Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Dorothy E. KEEBLE
Kromnomo:Kim
Vivtempo:1925 - 2015
Devenlando:Kanado
Prezento:Pasintan semajnon mortis en sia lito Dorothy E. "Kim" KEEBLE (1925.06.10 - 2015.10.27), Honora Membro de KEA.
Dum multaj jaroj, Kim partoprenis esperantistajn agadojn en Nov-Skotio kaj, antaŭ 30 jaroj, en Brita Kolumbio. Ŝi ĉeestis Universalajn Kongresojn en Vankuvero (1984) kaj Havano (1990). Ŝi korespondadis kun samideanoj ĉirkaŭ la mondo, kaj restis UEA-delegito por Dartmouth (Nov-Skotio). Ŝi konis multajn esperantistojn tra Kanado kaj Usono. En 2001, la Kanada Esperanto-Asocio (KEA) nomis ŝin Honora Membro. Daŭra membro de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), ŝi ĉefe interesiĝis pri la instruado de Esperanto. Multajn eklernantojn (kiel mi) ŝi zorge gvidis ĝis sukceso tra la malnova perpoŝta kurso. Dum jaroj ŝi volontulis en lokaj lernejoj por instrui gestudantojn pri Esperanto, kaj ŝi multe fieris pri la sukcesintoj. Ĝis la morto, ŝi instruis geinfanojn de geamikoj pri nia lingvo. Ni ĉiuj multe sentos la mankon de ŝi.
Bob Williamson (vicprezidanto de KEA)

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Katalin je 2015-11-09 14:43:59

Kara Kim, via forpaso tristigas min. Estis tiom bone kunlabori, sekvi vian aktivecon, vidi vin senlace agi por Esperanto, por ĝia instruado, rete, koresponde, lerneje. Veras, ke lastatempe vi ofte plendis pri komputiloj kaj teknikaj problemoj, kaj mi ne multe povis helpi vin... pardonu tion. Kaj ankaŭ tion, ke mi ne pli frue havis la ideon meti vin en la Panteonon, kie vi certe meritas honoran lokon. Ripozu en paco kaj salutu tie ankaŭ nian komunan amikon, Steĉjon....

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.