Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Peter WEIDE
Kromnomo:Saliko
Edukado-ensalutnomo:saliko
Vivtempo:1947 -
Devenlando:Germanujo
Agadlando(j): Ĉinujo, Danujo, Germanujo, Italujo, Slovakujo
Prezento:Peter WEIDE estas germana denaska esperantisto. Li naskiĝis la 20-an de Marto 1947 en Århus, Danlando. Liaj gepatroj estis August Weide kaj ties edzino Edith Weide.
Ekde 1948 li vivis plejparte en Hamburgo. En la jaro 1956 li estis unu el la partoprenantoj de la Infana Kongreseto en Kopenhago. Jam dum siaj lastaj jaroj kiel gimnaziano li komencis instrui Esperanton en vesperlernejaj kursoj, oficialan agnoskon kiel apudprofesia instruisto li ricevas en 1969.
Ekde 1970 Weide studis historion kaj pedagogion ĉe la hamburga universitato, ekde 1975 li laboris kiel instruisto en bazaj kaj mezgradaj lernejoj.
Inter 1976 kaj 1982 li estis sekretario de la Hamburga Esperanto-Societo. Kune kun sia unua edzino li iniciatis tiun evoluon, kiu gvidis al la aĉeto de klubdomo por la Hamburga Esperanto-Societo en la jaro 1979.
Li estis la unua, kiu tradukis la ”Esperanto Lernolibro”-on laŭ la zagreba metodo en la germanan. Tiu traduko aperis en 1981. Sub la titolo „La tria ŝuo de Ĥruŝĉov“ aperis en 1996 lia traduko de ”Chruschtschows dritter Schuh” (Heinz-Georg Macioszek).
En 1998 li translokiĝis al Melby en Danlando. Ekde 2003 li aktivas kiel lingvohelpanto kaj tradukanto ĉe lernu!, en 2015 li tradukis la plejparton de la TEJO-paĝaro en la danan. Li reverkis kaj modernigis la danan ”ŝlosilon” en 2004. En 2006 li kompilis malgrandan Esperanto-gramatikon por danlingvanoj. Tiu kajero ekde 2011 ekzistas ankaŭ en germanlingva versio kaj ekde 2014 en anglalingva. Ekde Julio 2016 haveblas la itala versio kaj ekde decembro 2016 ankaŭ la franca. Pri la gramatikoj vidu la detalajn informojn.
Li estis membro de tiu laborgrupo, kiu ekde 2010 kaj ĝis la publikigo en 2014 prilaboris kaj finpreparis la de Preben Bagger disponigitan materialon por la Esperanto-dana vortaro de Preben Valdemar Bagger.
Weide instruis Esperanton en Germanujo, Danlando, Slovakujo, Ĉinujo kaj Italujo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Katalin je 2016-12-15 13:14:23

Kara Peter, mi kore gratulas vin okaze de via jubilea enpanteoniĝo.
Estas honoro havi vin inter la meritplenaj instruantoj de nia kara lingvo. Dankon pro via ofta helpo, sugestoj kaj agado kiel onklo en nia nova projekto EKPAROLU!
Pluan energion, bonan sanon kaj multe da feliĉo deziras al vi, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.