Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Istvánné Pongrácz
Kromnomo:Matyi néni
Vivtempo:1926 - 2017
Devenlando:Hungarujo
Agadlando(j): Hungarujo
Prezento:Pongrácz Istvánné, Matyi néni instruis al 10-14 jaruloj la hungaran lingvon kaj literaturon kaj la rusan lingvon. Esperanton lernis en la 60-aj jaroj. Ekster la klasĉambro ŝi ne postulis gvidajn organizajn rolojn, sed ŝi akceptis labori en la urba teamo de Szombathely, trapasi ekzamenon, partopreni metodikan kurson kaj instrui la lingvon. Ŝian entuziasmon kaj sukceson inter la gelernantoj atestas, ke ekzemple en la 80-aj jaroj ŝi gvidis jarojn post jaroj plurajn fakrondojn, instruis Esperanton kiel libervole elekteblan lingvon, eĉ ekster la lernejaj muroj ŝi arigis infanojn por Esperanto-kurso en kulturdomo. Ankaŭ ŝia sindediĉa laboro kaŝiĝas malantaŭ la statistikoj de tiu ora epoko, ja ŝi estis unu el la plurcent pedagogoj, dank’ al kiuj fine de la 20-a jarcento en Hungario vasta publiko akiris konojn pri Esperanto kadre de oficiala instruado, de bazlernejoj ĝis universitatoj.
Forpasis komence de septembro 2017.

Informoj: Márta Kovács por la Panteono

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
Forigita uzanto je 2017-10-25 12:32:08

Mi sendas miajn kondolencojn al la familianoj de Istvánné Pongrácz.
Matyi, ripozu en paco.

1.
Katalin je 2017-10-25 06:22:39

Mi esprimas miajn kondolencojn al la familio kaj proksimuloj. Mi konis Matyi néni ekde la komenco de mia esperantisteco. Ni estis membroj de la sama Esperanto-grupo en Szombathely, ni ofte renkontiĝis tiutempe. Mi memoras kun bona koro ŝian modestecon, paciencon, zorgemon kaj atenton pri ĉiu kaj ĉio. Biciklante hejmen mi ĉiun tagon preteriris ŝian domon kaj simbole salutis ŝin. Kara Matyi néni, ripozu en paco.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.