Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Fabrizio Angelo Pennacchietti
Vivtempo:1938 -
Devenlando:Italujo
Agadlando(j): Italujo, San-Marino
Prezento:
Fabrizio Angelo Pennacchietti (Torino, 14.12.1938), nacia membro de Accademia delle Scienze di Torino (fond. 1783),
Professor Emeritus de la Universitato de Torino, kie li instruis Semidan Filologion de 1969/1970 ĝis 2008/2009,
estas prezidanto de Esperanto-Centro Torino ekde 1975 kaj prezidanto de la Itala Instituto de Esperanto ekde 1977.
En la periodo 1980-1982 li estis prezidanto de Eŭropa Klubo, Paderborn, (DE);
en 1983 li kunfondis AIS-San Marino, kies prezidanto li estis de 2009 ĝis 2011.
Li instruis Esperanton ĉe la Popola Universitato de Torino de 1974-1975 ĝis 1997-1998, kaj Interlingvistikon kaj Esperantologion ĉe la Beletra kaj Filozofia Fakultato de la Universitato de Torino de 1994-1995 ĝis 2008-2009.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Katalin je 2016-12-15 13:07:57

Kara, mi kore gratulas vin okaze de via jubilea enpanteoniĝo.
Estas honoro havi vin inter la meritplenaj instruantoj de nia kara lingvo.
Pluan energion, bonan sanon kaj multe da feliĉo deziras al vi, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.