Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Elena Ŝevĉenko
Vivtempo:1962 - 2015
Devenlando:Sovetunio
Agadlando(j): Rusujo
Prezento:Ŝi naskiĝis en Orienta Siberio, sed sukcesis studentiĝi en la plej prestiĝa altlernejo de Sovetunio – Moskva Ŝtata Universitato. Ricevinte la diplomon de ĵurnalisto en 1986, Elena kune kun sia edzo Aleksandr profesie ekokupiĝis pri tradukado kaj eldonado de Esperanto-libroj en la altrangaj sovetiaj eldonejoj, kiel APN kaj Progreso. Krom la profesia laboro, ŝi aktive partoprenis en la landa Esperanto-movado kiel estrarano de SEU-REU, kunorganizinto de kelkaj landaj amasaj E-aranĝoj kaj kiel instruistino kun centoj da ĉeestaj kaj korespondaj gelernantoj. Preskaŭ la tutan vivon ŝi dediĉis al Esperanto. Elena fondis kaj dum multaj jaroj gvidis la plej aktivan Esperanto-klubon en la centro de Moskvo. Ŝi estas redaktoro kaj kunaŭtoro de pluraj lernolibroj, vortaroj kaj legolibroj de Esperanto. En 1990 ŝi iniciatis aperon de la revuo “Moskva Gazeto” kaj redaktadis tiun ĝis 1995.
Sed la plej grava por la monda esperantistaro estis la eldonejo “Impeto” (http://impeto.trovu.com), kiun Elena kaj Aleksandr Ŝevĉenko fondis en 1992. Dum dudek jaroj “Impeto” eldonis aron da valoraj libroj en Esperanto, prezentinte al la legantoj multajn novajn originalajn aŭtorojn, rusajn verkistojn, ne tre bone konatajn eksterlande kaj altvalorajn lernilojn por diversnivelaj E-kursoj. Post forpaso de la edzo en 2012 la eldonejo ne ĉesis funkcii dank’ al la sindona laboro de Elena.

Fonto: Teksto de Mikaelo Bronŝtejn kaj Dima Ŝevĉenko.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
Forigita uzanto je 2016-06-02 03:40:29

Paco al ŝia animo.

3.
Boris je 2016-05-23 22:48:15

Mi ekkonis ŝin, kiam ŝi estis 20-jara studentino Elena Gorbatenko. La tuta vivo de Elena estis ligita al Esperanto. Ŝi faris tiel multege da bonaj aferoj, ke ilia listo estus longega. Interalie, ŝi invitis min publikigi mian Plenan lernolibron de Esperanto ĉe la eldonejo Impeto kaj redaktis ĝiajn tri eldonojn. Ankaŭ la unuan eldonon de “Vojaĝo en Esperanto-lando” ŝia edzo Aleksandro Ŝevĉenko kaj ŝi publikigis ĉe la eldonejo Progreso. La sorto estas kruela …
Boris Kolker

2.
vmel je 2016-05-23 20:33:15

Mi bone konis ŝin dum tridek jaroj, ĉeestis ŝian nuptofeston, kaj - ho ve! - ŝian entombigon.
Oni nomis ŝin "Hela" - ne nur pro derivaĵo el vera nomo, sed ankaŭ pro la karaktero.
Ŝi estis vera "animo" de nia Moskva klubo. Ankaŭ la eldonejo "Impeto" estas unika kaj grava entrepreno. Nun ŝia filo Dima, perfekta denaska esperantisto, daŭrigas la laboron.

1.
rughulo je 2016-05-23 20:22:26

Kelkajn librojn de Impeto eldonejo mi legis kaj legos!
Pacon al ŝia animo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.