Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Idyss Einihovici
Vivtempo: 1904 - 1998
Devenlando: Pollando
Agadlando(j): Aŭstralio
Prezento: Idyss Einihovici - naskita en Varsovio, februare, 1904 - ĉiam aktivis. Ŝajne ŝi eĉ forkuris plurfoje de la hejmo speciale kiam la patro deziris aranĝi por ŝi edziniĝon! Ŝi renkontis kaj edziniĝis kun sia edzo en Milano, Italio en julio 1934 post nur trisemajna interkonatiĝo. Ŝi estis revenanta post ferio en Palestinio kaj vizitis sian fraton, je tiu tempo loĝantan en Milano. Li konis s-ron Einihovici kaj prezentis ilin unu al la alia. Ili venis Aŭstralion en 1939, ĵus antaŭ la deklaracio de la milito kaj ili loĝis en tre malgranda urbo en la tiel nomata "tritiko-zono", Corregin, kie s-ro E., mirinda kaj afabla viro, laboris profesie kiel kuracisto, dentisto kaj veterinaro. Ili loĝis tie dum la milito kaj translokiĝis al Perto en 1945. Ambaŭ dediĉitaj e-istoj, s-ro E. instruis E-on ĉe kolegio por trejnado de instruistoj, Ledlands Teachers College kaj ambaŭ partoprenis ĉiun UK ĝis lia morto en 1988. Idyss daŭre ĉeestis kongresojn ĝis 1997. Ŝi ne ĉeestis en Adelaide. Ŝi daŭre reklamas en ĵurnaloj, ricevas plurajn respondojn kaj ofte instruas dum horoj telefone. Ŝi daŭre skribas al la ŝtata registaro de Okcidenta Aŭstralio, klopodante konvinki ĝin enkonduki E-on en unuagradaj lernejoj. Ŝi iniciatis la postenon de Trevor Steele ĉe Montessori-lernejoj en Perto, provizante ankaŭ apartamenton kaj aŭton. Ŝi mem provizis financrimedojn por diversaj projektoj, ekz. sendante delegitojn al kongresoj, juna knabo akompanita de sia patrino ĉeestis la Infanan Kongreseton en Prago kaj ĉi-jare ŝi pagis vojaĝkostojn de instruistino kaj esplorstudentino de universitato por ke ili partoprenu UK en Adelaide. Ŝi estas tre forta individuo kun propraj ideoj, pro kio ŝi neniam konformas al iu ajn organizaĵo. Nome de sia edzo, Idyss fondis fonduson por junulvojaĝado kaj antaŭ nelonge sianome fonduson por infanoj.

Ŝi nun havas 93 jarojn kaj, kiel ĉiam, estas tre pozitiva kaj optimisma persono. Ŝi ne scias pri la signifo de malsukceso kaj la vortoj "ne povas" ne troviĝas en ŝia vortstoko. Ŝi vere estas inspira persono. Por fini, ŝi parolas naŭ diversajn lingvojn, pro kio E-o ne estas bezono sed filozofio.

Laura Raiter

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.