Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Claude Longue-Epée
Vivtempo:1931 -
Devenlando:Francujo
Prezento:Bersée estas eta vilaĝo en Nordfrancia regiono, apud la ĉefurbo Lille.
En Bersée, ekde la komenciĝo de la 20-a jarcento estis ĉiam esperantistoj. Nuntempe vivas en Bersée deko da samideanoj el 2100 loĝantoj.

Claude Longue-Epée naskiĝis en Bersée en 1931, la 15-an de Aŭgusto. Lia patro esperantistiĝis en 1936, kiam li estis 29-jara, instigite de la instruistino de Claude (F-ino Vialis). Tiam, la kvin/ses-jara Claude havis la privilegion konatiĝi kun Waringhien kaj Stuit, kiu instruis Esperanton laŭ la rekta Ĉe-metodo. Claude Longue-Epée, ekde sia 11-a jaraĝo, studis kiel pensionano en diversaj liceoj de la Lille-a regiono kaj en la «Ecole Centrale de Paris». En tiuj lernejoj li lernis la lingvojn latinan, grekan kaj anglan. (Per tiu lasta lingvo, post proksimule 2000 horoj da studado, li ne kapablas sin komprenigi!) Tamen, li tiam ne lernis Esperanton.

Claude Longue-Epée, nur kiam li estis 20-jara, eklernis Esperanton…
Kial? Nur tial ke, pro sufiĉe grava kaj longa malsano, li devis interrompi siajn studojn en la «Centra Lernejo» de Parizo dum unu jaro, kaj restadi ĉe siaj gepatroj en Bersée! Tie li trovis la esperantajn librojn de sia patro kaj la lingvon li eklernis, sola – Nur escepte kelkfoje petante helpon de la patro. Li tiel malkovris lingvon ege facilan, logikan, kongruantan kun sia matematika-scienca inklino, kiu tuj entuziasmigis lin. Li lernis per «Cours rationnel de Espéranto en 16 leçons» kaj post du semajnoj de intensa laboro li korespondis kun pluraj landoj (Usono, Brazilo, Ĉeĥio, Serbio, Japanio…). Li legis la «Krestomation de Esperanto», romanojn de Julio Baghy, kaj li abonis «La Praktikon» membriĝinte al la «Universala Ligo».

Claude Longue-Epée, reveninte en Parizon post unu jaro, daŭrigis sian Esperantan aktivecon per korespondado kaj senpera kontaktado. Preskaŭ ĉiuvespere li havis kontaktojn kun alilandaj samideanoj. Li ekkonis ties vivmodojn kaj kulturojn; kaj tial li ekkonsciis pri sia propra devena kulturo kaj decidis persisti en sia praktiko de la pikarda dialekto – kiun li ja scipovis, pro tio ke li parolis ĝin en la ludkorto de la Bersée-a lernejo, kio estis malpermesata de la lernejestro!

Li havis konstantajn plurmonatajn kontaktojn kun Davorin Baĵec (Slovenio), Drago Krajl (Kroatio), Helmi Veldhuysen (Nederlando). Tiuj geamikoj konsciigis lin pri liaj francecaj misprononcoj: De «gvar» anstataŭ «kvar», de «bjero» anstataŭ «biero». Li regule ĉeestis en la kunvenoj de la kabaredo «La Tri Koboldoj». Tie li konatiĝis kaj amikiĝis kun Raymond Schwartz (kompreneble), Lucien Laurat, Roger Bernard, Georges Lagrange, ktp… Li partoprenis oftajn prelegojn de la loka grupo en «La Sorbonne», kie li faris mem prelegojn pri sia studfako pri konstruado kaj rezisto de materialoj.

Claude Longue-Epée, kiam li estis ricevinta sian inĝenieran diplomon, estis tuj dungita de la firmao «Say» (kiu fariĝis poste «Béghin-Say»), por fabriki sukeron krudan kaj rafinitan el betoj. En tiu fako li restis dum sia tuta profesia vivo; kiel inĝeniero, ĉefinĝeniero, fabrikestro de uzino, desegnejestro de la uzinaro de la firmao. Li tiel laboris en pluraj uzinoj kaj en la sidejo de la firmao, en francaj departementoj Oise, Marne, Nordo. Ĉie li havis kontaktojn kun la lokaj esperantistoj kaj esperantistaj organizaĵoj. Por sia laboro li multe vojaĝis en landoj prilaborantaj sukerbetojn kaj kanbetojn. Neniam Esperanto utilis dum la debatoj kaj ĉiam estis necesaj interpretistoj… Sed ĉie kien li iris tra la mondo, ĉiufoje pere de siaj jarlibroj, li havis eblecojn renkonti kaj ekkoni samideanojn, kaj havi kun ili agrablajn kontaktojn.

Claude Longue-Epée, de lia emeritiĝo en 1995 ĝis nun, denove loĝas en Bersée. Li daŭre aktivas por Esperanto en la internaciaj, naciaj kaj lokaj asocioj. Pere de la «Pasporta Servo» li gastigas ofte multajn gesamideanojn, usonajn, britajn, rumanajn, polajn, bulgarajn, ktp, kun kiuj li konservas amikajn rilatojn. Li abonas plurajn revuojn, kiujn li (preskaŭ) ĝisfunde legas.
Li faris plurajn prelegojn, ĉu en la franca pri Esperanto, ĉu en Esperanto pri la farado de sukero. Li verkis en Esperanto broŝuron eldonitan de TAKE kaj titolitan «Sukerfarado, sukerfariloj kaj sukerfarejoj»; ĉefe por elmontri la kapablon de Esperanto esprimi ĉiujn teknikajn vortojn kaj esprimojn.

Li verkis en Esperanto broŝuron pri «Esperantospecifaj Gramatikaĵoj, Reguloj pri la Esperanta Vortfarado». Tiu libro insistas pri la prepozicioj kaj ties utiligo esence logika (cetere ne ĉiam evidenta por iu franco!). Ĝi ankaŭ insistas pri la diversaj modoj de aglutina vortkonstuo, nemalhavebla por facile kaj kompreneble esprimi onian penson – sen ampleksega provizo de radikoj, sed ne ĉiam evidente por la francoj!

Li tradukis de Boris Vian «La Ŝaŭmo de l’ Tagoj» (eldonitan de «Espéranto-France»). Unue ĉar Boris Vian estis lernanto de la «Centra Lernejo de Parizo» same kiel Claude Longue-Epée. Due, kaj ĉefe, por elmontri la kapablon de Esperanto traduki kaj krei vortludojn kaj spritajn misesprimojn. Dankon al Raymond Schwartz!

Claude Longue-Epée estis prezidanto de «Espéranto-France» dum tri jaroj. Kadre de tiu prezidanteco, kun la efika kontribuo de la nordaj esperantistoj li iniciatis kaj organizis la centjariĝon de la unua Universala Kongreso de Esperanto en 2005 en Bulonjo-ĉe-Maro.
Li estas ĉefredaktoro de la «Norda Gazeto» - kun la efika helpo de Pascal Vilain, por korektado, de Cyrille Découture, por enpaĝigo, kaj de Richard Valet, por la «Suplemento por Komencantoj».
Li estas la reprezentanto de la «Norda Federacio» en la komitato de «Espéranto-France».

De post 1995 ĝis nun li partoprenis preskaŭ ĉiujn Universalajn Kongresojn de UEA. Ekskursojn li gvidis en Montpeliero en 1998 kaj en Lille en 2015. Li partoprenis la internaciajn renkontiĝojn, ekz. en Morbecque, kie li regule gvidis kursojn por spertuloj, poste en Stella-Plage, kie li ĉeestas la prelegojn de Katalin Kovats, por plispertiĝi por la gvidado de kursoj.

Claude Longue-Epée, de post 1995 ne ĉesis gvidi kursojn de Esperanto; posedante la diplomojn pri «Pedagogia Kapableco» de FEI, kaj pri C1 de KER. Li uzas la lernolibrojn «Junulkurso» de SAT, «Metodo 11» kaj «Metodo 12» de UFE, al kiuj li alportas abundajn proprajn komentojn, ekzemplojn kaj rakontojn.

Ĝis 2012 li gvidis ĉiusemajnajn unuhorajn kursojn en bazaj lernejoj de Hellemmes kaj Pont-à-Marcq al geknaboj 10/11-jaraj, kun la permeso de la inspektoro de la Lille-a edukdistrikto… kaj kun nur relativa sukceso. Samepoke li gvidis ĉiusemajnajn duhorajn kursojn en la Beletra Universitato «Lille-3» al studentoj (kaj ankaŭ al malpli junaj plenkreskuloj). Li estas tre fiera proklami, ke du personoj el tiuj universitataj kursoj fariĝis prezidantoj de «Espéranto-France»: Xavier Dewidehem (kiu zorgis kiel prezidanto de la LKK de la UK en Lille) kaj Axel Rousseau.
En 2012 li ĉesigis siajn kursojn en «Lille-3», ne plu povante taŭge stiri dumnokte aŭtomobilon pro la tiel nomata «Makula Kadukiĝo Ligita al Aĝo», kiu malhelpas lian vidkapablon. Sed li daŭre ĝis nun gvidas kursojn en Bersée. Dum 1h.1/2 ĉiusemajne al deko da plenkreskuloj, laborantoj aŭ emeritoj. Dum 1h ĉiusemajne al 10/11-jaraj gelernantoj kadre de la novaj leĝoj pri NAP (Nouvelles Activités Périscolaires). Tiujn instruadajn aktivecojn Claude Longue-Epée provos daŭrigi kiel eble plej longtempe!

Claude Longue-Epée, paralele kun siaj esperantaj aktivecoj, estas membro de «Le Cercle des Souvenirs de Bersée» (t.e. La Bersée-a Rondo de la Memorantoj). Ties membroj estas maljunuloj. Ili kunvenas ĉiumonate kaj interŝanĝas memoraĵojn kaj anekdotojn. Ili eldonis libron, kiu havis sufiĉe grandan sukceson, kompilantan tiujn anekdotojn. Inter aliaj estas de Claude Longue-Epée tekstoj pri Esperanto kaj poemoj en la pikarda dialekto. Li ankaŭ organizas ĉiumonate en kafejo iun «Table Ronde Patoisante» (Rondo de pikardparolantoj). La celo estas aŭdigi konversaciojn de kelkaj fideluloj en la pikarda kaj tiel altiri, interesi kaj paroligi la klientojn de la kafejo. Sed la afero ne multe sukcesas…

Claude LONGUE-EPEE por la Panteono en fenruaro 2015

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; | Aldoni propran komenton

6.
emilia je 2016-12-17 00:28:09

Gratulon! Kara Claude.

5.
Monik je 2015-12-16 21:51:33

Kara Claude,
Mi gratulas vin tutkore pro via enpanteoniĝo. Same kiel Arlette kaj Edmond mi fieras, ke vi estas unu el niaj kunlaborantoj ! Estis honoro kaj plezuro gvidi ekskurson kun vi en Lillo okaze de la U.K.Vivu longe kaj feliĉe.
Elkore,
Monika 05

4.
Arlette je 2015-12-15 18:06:53

Ni (Arlette kaj Edmond Plutniak) gratulas vin tutkore pro via hodiaŭa enpanteoniĝo. Ni fieras, ke vi estas unu el niaj amikoj ! Vi plene meritas tiun honoron pro via daŭra , nelacigebla agado por Esperanto. Agado kiu celas la instruon de la lingvo, sed ankaŭ la disvolviĝon , la varbadon kaj la informadon al politikistoj. Plie via kapablo organizi eventojn kun granda sukceso daŭre mirigas nin, ni multe lernis de vi.

3.
neghero je 2015-12-15 11:04:19

Kara Claude,
mi tre ĝojas pro via enpanteonigo, eĉ se via natura modesteco suferas pro tio. Ĉiam estas plezuro babili aŭ kunlabori kun vi. Unue estis por la FEI-ekzamenoj de la Franca Esperanto-Instituto kiuj, ĉefe antaŭ la kreado de la KER-Ekzamenoj, instigis multe da lernantoj daŭrigi la lernadon de la lingvo. Samtempe mi plezure legis viajn fakajn artikolojn en la gazeto de la Norda Federacio de Francio, pri betoj, minejoj kaj aliaj fakaj temoj. Lastvintre estis granda plezuro, malgraŭ la aĉa vetero, prepari ĉiĉeronadon tra la malnova Lillo-urbo cele al la 100-a UK. Pro viaj oftaj aludoj al la pikarda dialekto, mi konsciis, ke ĝi estis/as parolata ne nur en la pikarda regiono, sed ankaŭ ekzemple en Lillo, kaj tio instigis min denove malfermi la libron "Renart le nouvel" de Jacquemart Gielée el la 13-a jarcento, kiun mi studis en miaj universitataj jaroj en Amiens (Amieno). Do, esperanto ne nur malfermas al ni la mondon, sed eĉ junigas nin!

Neĝero ĉe la Risko-ludo, Anne

2.
Telemo je 2015-12-15 10:14:00

GRATULOJN Kara Claude ! Vi meritegas tiun eniron en la Panteonon. Koran dankon ankaŭ pro via longa kaj interesega prezento de viaj gravaj kaj imponaj faritaĵoj por nia movado. Mi bondeziras al vi kaj al via tuta familio tre belajn jarfinajn festojn ; Longan kaj belan vivon al Vi ; Kiel oni diras en la pola : STO LAT Claude ... kaj pliajn jarojn kompreneble ; Ni ne ĉesu kiam alvenos centjariĝo ;-) Plej amike kaj samideane Jean-Claude en Amieno

1.
Katalin je 2015-12-14 23:31:01

Kara Claude, Okaze de via premiado kaj eniro en la Panteonon de meritplenaj instruistoj de Esperanto, en la nomo de edukado.net mi kore gratulas vin kaj deziras al vi pluan sukcesan agadon kaj sanan vivon. Mi tre fieras pro tio, ke kiam ajn vi povas, vi partoprenas miajn kursojn, programojn kaj per viaj saĝo kaj spertoj riĉigas mian laboron. Tio estas granda honoro ĉiam por mi.
Amike, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.