Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Pierre BABIN
Vivtempo:1919 - 2015
Devenlando:Francujo
Prezento:Ni ĵus ricevis la tristigan novaĵon pri la forpaso de Pierre BABIN kaj esprimas niajn kondolencojn al la familio.
Ĝis ni ricevas pli kompletan biografion jen legu la mallongan resumon pri lia vivo.



Pierre BABIN estis franca esperantisto ekde 1947, honora membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA).
P. Babin estis emerita inspektoro pri la angla lingvo.
Li estis direktoro (1966-1992) de kastelo Gresillon (Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj) kaj plu direktoris ties revuon Kulturaj Kajeroj (1959-1999).
Babin estis estrarano de Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE) (1975-1979) kaj prezidis Francan Esperanto-Instituton (1989-1998).
Li ofte gvidis Esperanto-kursojn en la urboj Nanto, Tours, Bureso ktp kaj verkis la progresigan E-lernolibron Por la praktikantoj (5 eld. de 1957). Multjara UEA-delegito.

Fonto: Vikipedio
La foton pretigis Henri Masson en Luçon (Vendeo), en 2003, okaze de la 100a datreveno de apero de Esperanto.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
BertSchumann je 2015-03-06 00:50:50

Greziljono memoras pri sia longjara prezidanto en sia retejo http://gresillon.org/babin

1.
gravuristo je 2015-03-04 16:02:38

Esperantujo perdis amikon, ni konigu nian belegan lingvon por ke memoraĵoj pri sinjoro Babin ne malaperu....................

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.