Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Ernő Csiszár
Vivtempo:1940 - 2017
Devenlando:Hungarujo
Prezento:
Ernő (Ernesto) Csiszár naskiĝis en vilaĝo Zádorfalva, la 29-an de decembro 1940, li studis historion kaj geografion en la universitato de urbo Debrecen. Lia unua laborejo estis en la gimnazio de urbeto Abaújszántó (naskiĝloko de Kolomano Kalocsay), kie li ekkonis sian estontan edzinon Zsuzsa Csiszár. Li laboris tie inter 1965 kaj 1970. Zsuzsa kaj Ernesto lernis kune Esperanton de László Molnár (el Sárospatak) ekde 1969. Ekde 1970 Ernesto ekinstruis en urbo Várpalota, kie ankaŭ la direktoro subtenis Esperanton, tiel li povis instrui krom historio kaj geografio ankaŭ Esperanton. Ernesto kaj Zsuzsa geedziĝis en 1972. Ili edukis du denaskajn filinojn: Nóra (1974) kaj Palma (1975).
Ernesto laboris en la gimnazio de Várpalota dum 40 jaroj. Li akompanis siajn gelernantojn al diversaj konkursoj, eksursoj, aranĝoj.
Li preparis ilin al abiturienta ekzameno ankaŭ pri Esperanto. La familio rolis en Pasporta Servo, siajn gastojn li ofte kunportis al siaj lecionoj. La geedzoj Csiszár dum jardeko organizis la Renkontiĝon de Esperantistaj Familioj (REF).
En la lastaj 20 jaroj de sia vivo li turnis sin al revivigo kaj konservo de historiaj valoroj, li estis aktiva membro de diversaj societoj, kiuj ekfloris en urbo Várpalota. Li lernis post sia pensiiĝo rajdi, arkpafadi. Li estis kunfondinto de la grupo „baranta” en urbo Várpalota, li instruis interalie tradician hungaran skribmanieron en ilia tendaro. Li estis modelo por la sekvaj generacioj.
Li mortis la 26-an de majo en la 77-a jaro de sia vivo. Li ripozas kun sia edzino Zsuzsa Csiszár en la tombejo de Szalafő, apud urbeto Őriszentpéter, kie okazis pluraj REF-oj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
esperanna je 2017-10-25 11:26:34

Nia familio partprenis sinsekve 10 jarojn en REF, ni havis belajn trvivaĵojn. Ni ĉiam gardos la memoron de Ernő.

1.
Renatocorsetti je 2017-10-25 08:11:48

Belajn memorojn mi havas pri Erno, kiu estis mia unua enkondukanto al la praktika denaska edukado de infanoj en Esperanto. Lia agdo pri tio kuntenis la tiaman generacion de junaj gepatroj, kiuj instruis Esperanton denaske.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.