Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Aranka LASLO
Kromnomo:Arankal
Edukado-ensalutnomo:arankal
Vivtempo:1969 -
Devenlando:Serbujo
Agadlando(j): Serbujo
Prezento:Aranka Laslo (hungare: Aranka László) naskiĝis la 27an de aŭgusto 1969 en Senta (Zenta), Serbio. Magistro de ekonomiaj sciencoj pri financa mastrumado, antaŭe studis entreprenan informadikon.
Ekde 2005 ŝi laboras en Politeknika Lernejo (serbe kaj kroate: Politehnička škola, hungare: Politechnikai Iskola) en Subotica, Serbio, kiel instruistino de informadiko, sed laŭbezone ankaŭ instruas ekonomiajn studobjektojn kaj praktikan edukadon pri grafikaj fakoj.
Eklernis Esperanton en 1983 en Senta, kie ŝi ekzameniĝis pri Esperanto laŭ la sistemo de la landa asocio je niveloj A (1988) kaj B (1990). Laŭ la KER-ekzamensistemo ŝi havas C1-nivelon (2014, 2015).
En julio 1988 ŝi partoprenis unumonatan Internacian junularan Esperanto-laborbrigadon en Ilidža, Sarajevo.
Ŝi estis prezidantino de la Esperanto-societo en Senta dum periodoj 1988-1990 kaj 1992-1994.
Ekde 2009 ŝi estas sekretariino de la Esperanto-societo „Tibor Sekelj” en Subotica.
Membras en ILEI (2015), UEA (2016).

En 2016 ŝi partoprenis Instruistan Trejnadon organizitan de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) dum la 49a Konferenco de ILEI en Nyíregyháza (Hungario).
Ŝi gvidis kursojn de Esperanto en Senta kaj Subotica. Ekde la lerneja jaro 2014/15 ŝi gvidas la E-fakrondon en la Politeknika Lernejo, progresive enkondukante Esperanton en la lernejon. Membroj de la fakrondo partoprenis kaj gajnis premiojn en dulingva pentroarta konkurso „Premio Liliana Cernecca Soranzo 2015“, organizita de la Triesta Esperanto-Asocio. Pri sia lerneja projekto ŝi artikolis en la lerneja gazeto, lokaj gazetoj, IPR kaj Juna Amiko, kaj prelegis en la 49-a Konferenco de ILEI (Nyíregyháza, 2016) kaj en Esperanto-rumana scienca kolokvo ĉe la Okcidenta Universitato de Timişoara (2016).
Pere de la E-fakrondo de la Politeknika Lernejo ŝi realigas projekton de kultura interŝanĝo kun la E-grupoj el la lernejo Marupiara, San Paŭlo el Brazilo, kaj korespondigas la gelernantojn (inkluzive anojn de la ES “Tibor Sekelj” Subotica).
Ŝi organizis lokajn KER-ekzamensesiojn en la Politeknika Lernejo en Subotica kadre de la 4a kaj 5a Tutmondaj Ekzamentagoj (en 2015 kaj 2016).
Ŝi partoprenis ankaŭ en organizado de Esperanto-renkontiĝoj omaĝe al Tibor Sekelj en Subotica kaj Verdaj Amikaj Tagoj en Senta, kaj prelegis en Esperanto en tiuj aranĝoj.

Verkis: Aranka László por la Panteono de www.edukado.net, la 6an de decembro 2016.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
arankal je 2016-12-15 21:05:23

Kara Katalin, dankegon pro la belegaj vortoj kaj bondeziroj! Estas granda honoro por mi eniri en la Panteonon, inter tiom da elstaraj esperantistoj.
Mi tutkore esperas ke la lerneja esperanta agado prosperos ĉe ni, kaj ankaŭ pli vaste.
Elkore, Aranka

1.
Katalin je 2016-12-15 13:05:49

Kara Aranka, mi kore gratulas vin okaze de via jubilea enpanteoniĝo.
Estas honoro havi vin inter la meritplenaj instruantoj de nia kara lingvo. Via agado en la lernejo kaj regiono estas modela kaj sekvenda.
Pluan energion, bonan sanon kaj multe da feliĉo deziras al vi, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.