Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Llibert PUIG
Vivtempo:1933 - 2018
Devenlando:Hispanujo
Agadlando(j): Hispanujo
Prezento:Llibert Puig Gandia naskiĝis en la urbo Sabadell (Katalunio) en la jaro 1933. Li eklernis Esperanton 17-jara kun la profesoroj Jaume Viladoms kaj Lluís Mimó per propraj metodoj. Li instruis Esperanton dum almenaŭ 25 jaroj kaj li uzis ĉefe la Zagreban Metodon. Li estraraniĝis unu jaron post la fondiĝo de CES (Centro de Esperanto Sabadell) kaj de tiam li aktivis. Li partoprenis ankaŭ en la fondo de KEA (Kataluna Esperanto-Asocio) kaj fariĝis ĝia unua sekretario kaj prezidanto. Dum kelkaj jaroj kunlaboris kiel kasisto de IKEL (Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj).

Llibert Puig forpasis la 7an de aprilo 2018. Kondolencojn al la familianoj kaj al la lokaj samideanoj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 8; | Aldoni propran komenton

8.
Jorgos je 2018-04-13 16:44:44

Saluton Llibert !
Via nomo gvidas al Libereco ! ...la alia parto al monteto ...ĉiam supren kaj mi katalune ŝatas diri : "sempre endavant !"

Vi en '87 post nia unua semajno da Jubilea Tut-Eŭropa Biciklado jam nin invitis al reveno por pria prelegado ...ni evidente ne povis por prelegi reveni al Vi pro mankaj mono & tempo sed Via propono certe donis al ni ian helpan memfidon por pluiri por Eon prezenti al eŭropa gazetaro kaj sekvajare ...rebicikli (pro 40-jariĝo de Hom-Rajta Universala Deklaracio) !

Ni poste divers-okaze rerenkontiĝis, precipe en Katalunaj Kongresoj kaj Vi ankaŭ venis al Montferrier por helpi al re-kreado de Regiona E-Federacio (ĉirkaŭ Tuluzo) kaj priparoli trans-Pireneaĵojn kun Montpelier-Regionanoj kaj ni ; sekve ankaŭ al Sankt-Feliĉ-del'Turniĝema-Roj', kie mi kun Ĵani loĝis por kuninaŭguri E-straton kun jOmO, Ĵak'LePuil k.a.

Vi ja mankos ĉi tie oriente de Pireneoj kaj en la tuta E-movado.
Dankon pro Via longega E-laborego.
Kondolencojn al viaj proksimuloj.
Kar-memore via Js.

7.
Forigita uzanto je 2018-04-09 20:39:32

Persone, mi renkontiĝis kun Llibert PUIG, en 1993, dum la Kataluna Esperanto-Kongreso,
en Alcudio. Li estis tre bona, ege aktiva esperantisto. Dum certa tempo, li estis peranto
en Katalunio por Kooperativo de Literatura Foiro.
Kondolencojn al liaj familianoj. Llibert ripozu en paco.

6.
reza je 2018-04-09 15:53:20

Miaj koraj kondolencoj al lia familio, kies klekajn membrojn mi persone konis kaj renkontis dum mia du monata restado en lia hejmo en la jaro 1990. Tiam li kaj la edzino multe zorgis min kaj Libert aranghis por mi instruojn kaj vizitojn al multaj Esperanto-kluboj preskau tra tuta Hispanio. Lia animo restu en paco.

5.
Katalin je 2018-04-09 07:17:49

Mi sincere kondolencas al la familianoj kaj al la kataluna movado, precipe al la esperantistoj en Sabadell. Mi mem konis persone Llibert, li invitis min instrui Esperanton en Sabadell, mem gastigis min ĉe sia hejmo, ekskursigis min, modele ĉiĉeronis, multe rakontis. Mi vidis kiom multe li laboris por la loka klubo, kiom sindone li prizorgis la ejon, mastrumis la praktikajn aferojn tie. Kun lia forpaso la loka movado perdis multon, sed postrestis la devo daŭrigi en la spirito de Llibert. Kondolencojn ankaŭ al la tuta familio. Amike, Katalin

4.
jinglada je 2017-02-08 18:23:34

Mi ne trovas taŭgajn vortoj por esprimi mian emocion trovi Llibert Puig ĉi tie. Vere estas granda ĝojo! Estis tiom da iluzioj, laboro, projektoj, vojaĝoj, ktp. dum tiom da jaroj... finfine estiĝis porĉiama familia interligo.

3.
xavalcalde je 2016-12-22 11:38:08

Gratulegon al 'konstanta sekretario' Llibert! Temas certe pri meritata premio. Brakumon!

2.
viktoro44 je 2016-12-20 09:38:29

Mi deziras gratuli al nia amiko Llibert pro tiu publikigo de lia profilo en tiu prestiĝa Panteono.

1.
Katalin je 2016-12-15 13:13:43

Kara Llibert, mi kore gratulas vin okaze de via jubilea enpanteoniĝo.
Estas honoro havi vin inter la meritplenaj misiistoj de nia kara lingvo. Mi kun amo memoras mian viziton ĉe vi, instruadon en via klubo kaj gastadon ĉe via kara familio en Sabadell, en 1998. Dankon.
Pluan energion, bonan sanon kaj multe da feliĉo deziras al vi, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.