Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Augusto Casquero de la Cruz
Vivtempo:1945 - 2023
Devenlando:Hispanujo
Agadlando(j): Ĉinujo, Hispanujo, Pollando, Slovakujo
Prezento:PROFESIA BIOGRAFIO
Nomo: Augusto Casquero de la Cruz
Loko kaj dato de naskiĝo: Plasencia (Cáceres) Hispanio, 31 januaro 1945.

Titoloj kaj studoj:
Oficiro de la Hispana Armeo;
Diplomita profesoro pri Ĝenerala Baza Edukado, branĉo Angla Filologio (Madrid, 1981);
Diplomito en Logopedio, Universitato Complutense (Madrid, 1987);
Licenciulo pri Filozofio kaj Sciencoj de la Edukado, branĉo Speciala Edukado, Universitato Complutense (Madrid 1985);
Finitaj la Kursoj por doktoriĝo, 42 kreditoj, Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencia;
Atesto pri Scienca Investigad-kapablo, Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencia;
Ankoraŭ ne defendita la Doktoriga Tezo, en ĉi tiu Universitato, kun la titolo “Propedeŭtiko de Esperanto en dulingvaj infanoj”;
Diplomito en “Telekomunikado per mikroondoj” en San Antonio, Texas (Usono, 1973);
Diplomo de “Instructor Training” en New Jersey (Usono);
Titolo de Instruisto de Esperanto, de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj);
Titolo de Esperanto, de ILEI, en Internacia Ekzameno, en Budapest (Hungario).

Kursoj diversaj pri Logopedio kaj Pedagogio:
. Psikometriko kaj Eŭtonio, Valencia;
. Disvolvado de la Inteligento, Valencia;
. Logopedio, Valencia;
. Programoj por Individua Disvolvado en Speciala Edukado, Valencia;
. Alproksimiĝo al Diagnozo en Logopedio, Madrid;
. Seminario pri Pedagogio, Madrid;
. Kurso pri Tartalado (ripetbalbutado), Valencia.

Kursoj pri lingvoj:
. Supera ekzameno de valencia lingvo;
. 2a kurso de rusa lingvo en la Oficiala Lingva Lernejo de Madrid;
. 1a kurso de germana lingvo en la Oficiala Lingva Lernejo de Madrid;
. 3a kurso de angla lingvo en la Oficiala Lingva Lernejo de Madrid;
. Intensiva kurso de rusa lingvo en Moskvo;
. Kvar-monata kurso intensiva pri angla lingvo en San Antonio, Texas, Usono;
. Unujara intensiva kurso de germana lingvo en la Armea Lingva Akademio, Madrid;
. Unujara studado de la slovaka lingvo en Poprad, Slovakio;
. Unujara studado de la pola lingvo en Bydgoszcz, Pollando;
. Kursoj de Esperanto en Loveno (Belgio), Tesaloniko (Grekio), Pollando, Hungario, Slovakio, Jugoslavio, Hispanio, ktp.

Ekde 1987 laboras private kiel logopediisto. Instruis Esperanton dum ses jaroj en la Fakultato pri Filologio de Valencio (Hispanio). Ekde la jaro 1969, kiam li esperantistiĝis, instruis senĉese Esperanton en Madrid kaj Valencia (Hispanio), Slovakio, Pollando, Usono, en asocioj, lernejoj, fakultatoj, dum kongresoj, ktp. Inter siaj okupoj kaj postenoj rilate Esperanton, li estis Prezidanto de Madrida Esperanto-Liceo (de kiu li estas Honora Prezidanto), Prezidanto de Valencia Esperanto-Federacio, Prezidanto de la Loka Kongresa Komitato de la Universala Kongreso de UEA en Valencia (1993), de la hispanaj kongresoj de la jaroj 1987, 1988, 1997, 2002 kaj 2003. Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio dum tri jaroj (ĝis 2008), Komitatano A de UEA, Vicprezidanto de Monda Turismo.

Li ricevis du literaturajn premiojn en Esperanto (mallongaj rakontoj) kaj unu en valencia lingvo (eseo). Li verkis dudekon da eseoj pri Esperanto, pedagogio, psikologio kaj logopedio, kaj centojn da artikoloj en Esperanto. Li instruis Esperanton kaj hispanan lingvon en la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, en Bydgoszcz (Pollando), kaj por studentoj de la kvara jaro de Akademio Bydgoska, filio de la universitato. En la jaro 2004 li ricevis la internacian premion “Ada Sikorska”.

Li instruis dum pluraj jaroj Esperanton kaj hispanan lingvon en Ĉinio, en la Fremdlingva Universitato de Kantono, kaj en la Altlernejo pri Porprofesiaj Studoj de la urbo Foshan. En decembro 2009 li ricevis dum la 8a Ĉina Kongreso de Esperanto en la urbo Nankino Honoran Diplomon por la helpo al Esperanto en Ĉinio. Li estis A-komitatano de UEA.

Augusto Casquero de la Cruz forpasis la 19an de septembro 2023 en Valencio.

Intervjuo de Ivanka Stoyanova kun Augusto el "El Popola Ĉinio" http://www.espero.com.cn/se/txt/2011-08/10/content_382744.htm
Nekrologo de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov en La Ondo de Esperanto.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 7; | Aldoni propran komenton

7.
maelto je 2015-12-21 14:20:35

Saluton, kara Augusto (aŭ, kiel vi ofte diras ŝerce: salaton!!!). Mi estas via amiko Elías, el Valencio, Hispanujo. Finfine vi estas en panteono, sed ankoraŭ tre vivanta kaj espereble vivema .... Ni ĉiuj atendas vian revenon el Ĉinujo, por festigi la Zamenhofan Tagon. Ĝis revido!!!

6.
Miaohui je 2015-12-17 09:58:58

Ni ĉiam dankas vin pro via fervora laboro en nia verda kampo, kara amiko!

5.
Lucentino je 2015-12-16 16:25:54

Altestimata Augusto, mi konas al vi de multaj jaroj, kaj ne nur estas tre fidela, brava, kuraĝa esperantisto, sed en via panteono forgesis aldoni vian grandan koron plena sindonema, k.t.p..Zamenhof-ideale via, Rodolfo Canet Marín

4.
jozefonemeth je 2015-12-15 19:40:26

Kara Augusto,
nome de la hungara ILEI-sekcio kaj nome de la redakcianoj de IPR, akceptu miajn korajn gratulojn.
Jozefo Nemeth

3.
Grazina je 2015-12-15 07:37:52

Gку уыег пфоф лфо фьгяфĄratulojn Augusto! Pro viaj diverslandaj instruadoj vere vi estas unu el la plej konataj instruistoj en Esperantujo! Fartu bone kaj daŭre estu same gaja kaj amuza!

2.
autuno je 2015-12-15 03:11:39

Kara Augusto, Gratulon al vi okaze de via eniro al Panteono. Via daŭra, senlaca laboro estas ekzemplo por ĉiuj.

1.
Katalin je 2015-12-14 23:26:22

Okaze de via premiado kaj eniro en la Panteonon de meritplenaj instruistoj de Esperanto, en la nomo de edukado.net mi kore gratulas vin kaj deziras al vi pluan sukcesan agadon kaj sanan vivon.
Amike, Katalin Kovats, redaktoro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.