Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Bardhyl Adem Selimi
Vivtempo:1945 -
Devenlando:Albanujo
Agadlando(j): Albanujo
Prezento:Naskiĝinte en vilaĝo en Kosovo, en aŭgusto de 1945, mi kreskis kaj edukiĝis en Tirana, Albanio. Finstudinte pri matematiko en la ŝtata universitato, mi instruis 40 jarojn en diversaj lernejoj, inkluzive la universitaton de Tirana. Kelkajn jarojn mi deĵoris ĉe la ĉefa ĵurnalo Zeri i Popullit (La Voĉo de la Popolo) kiel redaktoro pri sciencaj aferoj.

Esperanton mi ekkonis decembre de 1961 estante gimnaziano kune kun nia samideano Ing. Shaban Hasani. Tiutempe estis fondita ia klubo ĉe la Ministrejo de Konstruado, estrata de Ing. Ĉefo Fico, la aŭtoro de la unua albana esperanto-ŝlosilo. En la klubo membris ankaŭ sinjoroj Vasil Pistoli, Gafur Muĉo kaj poste fondintoj de la albana Esperanto-asocio maje de 1991.
Ĝis tiu tempo mi nur legis revuojn Monato, Esperanto, El Popola Ĉinio, kiuj sukcesis eniri nian strikte izolitan landon komunisman. Mi eĉ rezignis longajn jarojn de korespondado kun la eksterlandaj esperantistoj pro priobservado fare de la Ŝtata Sekureco.
Ekde la jaro 1991 ni ĉiuj libere okupis nin pri la lernokursoj en la lernejoj elementaj, mezaj kaj altaj. Tion helpis interalie ankaŭ la granda deziro de albanoj ekkoni la ceteran mondon kaj laŭeble viziti ĝin.

Ekde 1997 ĝis 2007 mi aranĝis la partoprenon de niaj dekoj da abiturientoj en la privata altlernejo estrata de sinjoro Andrzej Grzębowski en Bydgoszcz kaj verkis la trian lernolibron de Esperanto por albanoj (post tiuj de la samideanoj Zef Mjeda kaj Vasil Pistoli).
Ekde kelkaj jaroj, kunlabore kun sinjoro Tomasz Chmielik, mi komencis la tradukadon en Esperanton de almenaŭ 20 renomaj romanoj de la moderna albana literaturo, kies parto estas jam eldonita.
Mi mem entreprenis ankaŭ la enalbanigon de certaj verkoj publikigitaj ankaŭ en Esperanto. Tiel en la jaro 2001 aperis la albana versio de la verko "La Faŝismo" de Zheliu Zhelev. Poste aperis la albana versio de la romano historia "Skanderbeg - heroo de Albanio" de nia samideano Cuk Simoni, verkita originale ne Esperanto en la jaro 1929. Lastatempe aperis la verko de sinjoro Walter Zelazny Lazaro Zamenhov - verkaro kaj sekvoj, kiun eldonos la Eŭropa Universitato de Tirana.

Post la novaj reguloj pri vizoj ankaŭ por la albanoj fine de la jaro 2010 estis pli malfacile altiri al la lernokursoj niajn gestudentojn, tamen ni ne ĉesigis nian propagandon pri Esperanto kaj daŭrigis instrui ĝin individue kaj rete.
Malhelpas nin ankaŭ la oficiala lingvopolitiko, kiu favoras ĉefe la anglan.
Tamen mia volo plu restas granda, same la optimismo por estonta mondo pli bela ankaŭ danke al pli facila kaj demokrateca interkomunikiĝo per nia ŝatata funkcianta lingvo Esperanto.

Fonto: Bardhyl Adem Selimi por la Panteono, en oktobro 2015

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Katalin je 2015-12-14 23:24:27

Okaze de via premiado kaj eniro en la Panteonon de meritplenaj instruistoj de Esperanto, en la nomo de edukado.net mi kore gratulas vin kaj deziras al vi pluan sukcesan agadon kaj sanan vivon.
Amike, Katalin Kovats, redaktoro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.