Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Audrey CHILDS-MEE
Vivtempo:1926 - 1990
Devenlando:Britujo
Agadlando(j): Aŭstralio, Bulgarujo, Francujo, Pollando, Usono
Prezento:Audrey CHILDS-MEE (1926 - mortis pro kancero la 16-an de majo 1990 en Kibworth, Leicester, Anglio) estis unu el la plej amataj kaj influaj pedagogoj de la Esperanto-movado.
Jam talenta lingvoinstruisto, Audrey C. E. Childs-Mee eklernis Esperanton en 1962 kaj rapide entuziasmiĝis. Post deko da jaroj, en 1973, ŝi translokiĝis kun sia edzo Lawrence Mee al Roterdamo por posteniĝi en la Centra Oficejo de UEA. Dum pluraj jaroj ŝi redaktis la Jarlibron kaj valore kontribuis al la funkciado de la oficejo. Poste ŝi daŭre loĝis en Roterdamo kaj ofte venis por volontule labori.
La instruado de Esperanto okupis pli kaj pli centran lokon en ŝia vivo. La Cseh-metodon (Ĉe-metodon) ŝi revivigis kaj adaptis al modernaj kondiĉoj, verkante gravan metodologion (La baza kurso en Esperanto, 1978) kaj la furore sukcesan Saluton! Esperanto aŭtodidakte (1983), kies kvin eldonoj jam ludas signifan normdonan rolon tra la mondo. En siaj seminarioj por Ĉe-instruistoj, organizitaj kun Internacia Esperanto-Instituto, ŝi insistis pri plej altaj lingvo- kaj instru-niveloj. En la lastaj jaroj ŝi ofte vojaĝis, i.a. al Aŭstralio, Pollando, Usono, Francio kaj Bulgario, transdonante sian entuziasmon kaj fakan scion. En 1988 ŝi estis elektita kiel ĝenerala sekretario de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).
De la ekesto de la internacia magazino MONATO ĝis nur iom antaŭ sia morto, Audrey Childs-Mee estis la ĉefa revizianto de la revuo.
Inter ŝiaj multaj interesoj troviĝis dum pluraj jaroj Espermenso, movada branĉo de la asocio por altinteligentuloj. Ŝi okupiĝis ankaŭ pri infana literaturo, aŭtorante La geknaboj de Greziljono (1981) kaj verkante recenzojn por diversaj revuoj. Ankoraŭ neeldonita estas ŝia traduko de aŭstralia klasikaĵo, La magia pudingo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.