Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Wei Yubin
Kromnomo:Jado
Edukado-ensalutnomo:jadowei
Vivtempo:1965 -
Devenlando:Ĉinujo
Agadlando(j): Ĉinujo
Prezento:Biografia skizo de Wei Yubin (Jado)

Wei Yubin, esperante Jado, estas direktoro de elementa lernejo, vic-sekretario de Ĉina Ligo de Esperantaj Instruistoj kaj direktanta estrarano de Ĉina Esperanto-Ligo.
Li naskiĝis en gubernio Lucheng de provinco Shanxi, Ĉinio en la 14-a de februaro 1965. En 1984, kiel studento de la Sporta Kolegio de Shanxi li okaze ekkonis Esperanton, kaj tuj interesiĝis pri ĝia interna ideo. Post unujara memlernado, li partoprenis la 1-an Esperanto-Kongreson de Ĉinio, okazigitan en urbo Kunming, provinco Yunnan.
En 1985, li iĝis instruisto en la 2-a Elementa Lernejo de Taiyuan-a Ŝtala Kompanio. Pro aktiva agado li estis elektita kiel membro de la konsilantaro de Esperanto-asocio de Shanxi. En 1986, li partoprenis tradukajn konkursojn de La Mondo, organo de ĈEL, kaj ofte akiris bonajn taksojn. Post du jaroj, li publikigis sian unuan Esperanto-verkaĵon Aĉeti Legomojn en La Mondo.
En 1990 li unuafoje akceptis fremdlandan esperantiston, nome, japanon Hideki Nakao, studenton pri la ĉina literaturo en Universitato Shanxi. Post tio Wei Yubin daŭre aktivis en Esperanto-movado. Li gvidis E-kursojn, partoprenis diversajn aktivadojn de la loka Esperanto-asocio, korespondis kun alilandaj esperantistoj, kontribuis al La Mondo originalajn verkaĵojn, ekzemple Rata Veneno, Ŝaĝa fiŝkaptisto, Novjara bondeziro ktp.
En 1991 lia unusola filo naskiĝis. Li provis klerigi lin kiel denaskan esperantiston, klopodante pli ol kvin jarojn, kaj ricevis ĝojigan rezulton. Sed en la jaro kiam lia infano ekvizitis lernejon, li transposteniĝis al pli altnivela instanco, respondecante pri instruaj kaj esploraj aferoj. De tiam li eksilentis en Esperantujo preskaŭ dek jarojn.
En 2000 li fariĝis direktoro de La 6-a Elementa Lernejo de Taiyuan-a Ŝtala Kompanio (lernejo kun pli ol 1400 infanoj, en 2006 alinomiĝis kiel la Elementa Lernejo Baiyangshu-strato, kaj ekestis administrata de la registaro de la urbo kaj ne plu de la kompanio). En junio de 2006 li speciale vojaĝis al la Templo Duobao en provinco Zhejiang, suda Ĉinio, por observi la esperantan kurson, gvidatan de sinjoro Dannis Keefe. Reveninte li okazigis Esperanto-kurson por instruistoj de sia lernejo. Post du jaroj ses junaj instruistinoj estis sukcese bakitaj kiel instruistoj de Esperanto. En printempo 2008, Esperanto kiel deviga programo oficiale enkondukiĝis en la lernejan horaron. Ĝis nun pli ol kvincent infanoj lernis kaj lernas Esperanton. Post unu jaro, instruado de Esperanto listiĝis kiel eksperimenta projekto de eduka scienco de la Eduka Akademio de Shanxi-provinco. En 2009 li akceptis la usonan profesoron Ronald Glossop (kiu dufoje vizitis la lernejon), kiu faris instruadon en la lernejo. Multaj infanoj kaj iliaj gepatroj ĝuis lecionojn gvidatajn de Ronald Glossop.
En 2010, la 2-a seminario de ĉina sekcio de ILEI okazis en lia lernejo. Li prenis sur sin aranĝon de la tagordo, kaj sukcese akceptis esperantistojn el diversaj landoj. La lernejanoj unuafoje vidis tiel multe da fremdlandaj esperantistoj, kaj ĝuis iliajn instruojn en malsamaj manieroj.
En decembro de 2013, li okazigis la 1-an Esperanto-semajnon en sia lernejo, pli ol 1400 lernejanoj kun siaj gepatroj ĝin partoprenis. En la ferma ceremonio li parolis ĉine kaj esperante: “Kvankam la vetero estas frosta, tamen niaj lernejanoj havas grandan entuziasmon, kion ni povus vidi de iliaj scivolemaj kaj amindaj vizaĝoj. Mi ekmemoras la romanon verkitan de la hungara esperanta verkisto Julio Baghy, Printempo en Aŭtuno. Ni povus diri ke la Esperanto-semajno ja donas al ili printempan varmon, tio estas Printempo en Vintro. En tiu ĉi speciala printempo ni semis verdajn semojn en ĉiujn korojn.” De post tiam ĉiujare ĉirkaŭ la Zamenhofa Tago, la lernejo okazigas Esperanto-semajnon. En la semajno, la nacia kaj esperanta flagoj alte flirtas super la lerneja sportejo. La infanoj prezentas esperantajn programerojn. La instruisto preparas diversajn lecionojn pri Esperanto. La infanoj kantas, dancas, pentras, verkas, legas, festas. La semajno fariĝis tre ŝatata festivalo por la infanoj. (Vidu fotojn pri la infanoj kaj festo de la lernejo.)
En 2014 li partoprenis la 4-an seminarion de ISOA, okazigitan en Kioto, Japanio, kaj faris prelegon Esperanto en nia lernejo. En 2015, li akceptis la francan instruistinon Annie Grente, kiu instruis en la lernejo du monatojn. Printempe 2016, la korea esperantistino Sonĝanta vizitis la lernejon kun la misio propagandi la infanan kongreson okazigotan en la 102-a universala kongreso en Seulo. Dank’ al lia subteno kaj pena laboro en la lernejo pli ol dek infanoj jam esprimis sian volon ĉeesti la kongreseton. Ili estas trejnataj por renkontiĝi kun alilandaj amiketoj en Seulo, Koreio.

Fonto: Jado por la Panteono, en decembro 2016.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
Telemo je 2017-01-25 10:22:01

Bonan Tagon Sinjoro, via impona agado en via lernejo ege impresas min! Gratulojn! Vivu Esperanto en Ĉinio!

2.
Arko je 2017-01-01 12:06:58

Gratulon!

1.
Katalin je 2016-12-15 13:16:13

Kara Kolego, mi kore gratulas vin okaze de via jubilea enpanteoniĝo.
Estas honoro havi vin inter la meritplenaj misiistoj de nia kara lingvo. Mi admiras vian persistan laboron pro nia lingvo. Vi faris miraklojn en via lernejo. Speciale min ĝojigas ke mi povis instrui kaj ekzameni kelkajn el viaj instruistinoj en Hajnano, kiuj nun modele agadas en la lernejo. Bonvolu saluti ankaŭ ilin.
Pluan energion, bonan sanon kaj multe da feliĉo deziras al vi, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.