Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Antanas MEKYS
Vivtempo: 1917 - 2015
Devenlando: Litovujo
Agadlando(j): Litovujo, Moldavujo, Uzbekujo
Prezento: La 17-an de junio 2015 en Vilnius en sia 98-a vivojaro forpasis elstara litova esperantisto, Honora Membro de UEA Antanas MEKYS.
Antanas MEKYS naskiĝis la 17-an de novembro 1917 en vilaĝo VILŪNAIČIAI de distrikto PAKRUOJIS, Litovio.
En 1940 li finis la Instruistan Lernejon en ŠIAULIAI, en 1946 – la ekonomikan fakultaton de Vilniusa Universitato. Kvar jarojn li lektoris en tiu universitato, poste ĝis emeritiĝo li laboris en ŝtata komitato pri planado en Vilnius.
Pri Esperanto li ekinteresiĝis en 1933, sed serioze ekstudis lingvon kaj komencis agi en E-movado en 1959. En 1965 li komencis gvidi E-kursojn en la sindikata kulturpalaco de Vilnius kaj en la respublika Instruista Domo. Tie li fondis Esperanto-klubon kaj gvidis ĝin. Entute li gvidis pli ol 20 Esperanto-kursojn.
Antanas MEKYS preparis lecionaron por malĉeesta (koresponda) Esperanto-kurso kaj gvidis ĝin. Tiun kurson finis pli ol 100 personoj, el kiuj ĝis nun multaj agas en la litova Esperanto-movado. Antanas MEKYS verkis tri diversspecajn
Esperanto-lernolibrojn – por lernantoj, por klubkursanoj kaj por la junularo. Necesas noti, ke tiam dum sovetia periodo ne eblis oficiale en eldonejoj presi tiujn lernolibrojn kaj ili estis presataj (multobligataj) “samizdate” (neleĝe). Entute estis disvenditaj pli ol 6000 tiamaniere neleĝe presitaj lernolibroj.

Dum du jaroj (1971 – 1973) Antanas MEKYS preparis specialan porgazetan E-kurson kaj sukcesis publikigi ĝin en naŭ distriktaj gazetoj de Litovio (en Kėdainiai, Jurbarkas, Molėtai, Marijampolė, Kupiškis, Vilkaviškis, Plungė, Tauragė, Radviliškis). Sume tiu kurso aperis en pli ol 100 000 ekzempleroj. Tiu kurso kaj ĝiaj finintoj fariĝis bazo por organizita Esperanto-movado en tiuj urboj kaj distriktoj.
En 1972 simila Esperanto-lecionaro estis publikigita en tutlanda porlernanta litovlingva monata revuo “Moksleivis” (Lernejano) en 80000 ekzempleroj kaj pliperfektigita tiu ĉi Esperanto-kurso estis denove publikigita en tiu ĉi revuo en 1988-1991 jaroj, nun en 65000 ekzempleroj.
En 1974 Antanas MEKYS preparis kaj surbendigis sonkurson de Esperanto por memstara lernado kaj disvastigis ĝin tra tuta Litovio.
Aparte menciindas, ke ĉion tion li faris propramone.

Estanta jam en tre solida aĝo Antanas MEKYS senlace agis plu. En 2001 finfine aperis lia plej solida lernolibro de Esperanto por litovoj Esperanto kalbos vadovélis, nun oficiale en eldonejo “Alma Littera” (3000 ekz.,184 paĝoj, ilustrita, bindita). Ĝi konsistas el lecionaro, legaĵoj, litova-Esperanta kaj Esperanta-litova vortaretoj.
Sian sperton de Esperanto-instruado Antanas MEKYS surpaperigis kaj publikigis kiel serion de artikoloj en revuo “Litova stelo” kaj aperigis ĝin aparte broŝure sub la titolo “Kiel mi lernis kaj instruis Esperanton”. Dum lastaj jaroj Antanas MEKYS publikigis ankoraŭ unu lernilon de Esperanto “Esperanta poŝlernilo”.
En la lasta parto de sia vivo Antanas MEKYS funde interesiĝis pri historio de Esperanto-movado en Litovio kaj rezulte de tio preparis ses libretojn “Esperanto en Litovio”, kie, cetere, estas kompilitaj biografioj de pli ol ducent famaj litovaj esperantistoj. Tiuj ĉi libretoj estas bona bazo por plua historia esploro de la litova Esperanto-movado.
Antanas MEKYS havis multfacetan talenton. En Esperanto li verkis ankaŭ poezion kaj dum la lastaj jaroj publikigis du poeziajn libretojn – “Pardonu min, Muzo” kaj “Fore de parnaso”.

Estante pli juna Antanas MEKYS multe vojaĝis – partoprenis kelkajn BET-ojn (Baltiajn Esperanto-Tendarojn), aliajn Esperanto-aranĝojn en Moldavio, Uzbekio, Pollando, Hungario, tiutempa Ĉeĥoslovakio. Li ĉiam partoprenis la jarajn kongresojn de Litova Esperanto-Asocio.
Antanas MEKYS pro sia multjara kaj sindona Esperanto-laboro ricevis dankleterojn de Respublika kulturpalaco de sindikatoj kaj okaze de sia 80-jariĝo de Litova Esperanto-Asocio.
Kelkaj generacioj de litovaj esperantistoj lernis el lernolibroj de Antanas MEKYS. Li estis tute prave ĝenerale konata kaj estimata fare de litovaj esperantistoj. Antanas MEKYS estis viva ekzemplo de fideleco kaj multjara servado al idealoj de esperantismo.

Povilas JEGOROVAS
Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio

Kaunas,
La 18-an de Junio, 2015

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Grazina je 2015-06-19 11:16:35

A. Mekys estis ĉarma persono, tre fidela al Esperanto, treege "kontraŭkrokodila" kaj por mi persone tre grava kiel la aŭtoro de "nelegala" lernolibro, de kiu ankaŭ mi lernis. Li restas en nia memoro!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.