Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Jennifer BISHOP
Edukado-ensalutnomo:Jxenifa
Vivtempo:1939 -
Devenlando:Britujo
Agadlando(j): Aŭstralio
Prezento:Ĵenifer naskiĝis en Anglio en 1939.
Ŝi devenas el esperantista familio. Ŝia avo estis esperantisto, kiu ĉeestis UEA-kongreson en Kembriĝo 1907, kaj gepatroj kiuj ĉeestis UEA-Kongreson en Bournemouth 1949. Ŝia patrino ĉeestis ankaǔ UK en Budapeŝto en 1966.
Ĵennifer estas trejnita instruistino de lingvoj inkluzive de Esperanto. Ŝi sukcesis en la brita duagrada ekzameno GCSE en Esperanto, estas trejnita Cseh-instruisto. Ŝi trapasis ankaŭ ILEI-ekzamenon pri instruado, kaj KER-ekzamenon je nivelo B1. Ŝi estis premiita de IEI kiel honora membro en 2007.
Ŝi estas la edzino de Alan Bishop, kun kiu ŝi loĝis en Aŭstralio, kie ili kune fondis propedeŭtikan esplorprojekton EKPAROLI (Esperanto Kiel Propedeŭtiko Al Rapidiĝo de Orientlingvo-Lernado). Ĵennifer instruis Esperanton al dekunujaraj infanoj kaj ties instruistoj ĉe tri unuagradaj lernejoj, dum Alan respondecis pri esplorado kaj valorigado. Post unu jaro la rezultoj montris interalie, ke infanoj kiuj lernis Esperanton, pli entuziasme progresis ol aliaj infanoj en la lernado de la japana lingvo en duagrada lernejo.
La anglalingvan raporton pri la projekto vi povas legi ĉi tie. La Esperanto-lingva raporto legeblas en nia DOSIERUJO.
Dum ilia restado en Aŭstralio ambaŭ ludis plurajn rolojn. Alan kaj Ĵennifer ĉeestis jam plurajn Universalajn Kongresojn.
Ili dumlonge helpis al Svetislav Kanački ĉe la Esperanto-programo de komunuma radiostacio en Melburno, 3ZZZ.
En 1997 ĉe UEA-Kongreso en Adelajdo Ĵennifer respondecis pri Gazetara Servo.
Ĵennifer fariĝis prezidanto de Melburna Esperanto Klubo, de Aŭstralia Esperanto Asocio kaj estis aŭstralia reprezentanto de ILEI. Ŝi instruis Esperanton en Melburno, ĉe Somerkursaro en Adelajdo kaj respondecis pri edukado en Aŭstralio kiam AEA fariĝis kompanio.
Dum Alan ĉeestis profesiajn kongresojn eksterlandajn, Ĵennifer akompanis lin kaj utiligis la ŝancon por kontakti kaj intervui esperantistojn por Radio 3ZZZ.
En 2017 ili forlasis Aŭstralion kaj revenis al Britujo.


Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
Boulet je 2017-12-31 16:38:26

Amikajn gratulojn kaj bondezirojn.

3.
Boulet je 2017-12-31 16:38:02

Amikajn gratulojn kaj bondezirojn.

2.
Grazina je 2017-12-15 09:41:29

Gratulojn kara Jennifer! Bonan daŭrigon por Esperanto kaj refoje dankon pro via helpo kaj inspiro en mia esperantista vojo :-)

1.
Monik je 2017-12-15 08:48:45

Gratulojn, Jennifer ! Mi tre ĝojas, ke vi eniris la Panteonon. Mi bone memoras kiel afable vi akceptis min en Melburno en 1997. Ĉiam estis plezuro kunlabori kun vi, ĉefe en ILEI renkontiĝo en Parmo, 2006. Agrablan vivon en Britujo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.