Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Edmond PLUTNIAK
Edukado-ensalutnomo:edmond
Vivtempo:1943 -
Devenlando:Francujo
Agadlando(j): Francujo
Prezento:Mi naskiĝis la 23-an de majo 1943 en Calonne-Ricouart en Norda Francujo. Miaj gepatroj estis poloj, kiuj venis de Vestfalio (Germanujo) en la jaro 1921. Mia patro estis karboministo. Ni loĝis en laborista kvartalo, kie 80% de la loĝantaro estis pola. Mia unua parolata lingvo estis do la pola. Kiel multaj el miaj samaĝuloj mi lernis la francan lingvon nur 6-jaraĝa en la elementa lernejo.
Mi studis en teknika liceo kaj diplomiĝis kiel elektristo. Mi plu studis por iĝi instruisto en elementa lernejo. Mi instruis en la karbomineja urbeto Liévin kaj poste en la vilaĝo Bavincourt kune kun mia edzino Arlette. Samtempe mi plenumis en la vesperaj horoj la postenon de sekretario de la urbestraro.
En la jaroj 1979/1981 mi studis en la prestiĝa universitato Sorbonne kaj en la pariza instituto de psikologio. Tie mi diplomiĝis kiel lerneja psikologo. Tiun profesion mi plenumis ĝis la emeritiĝo en 2003.

Mia por kaj per esperanta agado:
Mi esperantistiĝis en la jaro 1967 dum miaj studoj en Ecole Normale (seminario por estontaj instruistoj). Tiam la instruisto de la angla lingvo, Georges Odent, estis fervora esperantisto. Fine de la lernojaro mi jam partoprenis unusemajnan internacian staĝon en Grésillon. Tie mi plene konsciis pri la perfekta taŭgeco de Esperanto por la ĉiutaga vivo kaj la kulturaj interŝanĝoj.
Post mia edziĝo en 1969 kun Arlette Ménard, ni ĉiusomere feriis kaj studis en Grésillon. Tiuepoke la restadoj daŭris tri semajnojn kaj mi profitis la instruadon de Frédéric Lemagadure, Jeannine Vincent, Pierre Babin, Jean Thierry, André Ribot, Georges Lagrange, Daniel Moirand. Tie mi trapasis la ekzamenojn de FEI ĝis Kapableco.
En la 70-aj jaroj miaj karmemoraj amikoj Tadeo kaj Julia Nowak instigis min aŭskulti la ĉiutagajn Esperanto-elsendojn de pola radio, tio multe plibonigis mian lingvo-kapablon.
En 1971 dum partopreno en la kongreso de la eduka movado Freinet, mi konatiĝis kun Léon Lentaigne, elstara Esperanto-aganto en tiu avangarda medio. Pro emeritiĝo li volis nepre trovi anstataŭanton. Dum 5 jaroj mi daŭrigis lian laboron. La komisiono Esperanto de la Freinet-movado havis plurajn sukcesojn. Al la ĉiujara kongreso estis invititaj unu aŭ du eksterlandaj esperantistaj instruistoj. Kimie kaj Ralf Markarian venis prezenti sorobanon. En la jaro 1973 okaze de la 500-a datreveno de la naskiĝo de Nikolao Kopernik kun mia poldevena amiko Ignaco Flaczynski (karboministo kaj esperantisto), ni organizis per Esperanto grandiozan ekspozicion “Koperniko en la okuloj de infanoj”. Alvenis 500 desegnaĵoj el 50 landoj! Ni prezentis la ekspozicion en pli ol 10 urboj de mia regiono.
Post la kooperativa traduko de la verko de Célestin Freinet “la Diroj de Mateo” ni sukcesis organizi la unuan Internacian Renkontiĝon de Edukistoj Freinet (RIDEF) en 1976 en la pola urbo Plock, en kiu la ĉefa laborlingvo estis Esperanto. Sekvis aliaj samtipaj internaciaj renkontiĝoj en diversaj landoj de Eŭropo, sed mi devis lasi mian respondecan postenon en tiu komisiono ĉar mia laboro en vilaga lernejo voris mian tutan liberan tempon. Mi daŭre uzis Esperanton kun miaj lernantoj por korespondi kun lernejoj en Italujo, Pollando kaj por partopreni en diversaj desegnaĵ-konkursoj en Hispanujo kaj Svedujo.
En tiu periodo mi ankaŭ starigis Esperanto - klubon en la urbo Liévin. Ĝi bone disvolviĝis dum 5 jaroj. Pluraj jaroj poste, en 1988, en tiu urbo mi inaŭguris straton “rue de l’Espéranto” okaze de samtaga Nordfranca Esperantokongreso.

En 1993, kune kun mia edzino Arlette, ni restarigis la Esperanto-klubon en Arras, tie ni daŭre instruas la lingvon ĉiusemajne de 23 jaroj.
Ekde tiu dato ni organizis regule plurajn eventojn por konatigi kaj disvastigi Esperanton:
1998: UK de Montpellier, mi estis ĉefhelpanto en la skipo de Louise Marin.
2000: Nordfranca kongreso en Arras kun plantado de Esperanto-arbo kaj tre sukcesa programo kun Jacques Yvart kaj la grupo Kajto.
2005: centjariĝo de la 1ª UK en Bulonjo-ĉe-Maro, kongreso majstre organizita de Claude Longue-Epée kaj Richard Valet, mi helpis kiel vicprezidanto.
2007: okaze de la jaro de Pollando en Norda Francio, regiona Esperanto-kongreso kun nova plantado de Esperanto-arbo. En la arta programo: JOMO kaj poldevena dancgrupo, ni plenigis la arasan spektaklejon.
2008: unua lingvo-festivalo en Arras, 24 lingvoj prezentitaj kaj koncerto de JOMO.
2011-2015: kun mia edzino, ni organizis dum kvin jaroj la novembran semajnfinon: “Esperanto Eŭropa Rendevuo” en Stella-Plage, kiu estis kreita en 1988 de Jean Dietrich en la urbo Morbecque.
2012: kadre de regiona kongreso en Wavrans-sur- Ternoise, kun la financa helpo de kelkaj esperantistoj kaj asocioj ni restarigis la tombon de Emile Grosjean Maupin en la tombejo de Hernicourt- St- Martin.
2012 : kun mia edzino ni partoprenis la 6 semajnan Esperanto-universitaton en Ĉinio, ni helpis Denis Keefe kaj Katalin Kovats en la instruado al etaj grupoj de studentoj.
2012-2014 : En Arras dum tri jaroj ni partoprenis en la monda tago de KER- ekzamenoj.
2015: la 100ª UK en Lille, mi kunhelpis per:
- starigo de memortabulo sur la naskiĝdomon de Gaston Waringhien.
- prelego pri “Norda Francujo, eta Pollando”.
- gvidado de ekskurso: “sur la batalkampoj de la 1-a mondmilito”.

Dum tiuj 50 jaroj mi partoprenis 10 UK-ojn. Ne forgesebla estis la vojaĝo al la UK de Jokohamo kun grupo de esperantistoj en la transiberia trajno. Ni prezentis la filmon pri tiu vojaĝo en diversaj internaciaj Esperanto-aranĝoj.
Mi estas delegito de UEA, dumviva membro de Espéranto-France, membro de SAT, SAT-Amikaro kaj ILEI.
Mi daŭre strebas plibonigi mian konon de la lingvo: trapaso de KER- ekzameno nivelo C1 (2010), didaktika kurso en la universitato de Poznan (2010/2011) kaj regula partopreno en la ludo RISKO kaj en la literatura Esperanto-Sumoo.

Dank’al Esperanto mi konatiĝis kaj amikiĝis kun plej diversaj homoj de plej diversaj landoj, kredoj kaj kulturoj. Mi ankaŭ konscias, ke Esperanto helpas konservi bonan sanon kaj eĉ plilongigas la vivon. Jeanne Louise Calment (1875-1997), la plej maljuna homo de la homaro, vivis 122 jarojn. Ŝi estis esperantistino!

Verkis Edmond Plutniak por la Panteono. 2016.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
ClaudeNourmont je 2016-12-19 16:04:00

Gratulojn! Estas tre interese legi vin!
Claude

3.
lawenda je 2016-12-18 21:00:34

Kara Edmond, sincerajn gratulojn al vi!
Mi rememoris nian unuan renkonton kun vi kaj via edzino Arlette - dum UK en la 2005, en Litovio, Vilno, dum interkona vespero, kun dancoj apud la hotelo. Poste de tempo al tempo ni interŝanĝetis mesaĝojn, salutojn, poŝtkartojn.
Kaj hodiaŭ mi tralegis, ke vi vivis en karbomineja urbeto en norda Francio, ke via patro estis karboministo... Imagu, ke unu de miaj avoj, Michał Tkaczyk, dum 2 jaroj laboris kiel karboministo verŝajne en tiu aŭ iu proksima loko, kiel vi vivis. Li tiam venis por perlabori monon por havi permeson edziĝi kun mia avino Anna. Feliĉe sukcesis. Mi imagas/is, kiel malfacile estis por polo esti tiel longe kaj malproksime de sia fianĉino, de familio .... Eble mia avo kaj via patro eĉ konis unu la alian.... tion ni verŝajne neniam scios.
Mi ĝojas, ke ni interkonatiĝis. Amikajn salutojn al vi kaj Arlette!
Krystyna

2.
Monika je 2016-12-18 10:37:19

Kara Edmond, estas bone vidi vin ĉi tie! Elkorajn gratulojn al vi!
Amike, Monika

1.
Katalin je 2016-12-15 13:12:35

Kara Edmond, mi kore gratulas vin okaze de via jubilea enpanteoniĝo.
Estas honoro havi vin inter la meritplenaj misiitoj de nia kara lingvo. Vi estas dotita varbanto por nia lingvo. Ni multfoje havis komunajn aventurojn, programojn, vojaĝojn kaj kursojn. Ĉiun fojon estis plezure esti kun vi kaj kunlabori.
Pluan energion, bonan sanon kaj multe da feliĉo deziras al vi, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.