Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Mária BUSAI
Vivtempo:1939 - 2016
Devenlando:Hungarujo
Agadlando(j): Hungarujo
Prezento:Hungara instruistino pri la rusa lingvo, kiu ekde 1964 intense okupiĝis ankaŭ pri la instruado de Esperanto. Ŝi laŭvice trapasis la enlandajn ekzamenŝtupojn kaj ankaŭ la fakan, instruistan ekzamenon de la Hungara Esperanto-Asocio.
Maria instruis Espreranton:

inter 1964 kaj 1994 en la ĝenerala lernejo, en Szirmabesenyő.
inter 1992 kaj 2000 en la Gimnazio Kossuth en Miskolc
inter 1998 kaj 2002 en diversaj lingvolernejoj de Miskolc.

Ĝis la jaro 2000 Maria estis eksperto pri la instruado de Esperanto je regiona nivelo.
La lernantoj de Maria ofte partoprenis landnivelajn konkursojn pri Esperanto. Ŝi mem estis regula partoprenanto de la landaj aranĝoj de la hungara ILEI-sekcio.
Aktive partoprenis ankaŭ en la movada vivo de la regiono.
La forpaso de Maria Busai, en aŭgusto 2016, estas granda perdo por la instruistaro de Hungario kaj por la departemento Borsod-Abaúj-Zemplén.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
Forigita uzanto je 2016-08-08 19:18:02

Sinceraj kondolencoj al la familio Mária.
Mária ripozu en paco.

3.
jorgo je 2016-08-08 16:28:47

Kia trista aŭgusto... Kondolencojn al la familianoj el Vieno, Aŭstrio.

2.
Monika je 2016-08-08 14:18:07

Sincerajn kondolencojn al la familianoj.

1.
bardhyl45 je 2016-08-08 14:07:14

La forpaso de konatoj estas ĉiam malagrablaĵo. Sed kiam ili postlasas bonajn impresojn kaj notindan heredaĵon eĉ spiritan, tio konsideriĝas kiel io natura kio tuŝos ankaŭ vin mem baldaŭ aŭ post kelke da tempo. Bv akcepti ankaŭ miajn sincerajn konsolojn, Bardhyl Selimi, Tirana, Albanio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.