierz Wesołowski) 190 poemojn de Wisława Szymborska (pola Nobel-premiitino), kiujn elektis kaj enkondukis Wojciech Ligęza. Tiu ĉi poemaro – Mi inventas la mondon – aperis fruprintempe de 2015 en la renoma serio Oriento-Okcidento de UEA (n-ro 50).

„En somero 1987, dum unu el miaj vizitoj al la Urba Biblioteko en La Chaux-de-Fonds mi trovis la celon por miaj esploroj, pri kiuj mi eĉ ne antaŭvidis, ke ili katenos min por tridek jaroj. Claude Gacond alportis kelkdekon da kovertegoj, kiuj entenis miksite franclingvajn artikolojn de Edmond Privat, publikigitajn en la jaroj 1916-1962. Unue mi ordigis ĉiujn ĉi gazet-eltranĉaĵojn laŭ jaroj kaj revuoj. Sekvis fotokopiado. Tiel ekestis du kolektoj. La kolekto de la originalaĵoj, kiuj restas ĉe CDELI metitaj en skatolojn kaj la kolekto de la fotokopiaĵoj. Tiu fotokopia kolekto migris al Pollando, kie dum ses jaroj mi enkomputiligis ĉiujn haveblajn artikolojn. Nun la tuta kolekto troviĝas sur kompaktaj diskoj. Sed ordigante la artikolojn mi rimarkis multajn mankojn. Tio instigis min al plia serĉado dum la sekvaj restadoj ĉe CDELI kaj en Svislando. Surloke mi povis konsulti jarkolektojn de tri revuoj, kun kiuj kunlaboradis Privat: La Sentinelle, (La) Coopération kaj L’Essor.
Post iel-tiela kompletigo mi preparis la artikolojn el la nomitaj revuoj por eldono. Mi dividis la kolektojn de La Sentinelle, (La) Coopération kaj L’Essor en jarajn kajerojn, kiujn akompanas la kompletaj indeksoj de personoj, kaj ankaŭ de geografiaj nomoj kaj historiaĵoj. Tiel ekestis tri kolektoj La Sentinelle (1920-1956) kun 37 kajeroj, La Coopération (1921-1922, 1930-1949) kaj Coopération (1950-1962) kun 33 kajeroj kaj L’Essor (1916-1919, 1931-1962) kun 6 kajeroj, kiuj enhavas po kelkajn jarojn.
La sekva etapo estis ordigi la aliajn kolektojn Le Coopérateur genevois (1929-1944) kun 16 kajeroj, Le Droit du Peuple (1919-1935) kun 17 kajeroj kaj Le Travail (1922-1935) kun 14 kajeroj.
La amplekseco de la kajeroj varias inter kelkdekoj kaj kelkcentoj da paĝoj. Tiu ĉi kolekto estas unika dokumentaro pri la mondhistorio kun politikaj, kulturaj kaj sociaj eventoj, vidataj tra la okuloj de esperantisto inter 1916 kaj 1962. Ĝis hodiaŭ ĝi surprizas per trafaj diagnozoj pri la estonteco, per ĵurnalista honesteco kaj viva, eleganta stilo. Kun 30 000 paĝoj (!) ĝi formas bazon por seriozaj studoj.
Kun la redakta kaj komposta helpoj de Claude Gacond kaj Josip Pleadin okazas iom-post-ioma aperigado de la nomitaj kolektoj. Ĉe la Libroservo de UEA haveblas la plena surpapera kolekto de La Sentinelle kaj parte de (La) Coopération kaj Le Coopérateur genevois.
Atentan studon postulas la jaroj 1916-1920, kiam Privat skribis por dekoj da revuoj kaj gazetoj, aperantaj en Francujo kaj Svislando. Tian studon devus kompletigi esploroj pri esperantlingvaj gazetoj kaj revuoj, kun kiuj Privat kunlaboradis dum sia tuta vivo. La studindajn jarkolektojn de la koncernaj revuoj eblas trovi en la Nacia Svisa Biblioteko en Berno, CDELI, Esperanto-Muzeo (Vieno) kaj Biblioteko Hodler (Roterdamo). Tradukendas kaj redaktindas la antologio de la plej valoraj artikoloj Privataj en Esperanto.
Mi ne forgesas la alian gravan taskon: esperantigon de franclingvaj verkoj de Privat. Ĝis nun mi aperigis broŝuron Libero doktrina kaj sincero (Liberté doctrinale et sincérité, 1993) en traduko de Juanita Turbillon kaj en „privatiga” lingva revizio de Claude Gacond. En 2014 aperis Vizio de juna virino (Vision dʼun femme jeune), kiun tradukis Jean-Pierre Danvy kaj postparolis Perla Martinelli. Pretas kaj la baldaŭan eldonon atendas La kanceliero senkapigita (Le Chancelier décapité), Pollando sub ŝtormo (La Pologne sous la rafale) kaj Polujo atendas (La Pologne attend), ĉiujn tri esperantigis Thierry Flachon. Aldoniĝas Kun Gandhi en Hindujo (Aux Indes avec Gandhi), en brila traduko de Jean-Pierre Danvy.
Pasas tridek jaroj de miaj aventuroj kun la granda pioniro. Duono de mia vivo (ĉi-jare mi sesdekjariĝis) dediĉita al la romando, kiu ĉiam denove infektas min per siaj ideoj, sed kiun nia diligenta kolegaro preskaŭ forgesis. Jen la programo por la cetero de la tempo, kiu restis al mi: malforgesigi Privaton kaj daŭrigi la memoron pri tiu admirinda Zamenhofano, esperante ke iu transprenos ĉi taskon de mi.”

Kunlabore kun Josip Pleadin li editoras kaj reeldonas klasikajn verkojn de la Esperanto-literaturo. Ĝis nun reaperis: Adam Mickiewicz – Sinjoro Tadeo (2015), Henryk Sienkiewicz – Quo vadis (2016), Geraldo Mattos – Ivan la Sesa (2017), Izrael Lejzeroviĉ – El la „Verda Biblio” (2017), Edmond Privat – Karlo (2017). Prespretas la de li editorita Jubilea Verkaro de Julio Baghy (1891-1967) en 16 volumoj. Jam aperis la unua volumo – Printempo en la aŭtuno (2017).

Li gvidis kursojn de Esperanto en la świdnika liceo kaj Lublina Politekniko. Ĉe Kultura Centro Esperantista (La Chaux-de-Fonds) li ofte prelegis pri la historio de la literaturo en Esperanto, pri la esperantistaj movado kaj idearo. De ses jaroj li instruas historion de la Esperanto-literaturo ĉe la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la poznana Universitato Adam Mickiewicz.

Iama membro de EVA. Nuna vicprezidanto de la Akademio Literatura de Esperanto (ALE). De 2008 ĝis 2010 ĉefredaktoro de la kultur-socipolitika kvaronjara revuo Spegulo.

En siaj esploroj li okupiĝas pri la vivo kaj verko de Edmond Privat (pri kio li celas iam doktoriĝi); historio de la Esperanto-literaturo; teorio kaj praktiko de la tradukado de literaturo; judaj historio, literaturo, muziko, filmo kun precipa atento pri la tempo de la Holokaŭsto. Granda ŝatanto de la klezmera muziko kaj ĵazo.

Li publikigis siajn artikolojn, eseojn kaj tradukojn en gazetoj kaj revuoj – pole (Kamena, Akcent, Literatura na Świecie, Epea) kaj esperantlingve (Literatura Foiro, Beletra Almanako, Spegulo, Pola Esperantisto, La Ondo de Esperanto, Etnismo).

„Mi jam lacegas, kaj mia sano ne ĉiam favoras diversajn entreprenojn. Samtempe kun Privat mi pasigas la vivon kun kelkdeko da verkistoj, kies kelkmilojn da poemoj kaj kelkcenton da rakontoj, noveloj, romanoj mi tradukis el dekkelkaj lingvoj en Esperanton, helpate kaj kunlaborante kun gesamideanoj el diversaj landoj, freneze esperante elalmozi iam kaj ie monon por ilia publikigo.”



Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; | Aldoni propran komenton

5.
Kirilo81 je 2018-02-23 10:12:53

Mi aldonas min al la gratulantoj pro la meritita enpanteoniĝo!
Amike,
Kirilo

4.
ilonaesp je 2017-12-21 21:58:29

Korajn gratulojn! Multe da energio por la sekvaj taskoj!

3.
edmond je 2017-12-21 10:50:30

GRATULOJN Tomasz por via senlaca, mirinda kaj GRANDIOZA laboro. Ni nur diras al vi (kantante !) STO LAT !!!.
Elkore el Francio,
Edmond kaj Arlette Plutniak.

2.
neghero je 2017-12-15 21:06:08

Kara Tomasz!
Kia plezuro aŭskulti vin pri literaturo ĉe UAM en Poznan, eĉ trapasi ekzamenon! Temis pri 'Venĝo' de Ŝirjaev, kaj rido eksplodis okaze de iu elvoko de la dika dorlotita kato de Lia episkopa moŝto!
Gratulon ankaŭ pro via laboro kiel eldonisto kaj tradukisto.
Anne

1.
Telemo je 2017-12-15 09:31:03

Mi ege ĝojis konatiĝi kun vi kaj aŭskulti vin en ARKONES kaj en UAM. Gratulon Tomasz! Skribu multajn librojn, kiuj certe estos legataj ĉar vi multe scias pri historio de la movado kaj pri multaj aliaj temoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.