Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Chuck Smith
Edukado-ensalutnomo:amuzulo
Vivtempo:1979 -
Devenlando:Usono
Agadlando(j): Germanujo, Kanado, Usono
Prezento:Chuck Smith naskiĝis en Usono, sed nun loĝas en Berlino, Germanio. Li diplomiĝis kun duobla ĉeffako Informadiko kaj Matematiko kun malĉeffako Filozofio. Dum sia lasta universitata jaro, li malkovris Esperanton dum kurso, kiu nomiĝas Modeloj de mensoj. Li verkis eseon pri kiel komputiloj povas lerni lingvojn kaj trovis la ideon bona por komputiloj, sed senutila por homoj. Poste, li trovis Pasportan Servon kaj senpagan kurson kaj decidis tamen “riski” eklerni Esperanton. Post la unua kurso, li jam ŝategis la lingvon kaj ne plu povis ĉesi lerni ĝin. Antaŭ Esperanto, li jam iom lernis la usonan signolingvon, la hispanan kaj iomete la germanan. Inspirite de la sukceso de Esperanto, li plulernis la nederlandan kaj la francan. Tiuj lingvoj ankaŭ donis bonan bazon por aktivi en la tutmonda poliglota komunumo.

Chuck Smith nuntempe agadas en la Esperanto-movado ĉefe en kvar manieroj: la ĉefkontribuanto de la Eo-kursoj por anglalingvanoj kaj hispanlingvanoj de Duolingo (2014-nun), kunorganizanto de la Poliglota Renkontiĝo (2014-nun), instruisto de Esperanto (2004, 2014-2015) kaj retejestro de la Esperanto-Ligo Berlin (2011-nun).

Pli detale pri Duolingo: Tiu projekto ŝajne estas la plej granda reta projekto por Esperanto-lernado en la tuta historio. Temas pri sistemo per kiu oni lernas lingvojn per tradukado. Komence oni lernas en tre strukturita “arbo” per frazoj kreitaj de teameto de kurskreantoj. Ni lanĉis la version por anglalingvanoj fine de majo 2015 kaj jam havas pli ol 200.000 lernantojn. 1.000 homoj aliĝas ĉiutage kaj 150 finas la kurson ĉiutage. Krome 2.500 hispanlingvanoj jam antaŭaliĝis por studi Esperanton, kiam tiu kurso pretas.

En 2015 li instruis intensivan kurson kun Judith Meyer en Quakertown, Pensilvanio, Usono por 8 Duolingo-lernantoj. En 2014, li kune kun Mélanie Maradan, instruis plenan oficialan someran kurson ĉe la Université de Genève (Svislando) al 20 vizitantaj studentoj de Princeton University (Usono). Krome ili instruis intensivan semajnfinan kurson en Berlino al 7 lernantoj. Li krome instruis fulmkurson pri Esperanto dum la Poliglota Renkontiĝo kaj la Expolingua Berlin, ambaŭfoje kun 30-40 spektantoj. Ĉiuj kursoj estis gvidataj rekte en Esperanto.

La dua plej grava atingo de Chuck Smith estis la fondo de la Esperanto-Vikipedio (2001), kiu eĉ ĝis hodiaŭ estas la plej vizitata retejo en Esperanto en la tuta Interreto kaj ene de la unuaj du jaroj estis inter la kvin plej “grandaj” lingvoj de la tutmonda projektego. Post tiam, li servis kiel volontulo de TEJO (2003). Dum la jaroj li servis kiel estrarano ĉe la jenaj asocioj: Usona Esperantista Junularo [http://ttt.esperanto.org/us/USEJ/] (USEJ), Esperanto@Interreto (E@I), Tutmonda Esperantista Junularo Organizo (TEJO) kaj Esperanto-Ligo Berlin (ELB).

Li krome laboris kiel plentempa oficisto ĉe la Kalgaria Esperanto-Centro (2004) en Kanado dum tri monatoj. Poste, li estis reprezentanto de UEA ĉe UN dum unu jaro. Kiel kroma aktivado, li kune kun Judith Meyer, kreis du retejojn por la komunumo: Eklaboru (retejo por trovi laboron en Esperanto) kaj Amikumu (socia retejo por amikumi en Esperanto, kiu bedaŭrinde ne plu funkcias pro teknikaj problemoj). Cetere, li ankaŭ blogis por Transparent Language (2011-2015) pri Esperanto al anglalingvanoj.

Chuck Smith, plejparte pro sia laboro por DUOLINGO estis elektita kiel ESPERANTISTO DE LA JARO 2015.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
autuno je 2015-12-15 03:38:37

Kara Chuck Smith. La senprecedenca sukceso de duolingo-esperanto iniciata kaj gvidata de vi gajnis tutmondan admiron. Dankon pro via valorega kontribuo al la evoluo de instruado de nia komuna lingvo.

1.
Katalin je 2015-12-14 23:23:50

Saluton, Chuck, Okaze de via premiado kaj eniro en la Panteonon de meritplenaj instruistoj de Esperanto, en la nomo de edukado.net mi kore gratulas vin kaj deziras al vi pluan sukcesan agadon kaj sanan vivon. Dankon pro ĉio, kion vi faris kaj faros en DUOLINGO.
Amike, Katalin Kovats, redaktoro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.