Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Oene HOEKSTRA
Kromnomo:Une Hukstra
Vivtempo:1923 - 1999
Devenlando:Nederlando
Agadlando(j): Nederlando
Prezento:HOEKSTRA, Oene, “Une Hukstra”, (1923-08-01 - 1999-03-12, Schoorl (Nederlando), Honora Membro de UEA 1988.
Hoekstra ekkonis Esperanton jam kiel 12-jarulo. Du jarojn poste li ricevis ateston de Cseh-kurso, dank' al kiu li persvadis sian lernejon starigi E-kurson. Kiel estro de loka klubo, estrarano kaj prezidanto de Nederlanda Grupo de Geinstruistoj pri Esperanto (NGGE), estrarano de Nederlanda E-Asocio, administranto de korespondaj kursoj kaj multfoja kursgvidanto, li elstare kaj praktike kontribuis al la nederlanda E-movado.
Liaj kursoj cxe la Universitato de Nimego provizis E-organizafojn per dekoj da aligxintoj kaj per postaj aktivuloj. En 1977 li kunordigis Lernejan Semajnon en Belgio por 166 diversnaciaj infanoj.
En 1982 li eklaboris kun prof. Van Els kaj d-ro Knibbeler pri nova metodo de efika fremdlingvo-lernado (La esplor-kreivavojo, 1996), kiun li prezentis diverslande.
En 1988 li organizis Turisman E-Kongreson en Alkmaar. En siaj lastaj jaroj li estis ekstera kunlaboranto de la Eldona Fako de UEA: i. a. li kompostis la kompletan Pajleroj kaj stoploj de William Auld. Hoekstra estis longtempe delegito kaj membro de Societo Zamenhof, regula mecenato de TEJO kaj de diversaj fondafoj de UEA.
Ankaux ILEI kaj NGGE omagxis al Hoekstra per honora membreco.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.