Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Zbigniew Galor
Kromnomo:Zbyszek
Edukado-ensalutnomo:zbig
Vivtempo:1952 - 2017
Devenlando:Pollando
Agadlando(j): Pollando
Prezento:Kun granda tristeco kaj konsterniĝo ni eksciis pri la subita forpaso de Zbyszek Galor, pola esperantisto.
Zbigniew estis sociologo, d-ro hab. profesoro, estro de la katedro pri ĝenerala sociologio en la Sociologia Instituto de la Universitato de Szczecin.
Li esperantistiĝis en 1968, lernis la lingvon de Stefania Palica en Szczecin kaj ricevis diplomon pri la kono de la lingvo. Li poste aktivis en tre diversaj Esperanto-medioj. Interalie en la sepdekaj jaroj li instruis la internacian lingvon en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań kaj flanke de la universitato estis scienca prizorganto pri laboroj de la Studenta Scienca Interlingvistika Rondo aganta tie.En la malfruaj okdekaj jaroj li kune kun s-ro Zbigniew Rosiak aktivigis kaj gvidis Polan Kooperativan Sekcion ĉe Ĉefa Konsilantaro de Pola Esperanto-Asocio. Estis li, kiu akiris engaĝiĝon de la Rektoro de la Agrikultura Akademio en la organizadon de Pola Kongreso en Poznań.Kiel profesia sociologo kaj docento, poste profesoro de Akademio Internacia de Sciencoj (AIS), li multe prelegis kaj verkis pri diversaj aspektoj de la Esperanto-komunumo. Li prezidis la refonditan polan sekcion de AIS, kiu helpis la agadon de AIS-studejo en Bydgoszcz.
Kadre de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM li prelegis pri Esperanto-kulturo kaj regule aktive kunorganizis la ĉiujaran kulturan aranĝon ARKONES.
Zbigniew gvidis la esplorprojekton UEA en konscio de esperantistoj. Samtitolan libron, aperintan en 2015 ĉe Kava-Pech, li kunaŭtoris kun Jukka Pietiläinen. Li estis la ĉefa aŭtoro kaj kunlanĉinto de la Proklamo de Poznano (2003), kiu celis mildigi la konflikton finvenkismo-raŭmismo.
Pliajn informojn kaj liston de liaj publikaĵoj kaj agadoj vi trovas en lia profesia hejmpaĝo.

Zbyszek estis la edzo de la konata esperantistino prof. Ilona Koutny, al kiu ni esprimas niajn profundajn kondolencojn kaj deziras forton kaj kuraĝon.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 69; | Aldoni propran komenton

39.
Myntsy je 2017-01-28 16:51:57

Survoje al Berlino por la UK la autobuso de finnlandaj esperantistoj mallonge haltis en Poznano. Ni renkontis du tre feliĉajn homojn. Vi ambaŭ estis tre helpemaj, afablaj, ridetemaj. Tiam mi penis, ke vi amas Esperanton, Esperanto ligas vin por ĉiam, mildigas la kulturan diferencon inter la polo kaj hungarino. La vivo, kiun vi kune vivis helpas vin travivi malfacilan tempon nun kaj labori por via komuna misio, Esperanto. En Lille mi dankis lin pri la ĵusaperinta libro (pri ni esperantistoj). Liaj okuloj brilis kaj bele li ridetis, kiam mi proponis lin kaj Jukka Pietiläinen skribis pli pri la sosiologia temo. Li estis homo, kiu ne perdis entuziasmon, kelkfoje vivis en nuboj.Kara Ilona, apud vi vivis rara,por esperantistoj multflanke valora homo.Bone,ke li estis.
Esperantistaro amas vin, ni scias,ke vi havas povon kaj fortojn iri antauen.amike Synnöve

38.
StenSvenonius je 2017-01-28 15:25:17

Kun malĝojo mi kondolencas al Ilona, kiu tiel neatendite perdis sian edzon. Nia movado perdas homon kun kompetento, bonvolo kaj pozitiva sinteno. Mi ĝojas ke mi havis la favoron renkonti Zbigniew. Kiel studinto en Poznano mi alte taksis lian instruadon kaj interesajn kaj seriozajn konsilojn dum mia skribado de eseo pri esperanta kulturo.
Sten Svenonius

37.
Saed je 2017-01-28 14:40:04

Kara Ilona!
Legi tiun malgajan novaĵon; al mi estis tre ĉagrena... Mi neniam forgesos la afablan inviton kaj memoron promeni en Poznan kun vi kaj Dr-o Galor post Arkones. Ankaŭ mi memoros la zorgojn kaj telefonon de vi du; kiam en la lasta tago de la 8-a Azia kongreso en Cxinio, Quanzhou mi tuj malsaniĝis...
Dr-o Galor, post la inaŭgura ceremonio de azia kongreso demandis min pri la signifo de iu kaligrafiaĵoj en salono:(友谊天长地久)
kaj mi tiel tradukis:
"La amikeco estu vasta kiel cxielo kaj olda kiel tero!"
Li diris: "bela metaforo pri eterneco kaj senlimeco!"

Kara Ilona!
Mi elkore kondolencas vin kaj forton kaj sanon mi deziras al vi kaj la familio. Kaj al li eternan kaj senliman pacon en la vasta ĉielo!
Via: Saed (Irana E-isto)

36.
hasha je 2017-01-28 13:15:15

Mian sinceran kaj profundan kondolencon al kara Ilona.

35.
georgo75 je 2017-01-28 12:51:37

Kara Ilona, akceptu mian sinceran kunsenton okaze de forpaso de via edzo: Georgo Flender

34.
heban14 je 2017-01-28 12:13:44

Mi esprimas sincerajn kondolencojn al prof. Ilona Koutny.

Mi tre pozitive memoros la simpatian prof. Zbyszek Galor, kiun kiu mi apenaŭ antaŭnelonge havis okazon konatitĝi. Li povus esti modelo de aktiva, engaĝita Esperantisto, per siaj multjaraj esploroj pri la kulturo de la movado.

Mi plene konsentas kun Katalin, ke ni, studentoj de Interlingvistiko, devas des pli intense studi por honori la memoron de prof. Zbyszek Galor.

Kun kompato
Mariusz Hebdzyński

33.
DrThewolikan je 2017-01-28 12:01:36

Mi funebras pro tia trista novaĵo. Mi elkore sendas miajn kondolencojn al Ilona. La rideto de Zbyshek mankos al ni en la koridoroj de la Lingva Instituto de la UAM en Poznano.
Félix M. J. Lobo

32.
anna_lowenstein je 2017-01-28 10:45:23

Mi ne scias, kion diri en ĉi tiuj okazoj. Mi vere ne scias. Tre agrable mi konversaciis kun li kaj Ilona en la itala kongreso de antaŭ du jaroj! Unu el la ĝentilaj esperantistoj en la mondo! Amike, Renato Corsetti

31.
Vojacek je 2017-01-28 10:27:42

Kara Ilona, akceptu de mi sinceran kondolencon al forpaso de via kara Zbyszek. Mi konis lin pli laŭ nomo ol persone kaj nur nun mi vidas, kia perdo estas lia forpaso ĉuflanke, kaj por universitato, kaj por E-movado kaj precipe por vi.
Josef.

30.
fringilla13 je 2017-01-28 09:58:31

Kara Ilona! Mi vidas antaŭ miaj okuloj la afablan rideton de via kara Edzo, kiu tiel ofte atendis nin en la koridoro de la Lingvistika Instituto en Poznań, ĉiun amike alparolis, almenaŭ per kelkaj vortoj esprimis sian simpation. Mi vidas la saman kandelon, kiun menciis jam aliaj poznanaj studentoj. Per tiu kandelo Zbyszek volis dum sia prelego konsciigi al ni la kernon de la realeco, nun ĝi lumu por Li. Li ripozu en paco. Mi volas ankoraŭfoje esprimi miajn sincerajn kondolencojn kaj deziri al vi multe da forto, kiu helpos trapasi tiun malfacilan tempon. Mi preĝas por Zbyszek kaj por vi.
Sincere, Gosia

29.
rohdin je 2017-01-28 09:37:06

Kara Ilona, kiel terura nokto! Subita forpaso de proksimulo forte batas. Mi kunsentas kun vi. Kerstin Rohdin

28.
Dana je 2017-01-28 08:49:44

Kara Ilona,
bonvolu akcepti miajn plej sincerajn kondolencojn pri la morto de via kara edzo. Dio donu eternan ripozon al li, kaj la senfina lumo prilumu lin. Mi preĝas por vi kaj via familio.
Daniela

27.
mevamevo je 2017-01-28 08:44:33

Zbigniew estis tre vera kaj verva esperantisto, kiu ege mankos al ĉiuj ni. Liaj atingoj kaj faroj ankoraŭ longe inspirigos nin. Ripozu li en paco.

26.
viktor_lufimpu je 2017-01-28 08:37:15

Mi estis kortuŝita kiam mi legis la malĝojan novaĵon de mia Profesoro pri Sociologio en Poznan(februaro 2015), mi deziras kuraĝon al sia edzino Ilona. Ke sia animo ripozu en paco.
Viktor Lufimpu el Francio.

25.
Kentash66 je 2017-01-28 08:05:42

La novaĵo pri forpaso de Zbyszek Galor, la edzo de Ilona, por mi estas ne nur malfeliĉa, ĝi estas ege doloriga. Ekkonatiĝinte Zbigniew dum la septembra seminario 2016 en Poznan mi ne povas ĝis nun forgesi tian impreson, kian kapablas lasi li, tiu-ĉi absolute neordinara homo. Li havas unikan eblecon tuj veki simpation de ĉiu, kiu almenaŭ unufoje povis aŭdi lin kaj ĝui ĉarmon de lia intelekto.
Sub gvido de Zbyszek ni, studandoj de Seminario, partoprenis vespere de la unua tago neforgeseblan ekskurson tra la urbo, kiam li afable ĉiĉeronis por ni. Li rakontis kaj kondutis tiel, kvazaŭ ĉiu el ni estis lia persona kaj kara amiko!
Dum Arkones mi sukcesis ankaŭ ĉeesti lian brilan prelegon "Kritiko de la racio esperantista". La prelego mem kaj senriproĉa logiko de lia prezento de tiu-ĉi temo tiel impresis min, ke mi planis poste skribi al Zbyszek kaj peti de li aliajn liajn artikolojn por legi ilin. Sed ... mi ekĝenis min, timiĝinte esti truda, kaj nenion skribis. Nun mi ege bedaŭras tion, ĉar necesas ĝusttempe diri al homoj, kiel ni admiras ilin kaj aferojn de ilia vivo. Ĉiam necesas memori, ke ni simple riskas ne sukcesi fari tion ĝusttempe...
Konatiĝo kun Zbyszek restos por mi ĉiam unu el plej helaj rememoroj pri Poznan kaj Esperanto.
Nina Aleksandrova/ Rusio

24.
lawenda je 2017-01-28 07:58:46

Kara Ilona, sincerajn kondolencojn al vi kaj al la familianoj.En nia memoro estu ĉiam gaja vizaĝo de Zbyszek, kiel sur foto ĝuste.

23.
Arko je 2017-01-28 06:32:42

Granda perdo de nia esperantujo. Mi ege bedaŭras, ke mi ne eblis aŭskulti lian prelegon dum la azia kongreso en Quanzhou pro la paralela okazigo de ISOA.
Kara Ilona, mi esprimas miajn profundajn kondolencojn el Ĉinio.
Arko

22.
basiawarmia je 2017-01-28 06:10:22

Kara Prof. Ilona, mi esprimas miajn profundajn kondolencojn kaj mi memoras en preĝo.
Dio benu!
s. Zofia

21.
probal53 je 2017-01-28 04:01:51

Mi estas absolute konsternita aŭdi pri tiu subita bato. Zbyszek estis ne nur varmkora persono senmanke afabla kaj al ĉiuj empatia. Li estis malnaiva kaj ekvilibra komprenanto de la plej diversaj sociologiaj teorioj; li ankris tiun unike kapablan komprenon en serioza konado kaj intervenado en la komunumoj, al kiuj li apartenis – ne malplej al la loka. En Esperantujo, Zbyszek estis unu el niaj tre malmultaj veraj vidantoj orientitaj al serioza moderneco preter la monstraj supraĵecaj frenezoj, kiuj foje kaperas nin kaj forsorĉas nian kapablon pensi. Li neniam riproĉis nin pro nia emo cedi al tiuj frenezoj, sed senmanke afable kaj modeste etendadis al ni sian balzaman manon: eble pli ol iu ajn alia, li komprenis, ke ni cedas pro laceco, pro malforteco, pro la multegaj vundoj en niaj historioj. Neniu plu alparolos nin tiel kare, tiel kurace. Mi ne kapablas diri al vi konsolajn vortojn, Ilona, havu la forton trateni ĉi tiun teruran tempon, kara Ilona.

20.
ertl je 2017-01-28 00:34:27

De kiam mi aŭdis ke li mortis, mi konstante vidas antaŭ mi lian rideton, la brilon de liaj okuloj. Kiel li laboris en sia eta, libroplena laborniĉo, komuna kun Ilona. Kiel li ĉiam helpis kaj afablis. Kiel ni kunprezentis podian diskuton en la lasta ARKONES. Kiel mi havis la honoron kunlanĉi en 2003 lian Proklamon de Poznano, tiom tipe pacigan.
Brakumon,
kison,
forton al Ilona.
Istvan

19.
LiberaPonto je 2017-01-28 00:13:19

La novaĵo pri la forpaso de Zbigniew Galor aparte kortuŝas min. Ni perdas ne anstataŭigeblan afablan homon. Mi malofte renkontis lin, sed ĉiufoje tio estis interesa, agrabla kaj kleriga momento. Mi celis pli bone studi la ideojn kaj skribojn de Zbigniew por provi plibonigi miajn ideojn kaj sciojn pri Esperanto kaj la movado. Tio ĉefe por esti kapabla pripensi kaj diskuti kun Zbigniew. Nun mi nur povas bedaŭri. Mi memoras la viziton de Poznan, la 17an de septembro 2016, kiam Zbigniew serene gvidis la grupon de la Instruista Trejnado tra la urbo kaj simple donis al ni siajn sciojn, rakontojn, fakte sian amon de la urbo. Aparta emocio antaŭ “Ratusz“ (urbodomo) ... Kara Ilona, mi emocie pensas al vi. Mi ne trovas vortojn por vi, sed jen nur kion mi ne povas forpuŝi el miaj pensoj : la amo kiu ekzistas inter vi ambaŭ kaj kion vi kune travivis neniam mortos. Por ĉiuj kiuj amis Zbigniew, mi kompatas kaj simpatias. Amikoj de la Instruista Trejnado miaj pensoj estos ankoraŭ pli forte kun vi dum la baldaŭa venonta sesio.

18.
jindrikos je 2017-01-27 23:35:14

Forpasis klera esperantisto, idealisto. Por ĉiam restos en mia memoro la bruliĝanta kandelo, per kiu li komencis la lecionon pri kulturo kaj sociologio. Kiel kutime, li instruis nin en Poznano ne per prelegado de difinoj, sed li instigis nin pensi kaj trovi mem la ĝustan respondon aŭ difinon. Dankon, Zbiŝek. Kaj kara Ilona, restu same forta kaj celkonscia, kiel mi ekkonis vin. Jindra

17.
Monika je 2017-01-27 22:43:59

Zbyszek estis tre bona, simpatia, pacama homo. Li sendube multe mankos al multaj. Li tamen pluvivos en siaj verkoj kaj en niaj koroj kaj memoroj. Al Ilona mi tute sincere kondolencas kaj deziras multe da forto kaj kuraĝo! Amike, Monika

16.
Kamka je 2017-01-27 22:32:56

Kia malĝojega novaĵo. Mi lumigis por Li unu kandelon kaj ĝia lumo memorigis al mi Lian agrablan vizaĝon. Ke Li ripozu en paco! Brakumojn kaj miajn plejsincerajn kondolencojn al Ilona.
Silente
Jana

15.
Forigita uzanto je 2017-01-27 22:20:43

Zbignew estis tre malferma kaj modesta sciencisto. Interalie li studis la esperantstan socion, kaj multajn aliajn sociajn aspektojn. Tiel li stimulis min verki ion pri la jugoslaviaj socioj kaj rilatoj inter tieaj popoloj. Mi dankas lin por tiu stimulo, char alikaze mi ne aperigus tiujn miajn sciojn kaj pensojn.
bedaurinde granduloj shajne ne sufiche longe vivas. Nia movado dum mallonga periodo perdis aron da esceptaj personoj kaj prave li apartenas al eternuloj.

14.
Mirina je 2017-01-27 22:06:02

Kara Ilona! Malfacilas trovi vortojn en tiaj situacioj. Kiel mi povas subteni vin, kiel helpi, des pli - distance?! Tamen sciu, ke viaj geamikoj en la tuta mondo prufunde funebras kune kun vi... Estu forta... Vi ja forta estas... Miajn larmojn kaj brakumojn!
Via Mirina

13.
Kirilo81 je 2017-01-27 22:00:15

Post kelkhora foresto de la Reto mi legas la novaĵojn, jen kia ŝoko! Nekredeble, tiel subite kaj multe tro frue!
Mi konatiĝis kun Zbyszek ĉ. 2004/2005, kiam mi ekstudis Interlingvistikon en Poznano, de li mi lernis por la unua fojo ion pri sociologio, kiu nun multe pli gravas por mi, ol mi juna tiam imagus. Malofte oni renkontas tiel agrablan, sinceran kaj modestan homon, kiu eĉ dum akra disputo (kiel mi spertis foje dum Arkones) konservas personan kulturon.
Honoron al lia memoro, kaj forton al Ilona mi deziras nome de mia familio en tiu malfacila tempo.

12.
EMARIA je 2017-01-27 21:53:47

Forpasis nia kara amiko el tempoj de nia juneco en Szczecin. Bonkora, saĝa, empatia HOMO. Ilona, ni restas kun Vi dezirante al vi forton kaj sanon. Ni kondolencas al familianoj kaj al geamikoj el tuta mondo. Maria kaj Janusz

11.
nazdar je 2017-01-27 21:04:08

Kara Zbysziu, mi rememoras vin kiel homon mirinde trankvilan, tolereman kaj saĝan. Vi kaj Ilona estis tre harmonia kaj gastama paro. Mi rememoras la tagojn je la komenco de interlingvistikaj studoj, kiam mi tranoktis en via domo kaj poste en via komuna loĝejo en Poznan, la balon, al kiu vi min invitis, la komunan viziton de palmejo, sed ankau viajn prelegojn kaj patoprenojn en SUS-oj de AIS. Kara Ilona, mi povas imagi, kion vi sentas. Sincerajn kondolencojn.
Vera

10.
Instruanto je 2017-01-27 20:50:56

La ŝoka informo pri forpaso de la plej merita por Pola Esperantistaro, samideano kaj konstanta apoganto de esperanta kulturo, tristigas kaj devigas kondolenci Ilonan Koutny akompananta Lin en poresperanta agado - kun vortoj de bedaŭro kaj estimo - EDE-vicprezidanto - Jerzy Antoni Walaszek.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.