Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Alan BISHOP
Vivtempo:1937 - 2023
Devenlando:Britujo
Agadlando(j): Aŭstralio
Prezento:Alan Bishop naskiĝis en Anglio en 1937.
Li estas emerita profesoro de edukado (esplorado kaj matematiko, laboris en la melburna Universitato Monash, Victoria.
En 1992 kun sia edzino Ĵennifer ili transloĝiĝis el Britujo al Aŭstralio kie ili kune fondis propedeŭtikan esplorprojekton EKPAROLI (Esperanto Kiel Propedeŭtiko Al Rapidiĝo de Orientlingvo-Lernado) Ĵennifer instruis Esperanton al dekunujaraj infanoj kaj ties instruistoj ĉe tri unuagradaj lernejoj, dum Alan respondecis pri esplorado kaj valorigado. Post unu jaro la rezultoj montris interalie ke infanoj kiuj lernis Esperanton pli entuziasme progresis ol aliaj infanoj al lernado de la japana lingvo en duagrada lernejo. La anglalingvan raporton pri la projekto vi povas legi ĉi tie. La Esperanto-lingva raporto legeblas en nia DOSIERUJO.
Dum ilia restado en Aŭstralio ambaŭ ludis plurajn rolojn. Alan kaj Ĵennifer ĉeestis jam plurajn UEA-kongresojn. En Fortaleza 2002 Alan komencis gvidi Internacian Esperanto-Ĥoron (fondita de Dimitar Terziev, Bulgario).
Ili dumlonge helpis al Svetislav Kanački ĉe la Esperanto-programo de komunuma radiostacio en Melburno, 3ZZZ.
En 1997 ĉe UEA Kongreso en Adelajdo Alan respondecis pri la artaj programoj, inkluzive de la Internacia Ĥoro.



Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
Boulet je 2017-12-31 16:40:27

Tutkorajn gratulojn

2.
Grazina je 2017-12-15 09:48:36

Gratulojn kara Alan! Havu sukcesan rekutimiĝon en Britujo kaj multajn interesajn okupojn, ĉar verŝajne vi ne limigos vin nur agante pri Esperanto. Certe io simila al Barbershop horuso atendas vin. :-)

1.
Monik je 2017-12-15 08:55:15

Gratulojn, Alan ! Mi tre ĝojas, ke vi eniris la Panteonon. Kia konciza prezentado... sed tro modesta laù mia scio ! Mi havas mirindajn memoraĵojn de mia vizito ĉe vi en Melburno, aprezis ke vi tiel bele pianludis por via gasto ! Fartu bone kaj ĝoju la vivon en Britujo.
Monika 05

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.