Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Nina Pietuchowska
Edukado-ensalutnomo:skorpio
Vivtempo:1950 -
Devenlando:Pollando
Agadlando(j): Germanujo, Italujo, Latvujo, Litovujo, Pollando, Slovakujo
Prezento:Mi naskiĝis la 10an de novembro 1950 en STRASZEWO (Podlaĥia vojevodio). Laŭ profesio mi estis instruistino de fiziko kaj kemio. Esperanton mi komencis lerni en 1988. Mi ricevis de PEA atestilon pri instruado post ekzameno, kiam mi finis instruistan kurson en Bydgoszcz. Mi finis ankaŭ Cseh-seminarion "A" , kiun gvidis Ewa Bondar.
Mi gvidis diversgradajn kursojn en Polujo, Latvujo, Litovujo, Germanujo, Italujo, Slovakujo (inter alie ankaŭ por blinduloj kaj malbone vidantaj personoj).
En lernejoj, kie mi laboris mi ĉiam organizis E-kursetojn por infanoj. Mi estis ano de LKK dum 94a Universala Kongreso en Bjalistoko (en 2009). Antaŭ kaj dum ĝi mi faris diversajn organizajn taskojn kaj ankaŭ poste dum postkongresa ekskurso.
De multaj jaroj mi helpas organizi tradiciajn Bjalistokajn Zamenhof-Tagojn.
En Mazara del Vallo (Italio) mi instruis la lingvon por instruistinoj de baza lernejo kaj poste por infanoj en ĝi.
En San Benedetto del Tronto kadre de la Grundtvig-projekto mi instruis la lingvon por lokanoj en urba biblioteko antaŭ la Itala Esperanto-Kongreso.
Mi laboris ankaŭ kiel sekretario en la Fondumo Zamenhof.

Fonto: Nina Pietuchowska, por la Panteono en decembro 2016.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
Monik je 2017-02-14 16:41:07

Bone ke oni organizis tiun balon.
Kara Nina, mi forgesis gratuli vin kiam vi eniris la Panteonon. Ne forgesebla estas nia kunlaborado en Mazara del Valo, ni eĉ kune lernis kiel uzi sorobanon kun kara Kimie Markarian. Fartu bone, ĝuu la vivon kaj esperanto instruadon.
Amike
Monika 05

3.
DanutaKowalska je 2016-12-18 13:58:18

Gratulojn, gratulojn, gratulojn!
Danutino

2.
Burdo je 2016-12-15 14:52:27

Kara Nina, gratulojn por la distingo! Por mi ne estas tro granda surprizo, ke vi troviĝis en tiaj nobla rondo, ja vi indas tion. Kaj mi ĝojas, ke mi konas vin persone, eble iom da el via gloro gutos al mi :-)

1.
Katalin je 2016-12-15 13:08:53

Kara Nina, mi kore gratulas vin okaze de via jubilea enpanteoniĝo.
Estas honoro havi vin inter la meritplenaj instruantoj de nia kara lingvo. Estas ĉiam granda plezuro renkonti vin. Mi ŝatas vian energion, bonan humoron kaj agemon.
Pluan energion, bonan sanon kaj multe da feliĉo deziras al vi, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.