Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Donald J. HARLOW
Vivtempo:1942 - 2008
Devenlando:Usono
Agadlando(j): Usono
Prezento:Forlasis nin amiko, samideano, kaj unu el la plej brilaj steloj en la Esperanta ĉielo: Don Harlow, per sia morto je 27 januaro 2008 en Martinez, Kalifornio pro komplikaĵoj de kancero.

Don naskiĝis la 8an de julio, 1942 en Portland Oregon, loĝis en Lake Grove OR ĝis la fino de gimnazio. En 1959 li aĉetis Esperantan lernolibron kaj studadis sole, ripetante ĉiujn vortojn ĝis li sentis sin kompetenta, sed neniam aŭdis kiel sonas parolata Esperanto.

Dum li estis gimnaziano la lernejo sendis lin al Danio kiel interŝanĝan studanton kaj tie li trovis Esperantan klubon. Li decidis viziti ĝin por aŭskulti kiel sonas Esperanto. S-ro ITOO Eizo el Japanio estis la parolanto tiun tagon, kaj Don, aŭskultante alilandanojn paroli Esperanton, (japanoj kaj danoj kaj aliaj) sentis ke li bone komprenas kiel Esperanto povas esti la monda lingvo. Tio instigis lin sekvi la Esperantan vojon.

Li revenis hejmen, finis la gimnazion kaj translokiĝis al Pasadena, apud Los Anĝeleso, Kalifornio por studi astronomion en la universitato Kalifornia Instituto de Teknologio (CalTech). Li tuj aniĝis al la Esperanto-Klubo de Los Angeles, kie li estis unu el la entuziasmaj partoprenantoj de la grupo, kaj dum du jaroj vizprezidanto. Je la fino de la studjaro, li renkontis la virinon kiu poste estiĝis lia edzino, Anjo. Li devis eniri la armeservon kaj decidis eniri la aerarmeon. Tiun saman jaron, 1964, li diplomiĝis en junio, enarmeiĝis (en aŭgusto) kaj edziĝis (en novembro). Don tuj komencis instrui Esperanton al Anjo post la geedziĝo, kaj insistas ke “Amo estas unu el la tre plezuraj manieroj por instruado.”.

Don kaj Anjo translokiĝis unue al Teksaso, kie li renkontis kelkajn aliajn esperantistojn kaj kolektis subskribojn por la petskribo al UNO; poste al Charleston, Suda Karolino, kie ili tuj komencis Esperantan grupon, kaj li komencis instrui Esperanton.

Ankoraŭ en la aerarmea servo, Don kun Anjo translokiĝis al Anglujo, por kvinjara restado tie.
Loĝante tre proksime al Londono, ili aliĝis al la Londona Klubo. Tie ili konatiĝis kun elstaraj esperantistoj kiel Ivo Lapenna, Nikolaj Rytjkov kaj John Wells. Londono kaj Eŭropo estis malfermitaj por ili per Esperanto. Tie Don estiĝis dumviva membro de UEA.

Poste li refoje estis reasignita en la rezerva aerarmeo al Sakramento, Kalifornio kaj fine translokiĝis al Pinole, Kalifornio en 1972. Li aniĝis al la lokaj grupoj, ĉeestis kunvenojn kaj instruis Esperanton loke.

Don estis Direktoro de la Centra Oficejo de ELNA 1979-1983, Sekretario 1984-1986, poste Prezidanto de ELNA 1994-1996, kaj Redaktoro 1987-1995. Li estis direktoro de la Centra Oficejo de ELNA 1979-1983, poste vicdirektoro 2002 kaj je la foriro de Joel Brozovsky en 2005 estiĝis direktoro, kiun postenon li okupis ĝis 2007, kiam lia sanstato devigis demision.

Don estis unuanime nomita Honora Membro de ELNA. Li ricevis specialan rekonon de UEA en 2007 per nomumiĝo al nova kategorio de Honora Membreco, “Diplomo pri elstara agado por Esperanto”. Li estis la unua kiu ricevis tiun honoron.

Don rete enmetis multajn informojn pri Esperanto, kulturo, poezio ktp. Laŭ la kutima ordigo de Google, lia ĉefpaĝo “Esperanto Access” estas la tria plej ofte vizitata Esperanto-paĝo en la reto, post esperanto.net kaj esperanto.org kaj antaŭ ekzemple esperanto.se kaj la ĉefpaĝo de la Esperanta Vikipedio. http://Literaturo.org/Liaj literaturaj paĝoj ricevas 1000-2000 vizitojn ĉiutage. Don helpis al nekalkuleble multaj komencantoj per konsiloj kaj alia helpo, kaj liaj recenzoj estis ĉiam interesaj kaj trafaj.

Don verkis libron pri siaj spertoj kiel esperantisto, The Esperanto Book; tradukaĵojn, originalajn verkojn, novelojn. Don dividis la Premion Deguĉi de UEA en 2003.

Tiuj, kiuj tiom profitis tra la jaroj de la bonhumoro, scio kaj scipovo kaj helpemego de Don scias, ke li estis vera modelo de homo kiu dediĉis sian vivon al Esperanto kaj esperantistoj. Ni longe sentos lian mankon.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
amandahigley je 2017-07-08 02:32:24

Mi fieras ke mi konis lin kaj ke li loĝis eĉ en mia hejmurbo, Sakramento, dum iom da tempo. Mi memoras ke li kaj lia afabla edzino, Anjo, ĉiam kunportis malavare multajn bongustaĵojn al la lokaj Esperanto-piknikoj kaj tre entuziasme partoprenis kaj subtenis SFERO-n (t.e. la loka San Franciska grupo). Lia kontribuo al la literaturo en la interreto estis vere impona. Giganto de la usona movado.

1.
Boris je 2014-12-15 04:36:02

Aĥ, Don! Tro frue vi forlasis la mondon! Vi tiel multe faris por Esperanto, kaj povus fari eĉ multege pli!
== Boris Kolker

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.