Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Katalin KOVÁTS
Edukado-ensalutnomo:Katalin
Vivtempo:1957 -
Devenlando:Hungarujo
Agadlando(j): Argentino, Aŭstralio, Aŭstrujo, Belgujo, Brazilo, Britujo, Burkino, Ĉeĥujo, Ĉinujo, Danujo, Finnlando, Francujo, Germanujo, Hispanujo, Hungarujo, Islando, Italujo, Japanujo, Kanado, Kroatujo, Kubo, Litovujo, Nederlando, Norvegujo, Pollando, Portugalujo, Rusujo, Slovakujo, Sud-Koreujo, Svedujo, Svislando, Usono, Vjetnamujo
Prezento:Kováts, Katalin /kovaaĉ, katalin/ inter 1980 kaj 2001 konata ankaŭ kiel Smidéliusz, Katalin. Hungarino. Naskiĝis la 16an de oktobro 1957, en Budapeŝto, Hungario. La familianoj de la patra linio dum generacioj estis pedagogoj. Ankaŭ ŝia patrino estis bazlerneja instruistino, lernej- kaj kulturdomdirektoro. La familio vivis kiel unu el la malmultaj hungaraj familioj en Pilisszentlászló, slovaka minoritata vilaĝo proksime al Budapeŝto.

Studis en bazlernejoj en Pilisszentlászló (1964 -1970), poste en Szentendre (1970-1972).
Gimnaziaj jaroj (1972-1974) en Móricz Zsigmond Gimnazio, matematika specialiĝo, en Szentendre, kaj inter 1974-1976 en Martos Flóra Gimnazio, angla klaso en Budapeŝto, III-a distrikto.
Akademiaj studoj, kvalifikoj:
Instruista diplomo pri la rusa lingvo kaj matematiko, Szombathely, Pedagogia Altlernejo, 1976-1980;
Interlingvistikaj studoj, Esperanto, lingvo kaj literaturo, ELTE Universitato, Budapeŝto, 1987-90;
Instruista diplomo pri la itala lingvo kaj literaturo, Szombathely Pedagogia Altlernejo, 1991-1994.

Instrulaboroj:
Instruis inter 1980 kaj 1986 matematikon kaj la rusan lingvon en bazlernejoj en Budapeŝto kaj en pluraj lernejoj en departamento Vas. Ekde 1986 laboris en la Pedagogia Altlernejo Berzsenyi Dániel. Instruis la rusan kaj la italan lingvojn, poste en la universitata sekcio aplikatan lingvistikon kaj metodologion. Fondis kaj estris Esperanto-fakon en la Pedagogia Altlernejo de Szombathely (1990-1994).
La katedron kaj Hungarion forlasis en 2001 kaj transloĝiĝis al Nederlando pro reedziniĝo. En 2001 kreis la retejon www.edukado.net kiun redaktas kaj gvidas ankaŭ nun (2017).
Kadre de tiu laboro gvidis kursojn kaj seminariojn en trideko da landoj, inter ili regule instruas metodikon en Poznan, en la Interlingvistikaj Studoj.

Filologia doktoriĝo, ELTE Universitato, Budapeŝto, 1996.Temo de la disertaĵo: La propedeǔtika valoro de Esperanto en la lernado de la itala lingvo.

Hobio: vitroarto, kreado de vitraj juveloj, entrepreno kaj paĝaro www.juvelina.nl.
Speciale interesiĝas pri la arto kaj vivo de la pentristo Vincent Van Gogh, pri kies verkoj ŝi kreis ampleksan kursmaterialon “Artoŝoko” kaj per kiu instruis Esperanton.
Ekde 2001 ne havas laborlokon, dediĉas sin plene al Esperanto.

Katalin estas ankaŭ verkisto. Ŝiaj noveloj aperis en la hungara lingvo en la literatura retejo Felő Café kaj en libro de traumatnoveloj: Túléltem. Unu el ŝiaj noveloj (tagjŭrnalo verkita dum ŝia kemiterapia kuracado) estis publikigita ankaŭ en Esperanto en Beletra Almanako 2022 junio (44).

Parolataj lingvoj: hungara (C2), Esperanto (C2), italia (B2); angla (B2) rusa (rustiĝinta, do nur B1), franca (B1) nederlanda (B1), pola (A2), krome konis bone, eĉ instruis idon.

El ŝia unua geedziĝo naskiĝis du gefiloj: filo Smidéliusz Bence (1981) kaj filino Petra (1985), kiu studis kaj instruis ankaŭ Esperanton.
Dua geedziĝo en 2001 kun Sylvain Lelarge (1957-) franco, vivanta en Nederlando. Filo el tiu geedziĝo Martin (2001), studas lingvistikon en Leiden, poligloto, en la 20a jaraĝo parolas, studas 18 lingvojn.
La familio loĝas en Nederlando, Hago, la hejma lingvo estas Esperanto, kiun la geedzoj parolas inter si ĉiam, kaj kun la filo kiam ili ĉiuj tri estas kune. La filo kreskis kvarlingva (hungare kun la patrino, france kun la patro kaj nederlandlingve en la lernejo kaj medio).

***
Eklernis Esperanton en 1976 kiel studentino de Blazio Wacha en la pedagogia Altlernejo en Szombathely, sed la kurson post unu monato forlasis pro aliaj okupoj. Reprenis la lingvolernadon aŭtodidakte en 1981, kuŝante graveda longe en hospitalo, kun sia unua filo. Post nelonge ŝi jam instruis Esperanton en la bazlernejo de Celldömölk, kie ŝi tiam laboris.
Sekvis plurajn kursojn kaj ekstudis en ELTE ĉe la Esperanto-fako en 1987, kiun ŝi finis en 1990. Dume ŝi staĝis en La Chaux-de-Fonds, ĉe KCE dum du monatoj. Post la diplomiĝo ŝi plurfoje volontulis en Hago, en la Cseh-Instituto, aranĝis la metodologiajn verkojn de Cseh kaj Audrey Childs-Mee, trejniĝis esti gvidanto de Cseh-seminarioj kaj verkis la memorlibron pri Cseh.
Post jardeko, ekloĝante en Hago, ŝi esperis kunlabori kun la instituto, sed pro ties tiama gvidanto tiu kunlaboro neniam realiĝis.

• Kreinto kaj redaktoro de www.edukado.net ekde 2001
• Vic-redaktoro de Internacia Pedagogia Revuo (IPR) (1995-2006)
• Provleginto de la revuo Monato ekde 1994-2005.
• Rajtigita ekzamenanto de la UEA/ILEI ekzamena komisiono, vic-prezidanto de la ekzamena komisiono de ILEI (2000-2006).
• Membro de la Akademio de Esperanto ekde 2007-2021.
• Estro de la Ekzamena Komisiono de UEA ekde 2009

En 2005 tradukis la memtaksilon de la KER-ekzamensesio kaj aperigis ĝin el la Manlibro pri instruado de Esperanto. Danke al ŝia persona vizito kaj traktado (kune kun Mireille Grosjean) en Strasburgo la Konsilio de Eŭropo donis la rajton traduki al Esperanto la KER-libron, kaj tiun laboron ŝi kunordigis, trovinte subtenon de ESF kaj tradukiston en la persono de Roel Haveman. La Esperanto-traduko de la KER-libro aperis en decembro 2007, kiam ĝi estis prezentita en Strasburgo kaj la Asocio de Lingvo-testistoj en Eŭropo (ALTE) aprobis la okazigon de Esperanto-ekzamenoj. UEA ekkunlaboris kun la Lingvoekzamena Centro ITK, en Budapeŝto, kaj ili kune lanĉis la unuan KER-sesion en 2008. Katalin fariĝis la estro de la ekzamenkomisiono de UEA, kaj kadre de sia retejo edukado.net komencis organizi la ekzamenojn. Ekde 2012 ĉiun jaron okazigis ankaŭ Tutmondan Ekzamentagon kun samtempa ekzameniĝo de plurcent personoj en plurdekoj da landoj en ĉiuj kontinentoj.
Ĝis la fino de 2019 okazis pli ol 120 ekzamensesioj en trideko da landoj kun 2400 sukcesintoj el 75 landoj. En tiun laboron KK envolvis 120 aktivulojn. http://edukado.net/ekzamenoj/ker/statistiko

Gvidis ne nur ĉeestajn lingvokursojn kaj trejnadojn de instruistoj, sed ekde la pekina UK en 2004 kontinue okazigas kun sia edzo, Sylvain Lelarge, dum la kongresoj paroligajn kursojn je du niveloj en 16 lecionoj.
Pere de sia hejmpaĝo edukado.net liveras uzpretajn instrumaterialojn, informojn kaj kunlaboreblojn al la Esperanto-instruistoj de la mondo. La paĝaro havas preskaŭ 5000 membrojn. Krom ĉeestaj trejnadoj ellaboris kaj gvidas ankaŭ kompleksan retan trejnadon RITE, kies pli ol 100 lecionojn sekvas plurdekoj da studantoj.
En 2013 lanĉis la retan kulturan kaj lingvan ludon RISKO.
En 2015 kunlabore kun EuroTalk partoprenis en la tradukado kaj sonregistrado de la Esperanto-kurso uTalk, eldonita de ne-esperantista entrepreno EuroTalk en Londono, por modernaj aplikaĵoj, kiel porteblaj saĝtelefonoj kaj tabulkomputiloj.
Tradukis kaj sonregistris la Esperanto-version de la nederlanda kurso por etaj infanoj Leer kinderen Talen.
En 2016 lanĉis la programon Ekparolu!, kadre de kiu pariĝas spertaj esperantistoj (geonkloj) kaj ĉefe skajpe ebligas al ĵuslernintoj praktiki Esperanton. Ĝis oktobro 2017 la geonkloj okazigis 750 parolsesiojn.
Krom la kreado de instrumaterialoj kaj ekzercoj verkis dekojn da metodikaj artikoloj, aperigitajn ĉefe en Internacia Pedagoia Revuo (IPR). Siajn librojn ŝi mem eldonis. La libro kaj kasedo, poste KD Ĉu vi aŭdis, ke…? (aŭtornomo Katalin Smidéliusz) estis eldonita unue en 1993 kaj eĉ post dudek jaroj estas populara. La plej grandan sukceson havas kaj staris plurfoje ankaŭ la furorlisto de UEA la libro Poŝamiko, eldonita plurfoje, kaj vendita jam en pli ol 10 mil ekzempleroj. Stelsemantoj en la ora nordo starigas memoron al la dua plej aktiva Cseh-instruisto Tiberio Morariu, kies pli ol 50-jaran agadon en Svedio oni povas ekkoni el la libro.

Honorigoj- distingoj
• Honorinsigno de HEA (Hungara Esperanto-Asocio) 1989.
• Dum la Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo (2008) Edukado.net ricevis premion de UEA pro ĝia elstara agado por la Internacia Lingvo Esperanto.
• Premio Ada Sikorska 2009.
• Esperantisto de la Jaro 2010.
• En 2013 distingita kiel Honora membro de ILEI.
FAME - Kulturpremio en Aalen, oktobro 2016
Premio Deguĉi - UK, Lisbono, 2018

Ĉefaj publikaĵoj:

Propraj libroj
• Smidéliusz, K.: Ĉu vi aǔdis, ke... (libro kun kasedo), Szombathely, 1993, 1994; 1997,
ISBN 963 550 138 2, 63 pp.
• Smidéliusz, K.: Memorlibro omaĝe al Andreo Cseh. Szombathely 1995. ISBN 963 650 215 3, 128 pp.
• Smidéliusz, K.: Analisi comparativa del lessico italo esperanto ed ungherese a fini didattici (Coedes-Milano, 1997), ISBN 88-85872-09-3, 50 pp.
• Kováts, K.: Poŝamiko (E-duKati, 2006, 2006, 2007,2009, 2011, 2012, 2014, 2017) ISBN (978)-90-78519-01-0
• Kováts, K.: Stelsemantoj en la Ora Nordo (E-duKati, 2012) ISBN 9789078519027, 169 pp
• Kováts, K.: Detektivu pri la krimo de Katrina, E-duKati, Den Haag, 2008

Redaktaĵoj:
• Kováts, K.: (red): Manlibro pri instruado de Esperanto , ILEI, Hago, 2005.
• Smidéliusz, K. (red.): Manlibro por 18 horo vidbendo pri Cseh kurso, IEI, Hago, 1995.
• Smidéliusz, K. (red.): Faru la kontrolon! Ekzercoj por perfektiga kurso, IEI, Hago, 1993.
• Smidéliusz, K. (red.): Solvoj por Faru la kontrolon, IEI, Hago, 1993.
• Kováts, K.: (red): La Komuna Eŭropa Referenckadro, UEA, Rotterdam, 2007

Kontribuoj por aliaj libroj:
Smidéliusz, K.: “Pedagogia efikeco” in: Kio ni estas kaj kion ni celas. Komentoj pri la Manifesto de la movado por la internacia lingvo Esperanto, UEA. Roterdamo.
Smidéliusz, K.: “Interlingvistiko vivproksime” (Lingvoplanigo kiel pedagogia rimedo - raporto pri universitata eksperimento) in: Studoj pri interlingvistiko (FIEDLER, S - HAITAO, L., ed.) (278-291p.). KAVA-PECH, Prago, 2001, ISBN 80-85853-53-1.
Kováts, K.: “Edukado.net – La porinstruista retejo de ESF” in: La Arto Labori Kune (Blanke, Linz ed.), UEA. Roterdamo, 2010.
Kováts, K.: „Moderna aliro al malnovaj ideoj kaj rezultoj“ in Abunda Fonto (KOUTNY red.) (278-291p.)., ProDruk & Steleto, Poznan, 2009.

Tradukolaboro:
Kováts, K.: Kiel vi povas lerni lingvojn? – Artikolo el al paĝaro de la Konsilio de Eŭropo
Hejmpaĝo pri Vincent Van Gogh: http://www.vggallery.com/international/esperanto/index.html

Kelkaj artikoloj:
Kováts, Katalin: Metodikaj konsiloj por la reta kurso: Kultura diverseco kaj multlingvismo en Eŭropo (Studo baze de la spertoj pri plurlanda kunlaboro danke al la Grundtvig-projekto.
Kováts, K.: Ni ĉiam pretas diri jes por partopreni en kongres' Le monde de l'Espéranto, nr.591, p. 10-11.
Kováts, K.:Retrorigarde al la KER-ekzamenoj IPR 2015/1 p. 5-9.
Kováts, K.: Riskumu kaj gajnu IPR 2013/2, p. 28-29.
Kováts, K.: Pledo por la prestiĝa bona lingvo in ESPERANTO, julio-aŭgusto 2010, p. 146-147.
Kováts, K.: Riĉigo per ŝparo , recenzo Revuo Esperanto, 2007/3.
Kováts, K.: Retaj kursoj ĉe edukado.net, artikola versio de la prezentaĵo dum Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) 2012-11-15/18 en Slovakio.
Kováts, Katalin: Kiel korekti erarojn [kun fotoj] IPR 2005/3. p. 38.
Kováts, Katalin – Lelarge, Sylvain: Dumkongresa lingvoekzercado kun www.edukado.net IPR 2005/3. p. 20-22
Kováts, Katalin: Edu-KoDo IPR 2004/2. p. 24-25.
Kováts, Katalin: Intervjuo kun Mark Fettes IPR 2003/3. p. 13-15. Kováts, Katalin: Intervjuo kun Boris Kolker IPR 2002/3. p. 20-23.
Kováts, Katalin: Intervjuo kun Lars Forman IPR 2002/2. p. 7-12.
Kováts, Katalin: Intervjuo kun Suzanne Bourot kaj Georges Lagrange IPR 2002/4. p. 12-14.
Kováts Katalin: E.V. Formaggio: Ludu kun ni! 2 [rec.] 2001/4. p. 34-35. Smidéliusz, K.: Raporto pri la lastaj atingaĵoj de la ID-projekto IPR 2001/1. p. 7-13.
SMIDÉLIUSZ, K.: La propedeŭtika valoro konkrete IPR 1995/2. p.4-12.
Smidéliusz, K.: Projektoj, eksperimentoj, propedeŭtika valoro, IPR 1995/2
Smidéliusz, K.: BEKunu, BEKdu, BEKtri, BEKkvar IPR. 1995/4. kaj 1996/1.
SMIDÉLIUSZ, K.: Nova vidbend-serio de IEI IPR 1995/1. p.19-20.
SMIDÉLIUSZ, K.: Enkondukaj pensoj al la Cseh-jubileoj IPR 1994/1-2. p.1-6.
SMIDÉLIUSZ, K.: Instruado de Esperanto en la Pedagogia Altlernejo de Szombathely IPR 1991/4. p.21-22.
SMIDÉLIUSZ, Katalin: Instruado de Esperanto en la Pedagogia Altlernejo de Szombathely IPR 1991/4. p.21-22.

Kursoj, seminarioj, prelegoj:
Kontinua instruado, gvidado de kursoj:

• En la Pedagogia Altlernejo de Szombathely, fondo kaj gvidado de Esperanto-fako (1990-1994)
• Kursmaterialoj, malĉeestaj kursoj kaj Pedagogia reta kurso (RITE) tra edukado.net (de 2010 kontinue)
• Gvidado de la specialiĝo pri metodiko en la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz, Poznan, Pollando.
Ekde 2004 kun ĉeestaj programoj en 2004, 2005, 2007, 2009, 2010, 2011, 2013, 2014, 2016, 2017, 2018, 2019, 2021-24.

Lingvokursoj 3-4 semajnaj programoj
KCE, Svislando, (1989) – 3 monatoj
Ŝtata Univeristato San Francisco, (SFSU), Usono (1996, 1998)
SIT, Brattleboro, Usono, 2004. 2006.
San-Diego, Usono - 2010
Adelaide, Aǔstralia Somera Universitato, 1996;
ID-projekto, Hago, Nederlando, (1999, 2000)
Ouagadougou, Burkina Faso (2000)
Hajnano – Ĉinio, Esperanto-insulo - Intensa kurso kaj seminario
Århus-Copenhagen-Alborg, Danio - Kursoj (1996, 1997)
Oslo –Trondheim - Hamar, Norvegio – Rondvojaĝo de Kursoj (1996, 1997)

Plursemajna volontulado
IEI, Hago, Nederlando, (1993, 1994, 1995, 1996)

Unusemjanaj kursoj, metodikaj seminarioj

Grésillon, Francio (1995)
Plouezec, Francio – Lingvokursoj, seminario, (1998, 2003, 2004)
Plouezec, Francio – Artoŝoko-kurso (2005)
KCE, Svislando, (1989, 1993, 1994.1996)
Kvinpetalo, Francio (1994, 1995, 1996, 1997, 2003, 2014, 2016, 2017, 2019)
Tampere - Finnlando – (1999?/2000?)
Sabadell (Katalunio) – fine de la 90aj jaroj
Loveno-la-Nova, Belgio – Artoŝoko-kurso (2006)
Le Touquet – Francio - Artoŝoko-kurso (2009)
Age – Francio - Artoŝoko-kurso (2010)
Herzberg (DE) (Metodika kurso)
Loveno-la-Nova, Belgio – Artoŝoko-kurso (2006)
Le Touquet – Francio - Artoŝoko-kurso (2009)
Pisa – (IT) 2008
Lignano – (IT) 2010
Torino – (IT) 2011
Mazzara del Vallo – (IT) 2012
Castellaro - (IT), Seminarioj, lingvokursoj
Frascatti - (IT), Seminario 2016
Rytro (PL) – Gruntvig- projekto, intensa lingvokurso kaj metodika seminario (2011)
Herzberg – Sieber, (DE) – ILEI-konferenco 2013
Poznan (PL) Erasmus-projekto I. (2016 septembro)
Les Brenets (CH) Pedagogia seminario (2017 majo)
Raleigh (Usono)- NASK (julio 2017 kaj 2018)
Busan - Sud-Koreio - ILEI-konferenco (2017 julio)
Sieber (DE) - Erasmus-projekto II. (septembro 2017)


Cseh-seminarioj
Bratislavo, Slovakio, Cseh-seminario (1992)
IEI, Hago, Nederlando, (1993,
Valencio, Hispanio: UK 1993.
Lubjatów - Pollando – Cseh-seminario (1996)
Berlin – Germanio – Cseh-seminario (1996)
Trieste – Italio – Cseh-semianrio (1997)
Adelajdo (AU) – UK 1997
Montpellier, Francio: UK, 1998.
Barcelono (ES) -
Hago (NL) IEI, 2014

Semajnfinaj kursoj, 2-3-tagaj programoj
IEMW, Aǔstrio (de 1989-2008, 1-2 foje ĉiujare )
Antverpeno, Belgio Seminarioj, prelegoj (2005, 2013).
Budapeŝto (HU), Metodika seminario
Strasburgo – (FR) – Metodika seminario
Le Touquet – Francio (2010, 2011, 2012, 2013, 2014, 2015, 2016)
Herzberg – Grundtvig-projekto – metodika seminario (2013-2015)
Ramsgate (Britio) 2013
Nederlando - Studsemajnfinoj (Heerlen 2015, Schoonlo 2016, Bornerbroek 2017)
Dordogne (FR), landa kongreso, 2022
Melburno (AU), somera kursaro en 2023
Kameoka (JP), 2023
Kembriĝo (GB), 2023

UK-Paroligaj lingvokursoj (16):
Pekino, (CN) UK, 2004.
Vilnius – (LT) UK (2005)
Florenco – (IT) UK, 2006.
Jokohamo – (JP) UK (2007)
Roterdamo – (NL) - 2008
Bjalistoko- (PL) UK -2009
Havano (CU) - 2010
Kopenhago (DK) - 2011
Hanojo (VT) – 2012
Rejkjaviko (IS) – 2013
Bonaero (AR) - 2014
Lillo (FR) - 2015
Nitro (SK) - 2016
Seulo (KR) - 2017
Lisbono (PT) - 2018
Lahtio (FI) - 2019
Montrealo (UK), 2022
Torino (IT) UK, 2023


Ekzamenado ĉeeste dum KER-ekzamenoj (34):
Saarbrucken (DE) 2008, 2009,
Bjalistoko PL, (2009)
Poznan (PL) 2009
Sete (FR) 2010
San-Diego (US) 2010
Havano (CU) 2010
Lignano (2010)
Roterdamo (NL) 2011
Kopenhago (DK) 2011
Torino, (2011)
Greziljono (FR) 2011
Sao-Paolo (BR) 2011
Brazilja (BR) 2011
Hajnano (CN) 2012
Hanojo (VT) UK 2012
Mazzara del Vallo (IT) 2012,
Moskvo (RU) 2012
Rejkjaviko (IS)- UK 2013
Castellaro (IT) 2013
Antverpeno (BE) 2014
Ronda (ES) 2014
Bonaero (AR) - 2014
Lillo (FR) UK - 2015
Nitro (SK) UK - 2016
Raleigh (Usono) - landa kongreso 2017
Raleigh (Usono)- NASK 2017, 2018, 2019
Seulo (Koreio) UK - 2017
Lisbono (PT) UK 2018
Lahtio (FI) UK, 2019
Montrealo (CA) UK, 2022
Torino (IT) UK, 2023

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 27; | Aldoni propran komenton

27.
Forigita uzanto je 2021-11-22 19:25:32

Ankau la latinistoj shatas Katalin! En la 23-a de novembro 2021 artikolo pri shi estas la "pagho de la tago" che la latinlingva vikipedio.
https://la.wikipedia.org/wiki/Vicipaedia:Pagina_prima

26.
fejfi je 2018-10-02 08:52:45

Kara nia Katalin, elkoran gratulon okaze de via ronda vivjubileo kaj finfina enpanteoniĝo!

25.
homaran je 2017-10-30 13:52:59

Tre kara al mi, Juvelina Katalín! Tiel multe mi lernas de vi! Grave estas, ke oni instruas piede akuzativon. –– Vin gratulas tutkore ... Keneĉjo.

24.
mojo je 2017-10-29 20:23:17

Finfine! Mi kore gratulas,
Malcolm

23.
fringilla13 je 2017-10-28 15:18:13

Kara Katalin, mi elkore gratulas kaj esprimas mian ĝojon pro via enpanteoniĝo. Vi ja estas la plej aktiva kaj plej efika Esperanto-instruisto, kies energio sufiĉus por kelkaj homoj. Multajn dankojn por viaj interesaj kursoj en Poznań, por senlaca zorgado pri la studentoj, por la lerniloteko de edukado.net, kiu estas trezorejo por ĉiu instruisto. Kun sinceraj bondeziroj - Gosia

22.
ilonaesp je 2017-10-28 13:57:03

Kara, fine vi estas en la meritita loko. Mi deziras, ke vi longe havu ankoraŭ energion kaj emon daŭrigi vian agado por la bono de Esperantio. Kore kaj kolege Ilona

21.
Gisela je 2017-10-25 14:25:50

Kara Katalin, elkoran gratulon pro la enpanteonigon de vi. Kiam vi malfermis la panteonon por vivantaj instruistoj mi miris kial vi ne ĉeestis. Vi vere meritas ĝin pro via senlaca laboro, kreativaj ideoj kaj granda entuzismo.

20.
lumario je 2017-10-24 21:37:43

Kara Katalin

Plenkoran Gratulon. Vi estas unu el la plej gravaj motoroj de nia movado!

Lumass

19.
Forigita uzanto je 2017-10-23 16:38:25

Karega Katalin, kun ĝojo, mi legis la novaĵon pri enpantenigo far de ESF kaj de multegaj proponoj por realigo ĝin.
Elkore, mi gratulas vin pro via senlaca laboro kaj pro la enpantenigo.
Mi deziras al vi multe da fortoj, bonegan sanon por daŭrigi vian elstaran laboron.
Kun miaj plej amikaj brakumoj, via
Anjo

18.
lawenda je 2017-10-23 14:44:44

Elkoran gratulon kaj dankon! Krystyna

17.
Arlette je 2017-10-23 13:12:57

GRATULON Katalin!! Vi plene meritas tiun honorigon pro viaj mirindaj kapabloj, via elstara pedagogio kaj via eksterordinara persistemo. En la pola lingvo ni kantas por vi "STO LAT" (Vivu centjarojn) por daŭre antaŭenigi nian karan lingvon.
Kore,
Edmond kaj Arlette .

16.
edmond je 2017-10-23 13:07:30

GRATULON Katalin!! Vi plene meritas tiun honorigon pro viaj mirindaj kapabloj, via elstara pedagogio kaj via eksterordinara persistemo. En la pola lingvo ni kantas por vi "STO LAT" (Vivu centjarojn) por daŭre antaŭenigi nian karan lingvon.
Kore,
Edmond kaj Arlette .

15.
Svetlana je 2017-10-23 11:52:43

Kara Katalin! Sincerajn gratulojn kaj multajn plurajn sukcesojn en Esperantujo!

14.
kolombisto je 2017-10-23 07:42:38

Kore mi gratulas al vi kaj al prezidanto de ESF. tial ke finfine iuj divenis, rimarkis ke vi motoras la instruadon kaj eduksistemon de Esp-
Vian ĝisnuna vivresumon montras sian kapablon, aktivadon kaj laborkapablecon. Mi deziras al vi plej bonan sanon kaj pluan sukceson por la Esp.

13.
malanda je 2017-10-23 07:32:30

Gratulon al Katalin. Vi meritas tiun honoron.

12.
Raita je 2017-10-22 20:49:56

Kara Katalin, esperantistoj ne povus havi pli ĉarman kaj efikan korife(in)on ol vi! Gratulon!

11.
neghero je 2017-10-22 20:23:34

Kara Katalin, kia impona paĝaro! Vi plene meritas ke oni scias pli detale pri vi. Ĉefe en Plouezec, Stella (Francio) kaj Poznan (Pollando), mi havis la okazon sperti vian kompetentecon kaj entuziasmon. Mi ĝojas kaj gratulas vin. Dankegon!
Anne

10.
tatjana je 2017-10-22 18:27:31

Korajn gratulojn al vi! Via agado estas tre multiflanka kaj esenca por E-movado. Oni povas nur admiri, kiom da aranĝoj vi organizis kaj partoprenis! Dankon!

9.
Monika je 2017-10-22 15:18:27

Gratulojn! Estis pli ol “la tempo” por atingi tiun ĉi stadon. Elkorajn gratulojn al vi kaj Dankon al tiuj, kiuj sukcesis atingi vian enpanteonigon!

8.
Karina je 2017-10-22 13:05:11

Kara Katalin,
Estis honoro ekkoni vin en 2013, kiam mi eksekvis la instruistan trejnadon en Poznano. Tiam mi estis iom perdita rilate al la esperantaj lecionoj kiujn mi estis gvidanta en Universitato de San-Paŭlo, en Brazilo, jam preskaŭ antaŭ unu jaro, kaj viaj lecionoj kaj konsiloj certe estis ege gravaj por ke mi estu pli bona instruistino. Ekde tiam, ni daŭre ŝanĝis retmesaĝojn, kaj renkontiĝis plurfoje en Poznano dum la lastaj 4 jaroj, kaj mi devas diri ke la semajnoj en kiuj vi estis tie ĉiam havis plian ĝojon por la studentoj, danke al via senfina energio kaj kapablo organizi kaj orientigi homojn.
Certe vi estas unu el la personoj en la esperanta medio kiun plej multe instruis min, kaj mi kore dankas al vi! Mi feliĉas ke ESF insistis pri la aldono de via nomo al la panteono, ĉar vi ja estas meritoplena por tio. Grandan brakumon mi sendas al vi el Brazilo, kaj mi esperas ke ni baldaŭ havos la eblecon renkontiĝi!

7.
Vojacek je 2017-10-22 10:49:20

Kara Katalin, mi aŭdis pri via agado kaj mem spertis viajn aktivecojn dum renkontiĝoj (UK-oj kaj aliaj), kiujn mi sukcesis partopreni, sed nur nun mi vidis kaj legis la kompletan liston de ili. Koran gratulon!

6.
tiderat je 2017-10-22 05:27:19

Kara Katalin! Elkorajn gratulojn al vi! Mankas vortoj por esprimi la dankemon pro via energiplena, entuziasma laboro! Mi deziras al vi forton, bonegan sanon por daŭrigi tion! Elkore: Edit

5.
Halina je 2017-10-21 21:08:23

Amata Katalin!
Admirinda estas via laboro kaj agado por Esperanto, grandiozaj atingoj...
Plenkore, sincere mi en la nomo de nia CEM-Asocio, kies anoj konas vin kaj admiras, mi gratulas al vi la PANTEONIGON,kiun vi de longe jam meritis!

4.
pjer je 2017-10-21 19:32:23

Estas bone, trovi ĉi tie priskribojn de viaj multaj agadoj por Esperanto, ekster kaj en Esperantujo, estu dankata ankaŭ pro tio. Longa vivo al Edukado.net. Pjer el Francujo.

3.
Ina je 2017-10-21 17:25:45

Kara Katalin, jes vi vere meritas tion kaj mi dankas al ESF ke ili proponis vin. Via konstanta kaj ĉiam plivastiganta laboro estas tiel esenca kaj ne plu forpensebla el la esperanto-movado. Ke vi daŭre havas sufiĉan energion baraktante dum la jaroj kun multaj problemoj meritas vere grandegan dankon.
Kaj mi tutkore gratulas vin por via 60jariĝo esperante ke vi ankoraŭ longtempe povos labori tiukampe.
ĉion plej bonan, speciale sanecon, mi dezirasal vi.
salutas vin
Ina

2.
jozefonemeth je 2017-10-21 15:26:12

Korajn gratulojn!

1.
Telemo je 2017-10-21 14:42:29

Simple Gratulon kaj Dankon Katalin - Mi ĝojas!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.