Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Zsuzsa CSISZÁR
Vivtempo:1951 - 2002
Devenlando:Hungarujo
Agadlando(j): Hungarujo
Prezento:Zsuzsa Csiszár naskiĝis la 29-an de oktobro 1951, en urbeto Abaújszántó (samloke kiel Kolomano Kalocsay), ŝi lernis Esperanton kun sia estinta instruisto pri historio, Ernő Csiszár, de László Molnár (el Sárospatak) ekde 1969. Ŝi studis la rusan lingvon kaj literaturon en urbo Sárospatak. Ŝi edziniĝis al Ernő Csiszár en 1972. Poste la familio vivis en urbo Várpalota. Ili edukis du denaskajn filinojn: Nóra (1974) kaj Palma (1975).
Zsuzsa diplomiĝis pri Esperanto en urbo Szombathely. Ŝi instruis la rusan lingvon kaj Esperanton unue en bazlernejo en Várpalota. Ŝi gvidis Esperanto-tendarojn en Zánka (1980-84) kaj Csillebérc (1985-88) kune kun sia edzo Ernő ŝi organizis Renkontiĝojn de Esperantistaj Familioj (REF).
Post la reĝimŝanĝo en Hungario (1989), kiam la rusa lingvo ne plu estis deviga, ŝi diplomiĝis pri la germana lingvo en urbo Veszprém kaj ekinstruis la germanan lingvon kaj Esperanton en la sama gimnazio kiel Ernesto. Ŝi estis tre aktiva en la kultura vivo de la urbo, ŝi multe laboris por la interurbaj rilatoj kun la aŭstra urbeto Wolfsberg. Ŝi mallonge instruis interlingvistikon en la universitato de la urbo Veszprém (2001-2002). Malgraŭ sia grava malsano ŝi senlace laboris. Ŝi mortis la 8-an de septembro en 2002.
Ŝi ripozas kun sia edzo Ernő Csiszár en la tombejo de Szalafő, apud urbeto Őriszentpéter, kie okazis pluraj REF-oj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
esperanna je 2017-10-25 11:33:04

Same kiel Renato kaj mia filino mi ĉiam kare gardos la memoron de Zsuzsa kaj de la REFoj, kie la tuta familio Csiszár senlace laboris por la sukceso.

2.
steleto je 2017-10-25 09:14:16

Mi eĉ post jaroj elkore rememoras la familion Csiszár kaj la kontribuon de Zsuzsa al la sukceso de la unuaj REF-oj, kiujn mi partoprenis kun mia familio en la 90-aj jaroj. Dankon por via laboro kaj via kareco, zorgemo! Ripozu bone. Amo al Pálma kaj Nóra kaj siaj familioj.

1.
Renatocorsetti je 2017-10-25 08:13:55

Nostalgie mi pensas pri ŝi kaj pri Őriszentpéter, en kiu nia familio travivis tre belajn REF-renkontiĝojn.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.