Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Jean-Pierre BOULET
Vivtempo:1941 -
Devenlando:Francujo
Agadlando(j): Francujo
Prezento:Jean-Pierre Boulet naskigxis la 12an de Decembro 1941a, unika filo de laboristoj.
Membro de ILEI kaj de la Rajtigata Ekzamenantaro.
Reprezentanto de ILEI apud Unesko ekde 2001.
Dumviva membro de UEA (kaj ties delegito) kaj de Esperanto-France
Gastiganto de Pasporta Servo
Iama membro de Brita Esperanto Asocio, Junularo Esperantista Brita, Tejo, Junularo Esperantista Franca kaj Franca Esperanto-Instituto. En 1959 kadre de la tiama Eùropa Tago de la Lernejoj Jean-Pierre sukcesis en
konkurso por liceanoj kies premio estis oficiala akcepto en Strasburgo kaj restado en Anglujo
Post la liceo li laboris kiel lerneja prizorganto kaj paralele studis en Universitato la anglan kaj historion.
En 1959/1960 kaj 1960/61 li laboris en lernejoj kun esperanto-kluboj al kiuj li ne aligxis.
Sekvantan lernojaron li estis en Britio.
Li tiel vigle intervenis en debato pri Eŭropa unuigxo cxe British Council en Londono ke je la fino studentoj diverslandaj venis por gratuli lin kaj plu diskuti.
Ili bedaŭris la mankon de komuna simpla neŭtrala lingvo. Venis al Jean-Pierre la ideo proponi esperanton kaj tuj eklerni gxin.
Li vizitis la sidejon de Brita Esperanto-Asocio kaj acxetis vortaron kaj libreton 36-pagxan, 12-lecionan. Sekvantan semajnon, studinte la 6 unuajn lecionojn, li klarigis la tri unuajn al sia aŭskultantaro kaj tiel kreigxis lia unua esperanto-rondo.
En septembro li iris al Middlesbrough kie li kreis du klubetojn: unu en sia lernejo kaj unu en la urba kultura centro.
Li profesie instruis la anglan dum 33 jaroj en mezgrada lernejo. Memkompreneble li ankaŭ tie kreis klubon kiu venigis junajn esperantistojn el pluraj landoj (ecx Brazilo) por paroli pri siaj landoj en geografiaj kursoj (kun tuja tradukado far Jean-Pierre).
Dum 5 jaroj li instruis esperanton (plus interlingvistikon en la lastaj jaroj) en Universitato Blaise Pascal de Clermont-Ferrand.
En 1965 Jean-Pierre volontule interpretis en seminario organizata de Tejo por ne-esperantistaj organizajxoj.
Sekvantan jaron li respondecis pri somera stagxo por metilernantoj.
Li partoprenis plurajn kongresojn de Tejo, foje kun siaj lernintoj.
En 1972 ;;;;
En 1973 okaze de UK Jean-Pierre renkontis paron kun junaj infanoj denaske parolantaj esperanton. Lia 8-jaragxa filino Alinjo tiam petis de li lerni la lingvon.
Li instruis al sxi cxiutage dum duonhoro pere de "Esperanto por infanoj" (Kompreneble se li devus rekomenci instrui al juna infano li tute ne uzus libron en la komenco). Alinjo vigle partoprenis en la infana kongreseto de la sekvanta UK kaj kiam la frateto pli juna je unu jaro siavice petis lerni esperanton sxi akceptis instrui al li per la sama libreto. Jean-Pierre nur kontrolis ke ili studu cxiutage. Alinjo poste farigxis membro de la grupo "Amplifiki".
En 1978 Jean-Pierre organizis landan kongreson kun konkurso de esperanto-kantado en la urba operejo (Gajnis V. Damjanov). Gravajn monpremiojn financis subvencioj kaj pagitaj reklamoj en la kongresa libro. Dusemajna ekspozicio okazis en salono 330 m² granda kun angulo por pentrajxoj pri la temo "Paco kaj esperanto". Homgrandaj manekenoj prezentis la t-cxemizojn. La cetero estis pli tradicia. La eventojn reklamis afisxoj kaj lokaj radioj. Longe raportis la loka televido
Kelkajn monatojn post la elektigxo de Papo Johano-Paùlo II Jean-Pierre denove gajnis premion de la Eùropa Konsilio (konkurso por la eùropaj geinstruistoj) kio permesis al li renkonti la junan papon,, alparoli Lin en esperanto (kun tuja traduko al la franca) kaj donaci al li diskon de Olivier Tsaut "Tra la Mondo"

Jean-Pierre sxatas cxicxeroni en diversaj lokoj per diversaj lingvoj.kaj ankaù interesigxas pri natura nutrado kaj akceptis kobaje partopreni en eksperimentoj de Laboratoire de Nutrition Humaine (Laboratorio de Homa Nutrado) de Clermont-Ferrand kaj ankaù batalas en du asocioj unu por la uzado de renovigeblaj energioj kaj en alia por la re-uzado de forgesitaj objektoj (li instruas esperanton al Prezidanto kaj sekretario de tiu asocio)

Ankoraŭ ne finita - KK atendas daŭrigon, ja Pierre sendadas paragrafojn.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
Boulet je 2017-12-31 16:51:29

Koran dankon al la gratulintoj kaj miajn bondezirojn al ili !
Mi provos aldoni novan paragrafojn !!!

3.
edmond je 2017-12-20 15:38:46

Gratulojn por via longa kaj bela agado. Vi plene mertitas la enpanteoniĝon.
Kore,
Edmond kaj Arlette Plutniak

2.
ClaudeNourmont je 2017-12-18 16:37:20

Gratulojn!

1.
Monik je 2017-12-15 08:42:14

Gratulojn, Jean-Pierre ! Mi tre ĝojas, ke vi eniris la Panteonon. Mi deziras al vi Sanon kaj Energion por daùre labori por Esperanto.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.