Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Haldo VEDIN
Vivtempo:1939 - 2017
Devenlando:Svedujo
Prezento:Haldo Vedin (3 septembro 1939 – 7 novembro 2017)
Haldo Vedin lasis nin en aĝo de 78 jaroj pro kancera malsano. Dum kvar jardekoj Haldo estis la motoro de la Esperantomovado en Norrköping. Prezidanto de nia klubo ”La Venkonta Stelo” li estis dum 25 jaroj, 1980-2004, kaj ĉefredaktoro de nia informfolio ”Kelklinie pri…” de 1983 ĝis ĉi-jare.
Dum la jaroj Haldo gvidis multajn studrondojn pri Esperanto en Norrköping, kaj eĉ ĉi-printempe li gvidis du konversaciajn rondojn. Li kaj lia edzino Eva estis la plej antaŭaj prizorgantoj de la esperantistaj kunvenoj en Norrköping. Haldo estis UEA-delegito por Norrköping kaj fakdelegito pri meteologio. Li ankaŭ estis membro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).
Dum sia profesia vivo Haldo laboris en SMHI kiel meteologo. Kun artikoloj en sia fako li partoprenis en la verkado de la Sveda Enciklopedio (Nationalencyklopedin) kaj la Nacia Atlaso de Svedio (Sveriges Nationalatlas). Li ankaŭ verkis multajn aliajn artikolojn en meteologio. Krom Esperanto kaj meteologio Haldo havis aliajn interesojn kaj estis multoscia. Interalie li interesiĝis pri astronomio kaj ornitologio.
Ni esperantistoj en Norrköping funebras kune kun Eva, la infanoj Per kaj Åsa kaj genepoj.

Fonto: Facebook-enskribo de ‎Roland Eriksson‎

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
Heidi_Goes je 2018-01-02 10:15:47

Mi ĵus eksciis pri la forpaso de Haldo, kaj multe bedaŭras. Haldo plurfoje tre afable helpis min, eltrovi informojn pri eksterlandaj esperantistoj kiuj vizitis Svedion, jam en 2008 por artikolo, kaj poste por mia libro pri Esperanto en Indonezio. Forton al la familianoj!

2.
rohdin je 2017-11-17 08:53:06

Kara Haldo! Dankon por ĉiu bona laboro, kiun ni kune faris. Mi ĉiam memoras tion kaj nian amikecon. Ripozu en paco. Kerstin Rohdin

1.
Forigita uzanto je 2017-11-15 17:57:18

Mi sendas miajn sincerajn kondolencojn al la familianoj de s-ro Haldo VEDIN kaj al la svedaj esperantistoj.
Haldo VEDIN ripozu en paco.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.