Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Jeannine VINCENT
Vivtempo:1922 - 2000
Devenlando:Francujo
Agadlando(j): Francujo
Prezento:Jeannine VINCENT (nask. 1922), dumviva membro de UEA, e-isto de 1947, forpasis la 22-an de aprilo 2000 en Baugé (Francio), la vilaĝo kie ŝi loĝis de sia emeritiĝo en 1977, dediĉante sin al la apuda kastelo Greziljono.
Akirinte kiel la unua virino la Diplomon pri Altaj E-Studoj de Franca Esperanto-Instituto, ŝi iĝis ties kasisto kaj rolis dum trideko da jaroj kiel ĝia vera gvidanto.
Ŝi servis ankaŭ kiel ĝenerala sekretario, poste vicprezidanto de la landa E-asocio UFE. Ŝi gvidis multajn kursojn, ĉefe al infanoj.
Delegito de UEA kaj pedagogia fakdelegito dudekon da jaroj, ŝi regule membris en Societo Zamenhof kaj partoprenis en UK, ĉiam kantante en ties Internacia Ĥoro.
Ŝi tradukis novelojn de Villiers de l'Isle-Adam (Franca E-isto, 1991) kaj la romanon La verda radio de J. Verne (1995).

Fonto: Vikipedio

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
f_lojacomo je 2019-09-15 06:52:00

Jeannine Vincent rakontis, ke kiam unuafoje ŝi aŭdis esperantlingvan paroladon, ŝi estis tiom impresata, ke kvankam ŝi ankoraŭ ne komprenis, ŝi nepre volis atingi tiom bonan nivelon. Kaj ŝi dediĉis sian vivon al Esperanto, interalie al Esperanto-ekzamenoj. Ĝis ĉirkaŭ 1986, nur entute sep francoj sukcesis la Diplomon pri Altaj Studoj de Franca Esperanto-Instituto, kaj ŝi estis unu el ili. Se mi retrovos foton de ŝi, mi sendos.

1.
Jxenifa je 2017-01-02 22:58:19

Danke parte al la profesia instrukapablo de Jeannine VINCENT mi fariĝis vera esperantistino, ĉar ĉe kastelo Grezijono en 1989 ŝi instruis 4 entuziasmajn komencantinojn el Kembriĝo en Anglujo. Membro de tiu grupo mi poste daŭrigis mian lernadon kaj kiom eble plej ofte ĉeestas kongresojn.

Jennifer Bishop

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.