Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Lee MILLER
Kromnomo:Liĉjo
Edukado-ensalutnomo:Licxjo
Vivtempo:1952 -
Devenlando:Usono
Agadlando(j): Usono
Prezento:Estis malvarme kaj malhele tiun januaran tagon en 1952, kaj la stratoj estis glacikovritaj ... sed ni antaŭensaltu kelkajn jarojn.
1968. Vizito al la urbo Sankta-Luiso kun Paĉjo. Vagado en la urbocentro. Eta librovendejo. Sur breto, malgranda frazlibro en nekonata lingvo. Say It In Esperanto. Aĉeto, legado, fino.

Mi skribis al ges-roj Connor, la aŭtoroj de la frazlibro, kies adreso troviĝis sur la lasta paĝo. Ili tuj kaj afable respondis, kaj regalis min per lernolibro, vortaro, broŝuroj, malnovaj numeroj de “Amerika Esperantisto” ... kaj malgraŭ la tiama konflikto inter du Usonaj asocioj, ili sukcese firmigis mian konekton al la lingvo.

16-jaraĝa mi akiris miajn du “verajn” librojn en Esperanto: Lingvo kaj Vivo, de Waringhien, kaj Sonĝe sub Pomarbo de Baghy.
Mi komprenis preskaŭ nenion kion mi legis, sed tamen amis la librojn (kaj ankoraŭ havas ilin). Nekutime por mi, dum legado de Sonĝe sub Pomarbo mi faris notojn en la marĝenoj pri aferoj kiujn mi ne komprenis, kaj estas tre interese relegi ilin kaj vidi kion junaĝe mi faris.

Poste mi membriĝis en la Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko (ELNA, nun Esperanto-USA). Sed dum jaroj Esperanto por mi estis privata, soleca afero ... ofte tiel okazis, mi supozas, por junulo en malgranda urbo, en tiu epoko. Do. Ek al universitato, edziĝo, profesio kaj laboro, infanoj. Kaj dume restis kun mi miaj Esperanto-libroj kaj revuoj. (Imagu, sen Interreto. Por la sonoj de Esperanto mi nur havis vinilan sondiskon de UEA, Internacia Elparolo, kun registraĵoj de kvar malsamaj voĉoj).

Ĝis iu tago kiam frumatene en sabato sonis la telefono, kaj parolis al mi virino en lingvo kiun mi vere neniam antaŭe aŭdis en la reala vivo. Mi bezonis momenton por orientiĝi, kaj konsciiĝis ke ŝi parolis Esperanton. Kroata Esperantisto, studento ĉe nia loka universitato por somera programo ... kaj tio estis la komenco de mia “aktiva” partoprenado en la mondo de Esperanto-parolantoj.

Montriĝis ke ŝi trovis min pere de ELNA, kiu donis al ŝi kontakton en Sankta-Luiso, kiu trovis min en mia urbo (du horojn for). “Mi trovis vin per la helpo de la klubo en Sankta-Luiso”. Ho. Klubo? Homoj en la urbo parolas Esperanton? Kaj mi bone memoras la unuan fojon kiam mi veturis tien, por Zamenhofa bankedo meze de mez-Usona vintro, kaj la unuan fojon parolis kun grupo de Esperantistoj. “Saluton, mi estas Lee Miller, mi loĝas en Columbia ...” Ekde tiam mi komencis viziti la urbon ĉiumonate por la klubkunvenoj. Kaj post iom da tempo mi iĝis redaktisto de la kluba bulteno. Grava paŝo.

En la Landa Kongreso de 1999, ĝuste en Sankta-Luiso, mi prezentis pri la temo “Kiel Starigi Kluban Bultenon Interrete” (iomete avangarda ideo tiam). Ĉeestis la kongreson Ellen Eddy, administranto de la Usona somera kursaro de Esperanto, kaj post la prezento ŝi invitis min vojaĝi en 2000 al San-Francisko, por tie roli kiel redaktisto de la kursa tagĵurnalo.

Kaj tio estis la komenco de mia ĉefa kontribuo al Esperanto, mia rolo ĉe NASK (la “Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto”). Mi laboris kiel redaktisto en 2000, 2001, kaj 2002 (en tiu jaro en Vermonto), kaj en 2003 oni invitis min instrui. Pro tio ke mi estas Usonano, kaj havis sperton kiel universitata instruisto, mi nature prenis la rolon de “kunordiganto” de la instrua flanko de la kursaro. Kaj tiun ĉi rolon mi konservis ĝis nun. Mi ĉeestis ĉiun kursaron ekde 2000, krom 2012 pro familia krizo, kaj plej ofte dum tiuj ĉi jaroj instruis.

Por NASK mi enkondukis la uzadon de Interretaj grupoj por la partoprenantoj (unue ĉe Yahoo, poste ĉe Google, kaj nuntempe ĉe Facebook) kiuj ekfunkcias antaŭ la kursaro por kunligi la partoprenantojn antaŭ ĉeesta renkontiĝo. Kaj en 2013 mi komencis programon ene de NASK por flegi kaj trejni novajn instruistojn de Esperanto. La rimedoj kaj lokoj estas malmultaj, sed jam 5 homoj havis la okazon kunlabori kun spertaj instruistoj pri lingvo-instruado, kaj jam estas plano por du novaj homoj en 2018.

Rezulte de mia laboro en NASK, mi konatiĝis kun Ruth Kevess-Cohen, kiu estas la ĉefa motoro de la Duolingo-kurso por lerni Esperanton per la angla. Ŝi petis mian helpon en nove starigita grupo ĉe Facebook por gvidi kaj helpi la lernantojn de Duolingo. Mi aliĝis en majo 2015, kaj iom post iom iĝis la ĉefa konsilanto (sed certe ne la sola!) pri lingvaj demandoj de la lernantoj kaj pri administrado de la grupo. Cetere mi pretigis kaj aldonis multajn materialojn kaj dosierojn al la “Dosierujo” de tiu ĉi grupo, tiel ke estiĝas sufiĉe ampleksa kolekto de bazaj klarigaj tekstoj, libere haveblaj. Krom tio mi iom post iom enskanis kaj enretigis en la saman lokon diversajn librojn, malfacile troveblajn, sed tamen interesajn por lernantoj, kiel ekzemple kantlibrojn. Kiel pli-malpli konstantan kontribuon al tiu ĉi grupo mi verkas fojajn mallongajn tekstojn pri bagatelaj aferoj en la ĉiutaga vivo (“Jen mia hundo ...”), por doni modelojn pri “kiel oni parolas pri tiaj aferoj?”, kaj mi verkis serion de mallongaj ofte fantaziaj rakontoj por montri lingvouzadon en facile komprenebla kunteksto.

Mi menciu ke mi estas dumviva membro de E-USA kaj UEA, sed mi estas ne tre movadema, nek kongresema.
Por E-USA, tamen, mi estis la ĉefa motoro (kunlabore kun Tim Westover) por la reviziado kaj reeldono de la Usona lernolibro “Esperanto: Learning and Using the International Language” de David Richardson, kiu elĉerpiĝis kaj surprize iĝis neaĉetebla. Pro la laboro de mi kaj Tim ĝi nun estas havebla ĉe Amazon, sed pli bone ĝi estas havebla tute senkoste ĉe E-USA en formato PDF.

Mi nun loĝas en Teksaso, kaj aktivas kun grupo de Esperanto-parolantoj en la ĉefurbo, Aŭstino.
Do jen mi. En miaj familia kaj persona vivoj mi estas edzo, patro, avo. Mi laboris ĝis la aĝo 50 kiel profesia flegisto (mia fako estis gerontologio), kaj de 50 ĝis 65 kiel profesia interpretisto de la Usona signolingvo. Mi emeritiĝis en aŭtuno 2016 por doni plenan atenton al la familio. Feliĉe pro tio ke meze de familio kaj Esperanto mi apenaŭ trovas tempon por spiri ...

Fonto: Lee Miller por la Panteono, en oktobro 2017.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
Licxjo je 2017-12-18 12:35:51

Dankon, Rafa. Tre ĝentila komento.

Estas interese ke li kaj mi aperis en tiu kunveno la unuan fojon en la sama tago . . . "Ho. Jen iu kiu vere parolas Esperanton!" estis mia impreso. Kaj vidu . . . nun li estas onklo en Ekparolu!, jam partoprenis en la Usona somera kursaro (NASK)--kaj revenos en 2018 por lertiĝi pri instruado--kaj sukcesis en la KER-ekzameno je nivelo C1.

Por mi, kiu ĉiam loĝis iom for de aliaj Esperantistoj, estas treege bone havi la okazon sufiĉe ofte tagmanĝi kune kaj simple babili en Esperanto.

1.
rafaeln je 2017-12-17 04:53:38

Mi konatiĝis kun Liĉjo en 2016, kiam mi ĉeestis la unuan fojon renkontiĝon de nia loka Esperanta klubo. Mi honeste ne memoras pri kio ni parolis, sed mi memoras, ke mi estis tre feliĉa, ke ni havis tian spertulon kaj dumvivan Esperantiston en nia rondo! Ni amikiĝis iom post iom, kaj Liĉjo afable konsentis pruntedoni al mi librojn de sia propra kolekto.
Mi ŝuldas multon al li: danke al liaj libroj mi havis la ŝancon konatiĝi kun sennombraj verkoj de nia literaturo, kiujn mi alimaniere ne estus povinta akiri mem; kaj danke al liaj korektoj kaj respondoj al miaj (ofte senĉesaj!) gramatikaj demandoj mi plibonigis mian Esperanton.
Mi estas tre feliĉa, ke Liĉjo finfine eniris la Panteonon, kaj mi esperas, ke dum multege da jaroj li povos veni ĉi tien kaj legi similajn komentojn de aliaj siaj amikoj, kies vivojn li plibonigis.
Gratulon, Liĉjo!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.