Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Lidia Ligęza
Vivtempo:1942 -
Devenlando:Pollando
Agadlando(j): Pollando
Prezento:Lidia Ligęza naskiĝis, lernis kaj faris la maturiĝan ekzamenon en urbo Nowy Sącz. Ŝi estas filologino, diplomitino de la Jagelona Universitato en Krakovo, magistrino pri historio de literaturo. La magistriĝan disertacion "La folklorika bazo de Slavaj Fabeloj de Bolesław Leśmian" faritan sub la scienca zorgo de prof. d-ro Kazimierz Wyka ŝi publikigis en la scienca revuo "Pamiętnik Literacki". Ŝi estas ankaŭ aŭtorino de kelkaj publikigitaj sciencaj disertacioj pri folkloro en la pola literaturo i.a. pri verko de Tadeusz Nowak.
Fake ŝi laboris en Filologia Fakultato de Jagelona Universitato kiel asistantino, poste, ekde la jaro 1983 kiel vic-direktorino de Muzeo al Stanisław Wyspiański, Filio de Nacia Muzeo en Krakovo okupante pri la literatura kaj pentroarta verko de ĉi tiu elstara, pola modernisto.
Kiel studentino de Jagelona Universitato ŝi partoprenis ankaŭ en esperantaj lekcioj kaj ekzercoj de prof. Mieczysław Sygnarski. Ekde la jaro 1975 ŝi instruis Esperanton dum esperantaj kursoj kaj feriadoj i.a. dum organizitaj de Vroclavo Internaciaj Feriadoj "Ora Pola Aŭtuno" en Międzygórze. De la jaro 1987 ŝi estis lektorino de Esperanto en Jagelona Universitato kaj Medicinista Akademio. Ŝi laboris ankaŭ kiel lekciantino en vintraj kaj someraj lernejoj por studentoj de Kielce en Św. Katarzyna kaj por grandpolujaj studentoj en Toruń.
Ŝi estis prezidantino de Vojevodia Esperanto-Klubo ĉe Krakova Kulturdomo "Sub Ŝafoj". Ĝis la jaro 1983 ŝi estis anino de la redakcia kolegio de revuo "Pola Esperantisto".
En Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino ŝi gajnis en la jaro 1991 titolon de magistrino pri sciencoj humanikaj kaj poste ricevis titolon de docentino.
Ekde la jaro 1996 ŝi estas prezidantino de Krakova Societo ESPERANTO kaj kunredaktorino de la kluba "Apudvistula Bulteno".
Ŝi laboras kiel lekciantino pri esperanta literaturo en Postdiploma Esperantologia Studumo ĉe A. Mickiewicz-Universitato en Poznano, sub gvido de Ilona Koutny.
En la jaroj de 2008-2010 ŝi kunlaboris kun la ĉefredaktoro Tomasz Chmielik ĉe sendependa, kvaronjara magazino "Spegulo".
Ŝi estas tradukantino esperanten, precipe okupiĝas pri la nuntempa, pola poezio kaj ankaŭ verkas originale. Aŭtorino de 8 originalaj kaj 16 tradukitaj libraj publikaĵoj. Ŝi tradukis ĉirkaǔ 650 versaĵojn de elstaraj polaj nuntempaj poetoj i.a. de K. I. Gałczyński, Z. Herbert, H. Poświatowska kaj de nobelpremiitoj Cz. Miłosz kaj W. Szymborska. En „Pola Esperantisto” aperis ŝiaj artikoloj pri verkoj de konataj polaj poetoj kaj prozistoj. Pollingve ŝi publikigis kelkajn disertaciojn montrantajn ligojn inter literaturo kaj folkloro.


Publikaĵoj

I. Esperantlingve:
1. Lidia Ligęza. Aleo aŭtuna. Poemoj en Esperanto, Krakovo 1987
2. La vojo al revoj. Antologio de la lernanta poezio pole, france kaj esperante. Elekto: Grażyna Maszczyńska-Góra, traduko esperanten L. Ligeza, Krakovo 1993
3. La poeziaj pejzaĝoj. Albumo de junularaj poezio, pentroarto kaj fotoarto kun tradukoj francen, anglen kaj esperanten. Elekto: G. Maszczyńska -Góra, Olimpia Napolska-Kolarz, traduko esperanten L. Ligęza, Krakovo 1996
4. Insulo de la milo da ridetoj. Prozaj fabeloj de la junaj verkistoj tradukitaj francen kaj esperanten. Elekto: G. Maszczyńska-Góra, traduko esperanten L. Ligęza, Krakovo 1996
5. Lidia Ligęza. Mia eno. Poemoj originalaj kaj tradukitaj, Krakovo 1996
6. Grażyna Maszczyńska-Góra. Krakovo legende kaj poezie ĉirkaŭblovita. Traduko esperanten L. Ligęza, Krakovo 1997
7. Lidia Żukowska. La sonĝo nefinita. Poezioj tradukitaj esperanten de L. Ligęza kaj Andrzej Kołpanowicz, Krakovo 1998
8. Lidia Ligęza. Limerikoj, Bielsko-Biała 1999
9. Krakovo en suno, nebulo kaj poezio. Antologio de la infana kaj junulara poezioj. Elekto: G. Maszczyńska-Góra, traduko esperanten L. Ligęza, Krakovo 2000
10. Johano Paŭlo la Dua. La roma triptiko. Traduko esperanten L. Ligęza, Krakovo 2006
11. Lidia Żukowska. Nesklavigita aŭtuno. Idalia kaj Bonfilo. La originala poemo kun tradukoj germanen, anglen kaj esperanten. Trad. esperanten L. Ligęza, Krakovo 2006
12. kiel pli alte, la dua eldono, Krakovo 2007
13. Danuta Perier-Berska. Matenmanĝo sur Venuso kaj aliaj versaĵoj. Traduko esperanten L. Ligęza kun E-lernantinoj, Krakovo 2008
14. Lidia Ligęza. Promene tra centro de Krakovo. Gvidlibreto, Krakovo 2008, la dua eldono 2009
15. Lidia Ligęza. Legende pri Krakovo. Krakovo 2008
16. Lidia Ligęza. Klaĉe pri Krakovo. Krakovo 2008
17. Wendy Heller. Lidia. Życie Lidii Zamenhof. Laŭ la angla originalo Lidia. The Life of Lidia Zamenhof. Daughter of Esperanto. kaj esperanta traduko de Bernhard Westerhoff tradukis polen Lidia Ligęza, Bydgoszcz 2009
18. Podlaĥia antologio (Antologia podlaska). Tradukis esperanten L. Ligęza, Tomasz Chmielik, István Ertl, Bjalistoko 2009
19. La pedagogio de Esperanto antaŭ la defioj de interkultura komunikado (Sciencaj kajeroj de ILEI). Lidia Ligęza. Julia Pióro – La mondo en meditado, Krakovo 2009
20. Lidia Ligęza. Pasintaj kaj nuntempaj polaj kutimoj, Krakovo 2010
21. Jan Leończuk. Mi forgesis vin miaj arboj (Zapomniałem was moje drzewa). Tradukis L. Ligęza, T. Chmielik, Bjalistoko 2010
22. Zbigniew Patryk. Ĉio en ordo (wszystko w porządku). Trad. L. Ligęza, T. Chmielik, Bjalistoko 2011
23. Felicja Raszkin-Nowak. Mia stelo (Moja gwiazda). Trad. T Chmielik, versaĵojn esperantigis L. Ligęza, Bjalistoko 2011
24. Lidia Ligęza. Epizodoj/Epizody. Dulingve preparitaj originalaj poemoj, Bjalistoko 2012
25. Bajram Karabolli. Polino. Traduko esperanten Bardhyl Selimi, traduko polen T. Chmielik, L. Ligęza, Bjalistoko 2012
26. Małgorzata Iwanowicz. La blanka muso (Biała mysz). Poeziaj miniaturoj. Trad. L. Ligęza, Bjalistoko 2013
27. Julian Tuwim. La balo en opero (Bal w operze). Esperantigis L. Ligęza, Lodzo – Krakovo 2013
28. Littera scripta manet. Serta in honorem Helmar Frank. Ora duopo de polaj nuntempaj poetoj – nobelpremiitoj. Verkaĵo el la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino 2013
29. Kiel dono de la mano (Jak podanie ręki). Antologia poezji członków Związku Literatow Polskich w Poznaniu. Esperantigis L. Ligęza, Poznano, 2013
30. Wisława Szymborska. Mi inventas la mondon (Obmyślam świat). Serio „Oriento-Okcidento” n-ro 50, sub aŭspicioj de la Universala Esperanto-Asocio. Plimulton da poemoj tradukis L. Ligęza, Bjalistoko, Đurđevac, Krakovo, Świdnik, 2015

II. En la preparo tradukoj:
1. Stanisław Ignacy Witkiewicz (Witkacy). La ŝuistoj (Szewcy). Triakta dramo.
2. Stanisław Ignacy Witkiewicz (Witkacy). En la eta biendomo (W małym dworku). Dramo.


III. Pollingve:
1. Klechdy polskie Bolesława Leśmiana na tle folklorystycznym [w:] „Pamiętnik Literacki” 1968 z. 1 str. 111-147
2. Pogłosy konfederacji barskiej na ziemi krakowskiej [w:] Przemiany tradycji barskiej, Kraków 1972
3. Folklor we współczesnej poezji polskiej [w:] Z zagadnień twórczości ludowej. Studia folklorystyczne, PAN, IBL Warszawa 1972
4. Funkcja przekazu ludowego w literaturze związanej z górami [w:] Góry w kulturze polskiej, Kraków 1975
5. O kilku inspiracjach młodopolskich w poezji Emila Zegadłowicza [w:] „Magazyn Kulturalny”, Kraków 1976
6. Góry we współczesnej literaturze dla dzieci i młodzieży [w:] Góry w polskiej literaturze współczesnej, Kraków 1979
7. Współczesna poezja polska wobec kultury ludowej. Tadeusz Nowak [w:] Literackie wizje i re-wizje, Warszawa 1980

IV. Aldone:
Publikaĵoj en revuoj: „Pola Esperantisto”, „Spegulo” kaj „Apudvistula Bulteno”
Tuto de la materialoj atingebla nur paperforme.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
ilonaesp je 2017-12-21 22:10:46

Kara Lidia, verku ankoraŭ multe energie kaj bonhumore. Kore Ilona

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.