Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Ellen Marie Eddy
Edukado-ensalutnomo:ellenmarieeddy
Vivtempo:1935 -
Devenlando:Usono
Prezento:Profesie mi estis instruistino en elementa lernejo. Nun mi estas emerito.
Esperantistiĝis en la 70-aj jaroj. Mi partoprenis en la fruaj Esperanto-kursoj ĉe San-Franciska Ŝtata Universitato, kaj daŭre partoprenis tra la 80-aj kaj 90-aj jaroj. Por klarigi, tiuj kursoj okazis ĉe SFŜU ĝis 2001, kaj poste la kursaro komencis “vojaĝi” al diversaj lokoj. Unue al la Universitato de San-Francisko en 2002, poste al la “School for International Training” en Vermonto dum kelkaj jaroj. Post tio al la Universitato de Kalifornio en San-Diego. En la postaj jaroj al Dallas, Victoria (BC), kaj Raleigh (NC). Oni nomis la kursaron NASK (la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto) kiam ĝi okazis en Vermonto.

Mi estis unue membro, kaj poste estrarano kaj sekretario de la Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko (ELNA), kiu nun nomiĝas Esperanto-USA. Mi partoprenis la filmadon de la instru-serio “Esperanto: Pasporto al la Tuta Mondo”, por kiu mi respondecis ĉefe pri kostumoj kaj scenejoj.
Mi estas honora membro de SFERO (la San-Franciska Esperanto-Regiona Organizo) ekde 1997, kaj de ELNA/Esperanto-USA ekde 2005. Krom tio, mi instruis Esperanton al skoltoj, infanĝardenaj lernantoj, kaj lokaj klubanoj.
Cathy Schulze, kiu estis la ĉefa motoro por la San-franciskaj kursoj, kaj kiu heredigis monsumon al la Esperantic Studies Foundation por certigi ke ĝi daŭre okazu, elektis min por anstataŭi ŝin kiel administranton de la kursaro. Tio estis en 1998.
Krom la kursaro, mi ricevis ankaŭ la devon pri la senpaga koresponda kurso en Usono, kiu daŭre trovas novajn lernantojn.
Post tiu jaro, mi estas ĉefe konata en tiu administra rolo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
emilia je 2016-12-17 19:20:53

Mia kara Ellen: Mi kore gratulas vin pro via agado. Amike. Guadalupe.

2.
Forigita uzanto je 2015-12-15 17:48:34

Tre kara Elenjo! Profundan gratulon okaze de via enkonduko en la Panteonon de nia Edukado.net. ---Via Keneĉjo

1.
Katalin je 2015-12-14 23:33:22

Kara Ellen, Okaze de via premiado kaj eniro en la Panteonon de meritplenaj instruistoj de Esperanto, en la nomo de edukado.net mi kore gratulas vin kaj deziras al vi pluan sukcesan agadon kaj sanan vivon.
Amike, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.