Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Kerstin ROHDIN
Edukado-ensalutnomo:rohdin
Vivtempo:1937 -
Devenlando:Svedujo
Agadlando(j): Japanujo, Svedujo
Prezento:Kerstin Rohdin naskiĝis en Skanio, Svedio en 1937. Ŝiaj gepatroj havis librovendejon. Kiel knabino ŝi jam enamiĝis al libroj. Poste ŝi studis por fariĝi bibliotekistino. Ŝi ofte aŭdis siajn patron Nils Olsson kaj onklon Olle Olsson interparoli en kaj pri Esperanto. Ŝi eklernis Esperanton kiel infano per la oreloj. Kiel junulino ŝi trovis aliajn gejunulojn entuziasmajn pri Esperanto. Ili kune amuziĝis, dancis, vojaĝis, partoprenis TEJO-agadon. La bona lingvoscio de unuj helpis al la aliaj. Kelkaj eĉ partoprenis la oratorajn konkursojn. Nun Kerstin rekomendas al ĉiuj novaj Esperanto-parolantoj serĉi bonajn kunparolantojn, ekzemple en Ekparolu, edukado.net. Iom post iom ŝi ankaŭ mem ekinstruis kaj reklamis Esperanton. Laŭ ŝi bona reklamilo estas ĝuste tio, ke homoj aŭdas aliajn paroli en Esperanto kaj interesiĝas pri la aŭdata nekonata lingvo. Unu el ŝiaj atingoj estas, ke ŝi sukcesis persvadi Lars Forsman, la estron de la Sveda Popolaltlernejo Karlskoga, havi internaciajn Esperanto-kursojn en sia instituto kaj poste verki lernolibrojn en Esperanto kaj aliajn en la sveda pri ĝi.

Kerstin organizis turneojn en Svedio por la famaj polaj geaktoroj Jadwiga Gibczynska kaj Zofia kaj Jerzy Fornal. Dum 12 jaroj ŝi interpretis ilin kaj aliajn prelegantojn en svedaj lernejoj en la nomo de la Sveda Esperanto-Federacio (SEF). Ŝi ankaŭ gvidis turismajn grupojn kaj mem organizis karavanojn, ekzemple al la Budapeŝta UK en 1983, kaj eĉ trajne tra Siberio al Tomsk. Komence de la 1990-aj jaroj ŝi organizis kulturan SEF-kongreson kun la Esperanto-klubo de Oskarshamn. Tien venis 10-persona grupo el Estonio kaj Ĵomar kaj Nataŝa tie kantis unuafoje en Svedio. Ŝi multe kunlaboris kun estonoj kaj provis helpi ilin en la malfacilaj tempoj. Kun sia brita kunulo Harold Brown ŝi fondis etan eldonejon Ulekso, kiu publikigis i.a. liajn Esperantajn teatraĵojn kun titolo "EDUKO DANĜERA". Kerstin esperantigis du librojn de Astrid Lindgren, Emilo en Smolando kaj Fratoj Leonkoro, kaj ili aperis ĉe Ulekso. Poste ŝi turneis prelegante pri la verkoj de A. Lindgren dum kvin semajnoj en Japanio. Ŝi kunlaboris kun Elsbeth Bormann pri "Virina agado". Kadre de tio politikistoj el ĉiuj svedaj partioj povis konatiĝi kun Esperanto en kurso gvidata de Audrey Childs-Mee.
Plej grave - laŭ Kerstin Rohdin - estas renkonti bonajn geamikojn kaj rilati kun ili "ĝis la morto disigas nin".
Kerstin multe helpis al Katalin Kovats, kiam ŝi kolektis informojn pri la Cseh-instruisto Tiberio Morariu. Ŝi tradukis plurajn dokumentojn kaj helpis en la redaktado kaj stokholma premiero de la libro Stelsemantoj.

Fonto: Elĉerpaĵoj el intervjuo kun Kerstin, farita de Raita Pyhälä en majo-junio en 2017.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
Monik je 2017-12-21 09:54:06

Gratulojn, Kerstin ! Mi tre ĝojas, ke vi eniris la Panteonon. Kvankam ni ne tre longe estis kune okaze de M.E.S. mi tre ĝojis konatiĝi kun vi kaj forte esperas ke iam vi revenos !

3.
ClaudeNourmont je 2017-12-18 21:26:32

Gratulojn!

2.
MarjAtta je 2017-12-16 12:23:48

Kerstin, korajn gratulojn pro via loko en la Panteono! Vi certe meritas ĝin.

1.
Raita je 2017-12-16 03:56:55

Kerstin, vi meritas vian lokon en Esperantujo! Ankaŭ min vi helpis resti kaj migradi tie!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.