Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Ranieri Clerici
Vivtempo:1940 - 2019
Devenlando:Italujo
Prezento:Ranieri CLERICI naskiĝis la 14-an de oktobro 1940 en Trivero, komunumo iam en la itala provinco Vercelli, hodiaŭ en Biella; mortis la 16-an de oktobro 2019. Li estis itala esperantisto.

Post diplomiĝo en elektra inĝenierado ĉe la Politekniko de Torino, li translokiĝis al la Universitato de Pizo, kie li laboris kiel universitata asistanto.
La laboro kondukis lin al Romo, ĉe la nacia telefona kompanio, kaj tiutempe la profesia devontigo lasis al li malmultan spacon por ludi gvidajn rolojn en la movado, kvankam li regule ĉeestis la programojn de la loka grupo.
Li estis persono kun granda humanisma kulturo, li enskribiĝis en kultura grupo, kiu organizis gviditajn vizitojn kaj tiel li renkontis Isabel León Fonseca, junan kolombian virinon, loĝanton en Romo, kiun li edzinigis.


Ranieri Clerici interesiĝis pri Esperanto dum sia adoleska periodo, lernis la lingvon en 1954. Li partoprenis kurson de prof-ro Cerri. La familio transloĝiĝis al Torino, kie li proksimiĝis al la loka grupo, amikiĝante kun la junuloj de tiu tempo: ekzemple kun Fabrizio Pennacchietti, Pedro Aguilar Solà, Riccardo Pinori. Li aktivas en la itala junulara movado, en 1969 fariĝante prezidanto de la Itala Esperantista Junularo kaj vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio. Li instruis Esperanton plurloke. Li estis dumviva membro de UEA (ekde 1958), delegito de UEA (ekde 1959), dumviva patrono de UEA kaj TEJO. Li partoprenis plurajn IJK-ojn kaj UK-ojn (ekde 1968).
Li fariĝis en 2004 komitatano A por Italio. Inter somero 2007 kaj marto 2009 li apartenis al la Estraro de UEA kiel vicprezidanto de la Asocio.

Kiel emerito, Ranieri havis pli da tempo por reaktiviĝi en la Esperanto-movado, li multe vojaĝis, sekvis la interlingvistikajn studojn en Poznan, partoprenis ĉiujn italajn kaj internaciajn kongresojn, ĉiam kun sia edzino Izabela, kaj en 2007 li estis elektita vicprezidanto de UEA, sed tiun postenon li devis forlasi post kelkaj jaroj pro sankialoj.

Li estis membro de la landa konsilio de Itala Esperantista Federacio, ludis tre gravan rolon kiel gvidanto. Li prizorgis ankaŭ la rilatojn kun la itala amaskomunika medio. Danke al la senlaca aktivado de Ranieri dum la pasintaj dek jaroj la Itala Esperanto-Asocio havas du fojojn jare la rajton je radia kaj televida elsendoj al naciaj kanaloj. Jen intervjuo [pri Esperanto farita kun li en la itala televido.
Pro li ĉiama preteco helpi, lia modesteco, lia ĉiam preta aŭskulti aliajn. Ĉiuj esperantistoj estimis lin.
En la lastaj jaroj la malsano multe limigis lin dum siaj vojaĝoj. La lastaj Esperanto-aranĝoj, kiujn li ankoraŭ sukcesis partopreni estis la itala kongreso en San-Marino en 2018 kaj la kunveno de la nacia konsilio de la 17a de majo 2019 en Bolonjo.

Ranieri estis ĉiama kaj granda subtenanto de edukado.net. Nian paĝaron li apogis per grandanimaj financaj donacoj, sed ankaŭ per konsiloj, analizoj kaj ideoj. Li interesiĝis multe pri al KER-ekzamenoj, ties enkonduko, oficialigo, disvastigo. Per liaj donacoj ni sukcesis senpage aŭ kun subtenoj ekzameni brazilajn kaj ĉinanjn kandidatojn.
Ni kore kondolencas al la familio kaj al la itala movado.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
ilonaesp je 2019-11-04 17:09:12

Ni renkontiĝis plurfoje (laste en Romo dum la Zamenhofa konferenco de la Pola Akademio), ĉiam li lasis bonan impreson.
Elkoran kondolencon al la familianoj
Ilona Koutny

3.
Renatocorsetti je 2019-10-28 19:03:55

Mi konas Ranieri de la 60-jaroj, kiam ni ambaŭ traivis en la itala esperantista junularo. Li estis unu el miaj plej bonaj amikoj. Renato

2.
Forigita uzanto je 2019-10-28 16:06:55

Du fojojn mi renkontiĝis kun s-ro Ranierri Clerici, ambaŭ fojojn agrable, ni interparolis.
Al liaj familianoj, mi sendas miajn kondolencojn. Ranieri, ripozu en paco.
Anjo Amika

1.
Jorgos je 2019-10-28 15:42:22

Mi nur kelkfoje mallonge renkontis S-anon Ranieri Clerici (ĉu "riĉa je klero" ?), precipe en italujaj kongresoj, sed tio al mi sufiĉis por "senti" homaman homon, riĉan je kulturo kun modesta aliro.

Se mi bone komprenis li ankaŭ ĉef-rolis por sur placo perŝilde E-saluti al la regulaj voĉaj E-salutoj de la papoj, ĉu ne ?

Sincerajn kondolencojn al proksimuloj familiaj & samideanaj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.