Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Paŭlo Sergio VIANA
Edukado-ensalutnomo: paulosviana
Vivtempo: 1948 -
Devenlando: Brazilo
Agadlando(j): Brazilo
Prezento: Paŭlo Sergio Viana, nask. 1948, en la brazila ŝtato San-Paŭlo (urbo Lorena).
Kuracisto ekde sia 24-a jaraĝo, en la fako gastrenterologio.
Esperantisto de sia 12-a jaraĝo. Partoprenis en la landa junulara movado, en la estraro de Brazila Esperanto-Ligo kaj en tiu de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo. Nuntempe redaktoro de la revuo “La Lampiro”, de EASP. Iniciatis en la fino de la 20-a jarcento la Esperantistajn Renkontojn en la Paraiba-Valo (500-kilometrojn longa regiono inter la urboj Rio kaj San-Paŭlo), kiuj regule okazas ĝis nun. Iniciatinto, kiam vicprezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, de la jam tradiciaj “BEL-Konferencoj”. Ofta preleganto en kongresoj kaj aliaj eventoj. Regula kontribuanto al la retejo Esperanta Retradio. Tradukis diversajn verkojn de la brazila literaturo al Esperanto, krom rakonto de José Saramago, kun persona permeso de la aŭtoro. Kelkfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA. Produktanto de filmetoj en youtube.com, kiuj enhavas recenzojn pri libroj kaj similaj literaturaĵoj. Ne tre regula bloganto: blogdopaulosergioviana.blogspot.com.br

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
leandro_abrahao je 2018-03-08 03:13:02

Mi ege ĝojas vidi vin ĉi tie, estimata frato! Plej koran gratulon por via agado! Dio vin benu!

2.
paulosviana je 2017-12-20 18:32:49

Dankon, amiko! Tio estas por mi honoro!

1.
willotep je 2017-12-20 13:34:54

Saluton kara kolego Paulo! Mi ĵus rimarkis ke vi eniris la panteonon de eminentuloj de Edukado.net. Mi gratulegas vin, amiko!
Via daŭra laborado por Esperanto en nia lando estas vere rimarkinda kaj la alta kvalito de via ĉiutaga laboro vere inspiras kaj motivigas min! Gratulojn! :)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.