Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Emilia Guadalupe Vega
Edukado-ensalutnomo:emilia
Vivtempo:1944 -
Devenlando:Meksiko
Prezento:Guadalupe Vega Acosta, naskiĝis la 11 an de februaro 1944.
Miaj gepatroj instruis Esperanton al mi en la jaro 1976, ekde tiam mi fervore informas kaj instruas pri Esperanto dum mia ĉiutaga vivo. Mi jam partoprenis pli ol 15 UK-ojn kaj plurajn kongresojn en Latin-Ameriko kaj dufoje studis en NASK. Mi dediĉas mian vivon al Esperanto, por mi havi amikojn tiel en la tuta mondo, estas la plej bela sento kiun la ideo de Esperanto esprimas en mia animo.

Mi instruis Esperanton al miaj gefiloj kaj ankoraŭ nuntempe instruas al miaj genepoj. Jam miaj gefiloj kaj genepoj akompanas min al kongresoj de tempo al tempo. Mia domo estas aktiva sidejo por Esperanto movado kie oni Instruas Esperanton kaj ankaŭ celebras gravajn Esperantajn renkontiĝojn kiel festojn dum Naciaj Kongresoj kaj oni festas Zamenhofan tagon ĉe ni. Oni nomas kaj konas nian domon “Esperanta domo”. Ni havis grandan biliotekon kaj librojn de Esperanto, kiujn ni kolektis dum la tuta vivo kaj disdonis ĉiujn al Mekskika Esperanto Federacio por libere permesi havi tiujn aliron al ĉiuj kiuj interesiĝas pri legado, pri instruado kaj literaturo en Esperanto. Mi apartenas al Esperanta familio, kie fluas verda sango tra niaj venoj kaj animo. Nuntempe mi aktive partoprenas en la Esperanto-movado kiel pleje eblas.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
emilia je 2016-12-17 19:29:51

Dankon! Mia karega Katalin.

3.
emilia je 2016-12-17 00:25:23

Dankon! Burdo.

2.
Burdo je 2016-12-15 14:53:32

Kara Emilia Guadelupe, mi tutkore gratulas vin la distingon!

1.
Katalin je 2016-12-15 13:00:18

Kara Emilia, mi kore gratulas vin okaze de via jubilea enpanteoniĝo. Nun vi estas en la rondo kune kun via kara patro.
Estas honoro havi ankaŭ vin inter la meritplenaj misiistoj de nia kara lingvo.
Pluan energion, bonan sanon kaj multe da feliĉo deziras al vi, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.