Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Georges Jorgos Comte
Edukado-ensalutnomo:Jorgos
Vivtempo:1955 -
Devenlando:Francujo
Prezento:Mallonge el vikipedio:
Jorgos (naskiĝis la 20-an de januaro 1955 en Fleurieu-sur-Saône, departemento Rodano, Francio, do nun 62-jara) en sia naskiĝloko junaĝe ekrenkontis Esperanton de Freinet-metodema instruisto s-ro Chanaud, pli konscie en 1976 de Émile Mas en Muelejoj de Metilernantoj de Tonton Chareille en departemento Creuse, kie li ekkonis René Lemaire (1900), Hans Bakker, Serge Sire kaj aliajn esperantistojn. Li Esperanton eklernis en 1978, partoprenis kongresojn en Bulonjo-ĉe-Maro kaj Parizo en 1980. Poste li renkontis Yvette Vierne en Montpellier, René Llech-Walter kaj Jean Amouroux en Perpignan/Perpinya.

En 1987 Jorgos organizis dekmonatan biciklan rondvojaĝon ĉirkaŭ Eŭropo el Ceret, Sud-Francia Katalunio al la Varsovia UK de Esperanto tra Andaluzio, Skandinavio, Bjalistoko kaj Turkio: pli ol 20 000 Km, 25 landoj, 56 kunbiciklantoj el 13 landoj, 15 000 renkontitaj Esperanto-parolantoj kaj pli ol 250 ĵurnalistaj intervjuoj kun gazet-artikoloj, radio-elsendoj kaj 13 televidaj aperoj, en 10 monatoj. Li averaĝe biciklis 100 kilometrojn tage.
Denove en 1988 samcela aranĝo estis organizita pro 40-jariĝo de Hom-Rajta Deklaracio: 4 organizantoj (Marianne Lund, Helle Eble-Jacobsen, Jean-Marc Verger kaj Jorgos), 6 monatoj, plej granda grupo de 13 biciklantoj, jorgosa biciklo ŝtelita en Hungario kun pluraj televidaj raportoj. Li averaĝe biciklis 80 kilometrojn tage.
De 1989 vivanta en la departemento Ariège [Arjeĵo], kie li renkontis Raymond Pons, li tiujare aranĝis la Francian akceptadon (partoprenante el Normandio kun siaj kunulino Marie-Noëlle kaj ilia 7-jara filo Raphaël) por duobla biciklado el Zaragoza (ES) kaj Trondheim (NO) al Bonn (DE) kun 33 biciklantoj el 13 landoj, Kerkrade (NL) kun partopreno en IJK de TEJO kaj Brighton (GB) por UK de UEA. Li averaĝe biciklis 60 kilometrojn tage.
De 1991 li en Arjeĵo regule aranĝas korusajn stud-semajnojn ĉe Pireneoj sub gvidado de nefrancaj gvidantoj, kiel Dimitr Terziev (BG), Petro De Smedt (BE), Saskia Idzerda (NL, el Akordo), Zdravka Bojĉeva (BG), Helle Eble-Jacobsen (DK), Martina Gazdek (HR), Jesper Lykke Jacobsen (DK), Carles Vela i Ausela (ES-CAT, el Kaj Tiel Plu) cele al iama starigo de Tut-Pirenea Esperanto-Koruso.
Jorgos estas dumviva membro de UEA.
En 1993 li iniciatis kaj gvidis bicikladan grupon de kvin 10/12-jaraj infanoj el Okcitanio al la UK de Esperanto en [Valencio] (ES).
Li ekzameniĝis (Kapableco) por instrui Esperanton en Liono de la paro Gonin.
De 1996 li hejme uzas Esperanton kun tri denaskuloj: Ĵasmin' (1996), Floreal' (1999) kaj Luma (2002) naskitaj de Ĵani.
En 1998 li partoprenis en LKK de 83-a UK de Esperanto en Montpellier, kiel respondeculo pri interna informado, t. e. ĉiutaga aperigo de la KoKo (Kongresa Kuriero).
De 1999 Jorgos vivas en la departemento Aude [Aldeo].
De 2002 li prezidas la Arjeĵan Rondon de E-Studoj (Cercle d'Etudes Espérantistes de l'Ariège) kaj daŭre instruadas Esperanton.


Pli longe kiel Jorgos rakontas pri si mem
Mi naskiĝis 20-I-1955 p.K. en FLEURIEU-sur-Saône (FR-69, inter 3 Lionaj fluejoj, nome Rodano, Saono -akvaj- & Boĵolezo -vina-!), de modestaj terkultivistaj gepatroj (mi bovinojn melkante de patrino lernis "ĝustavoĉan" kantadon). De S-ro Georges CHANAUD (Freinet-movadema instruisto) iun matenon (pri tio 10 jarojn forgesote) mi ekaŭdis proponitan je pripenso frazon «Ĉiu sian lingvon, unu lingvo por ĉiuj: Esperanto!». 13-j. de FR-lingva instruisto skribe taksita, kiel malhavanta penson & esprimkapablon (!). Ĉe (maltrafita) abiturient-diplomo mi ricevis 2/20 pri anglalingva fako (17/20 pri muziko!). 17-19-jaraĝe mi "amatore" biciklo-konkursis. Post ekprofesietaj aktivaĵoj neverevole milit-"servis" en DE ('74-75), antaŭfine skribis al 10-oj da asocioj por "oferi" mian vivon al io utila ... sola respondinta estis "Muelejoj de Meti-lernantoj" (de E-amiko Charles CHAREILLE, FR23), kie mi renkontis E-istojn Emile MAS (IV-76), de kiu mi konsciis pri E-evidentaĵoj, poste RLemaire, HBakker, SSire k.a.
Mi intertempe (somerojn '75 al Assisi-IT & '76 al Ateno-GR) partoprenis porekologiajn perbiciklajn batalojn kun E-amiko Georges KRASSOVSKY, de kiu mi lernis, kiamaniere uzi biciklon por eniri gazet-redaktejojn cele interesigi ĵurnalistojn, krei eventon, kio ege mankis al E-movado. De tiam "Besto-Festo" oficiale internaciiĝis (oktobreke). Apr. '76 ĉe EM (MR) mi celis lerni Eon sed tion prokrastinte multon alian malkovris (aktiva vegetarismo, senperforto, k.s.). De Ateno mi flugis al Israelo, i.a. laboris en kibuco (renkontis laste E-igita verkiston Amos OZ) kaj sur ŝipo (ekskursigante 30 jud-familianojn el 10 landoj unuan fojon renkontiĝantaj kun ĉiu 2-5 lingvoj, sume 15! ...nia mondo ...etigita!).
'78 denove ĉe EM en VOUZON (FR-41) mi en 2 monatoj intensive Eon lernis, i.a. per Junul-Kurso de SAT-Amikaro, kasedo de J. Wells "Kial ne la angla?" (...kiel mond-lingvo) kaj traduk-provo de francaj kanzonoj por trejniĝi. Mi tiam renkontis PDelaire, ankaŭ HBonis. Mi tiam renkontis i.a. Bernard KOUCHNER ("Médecins sans Frontières" - Senlimaj Kuracistoj), kiu al ni antaŭ decido pri fasto-protestado favore al t.n. "Boat-People" (surŝipetiĝintaj SOr-Aziaj rifuĝintoj): «Se vi 1 paŝon faras jen 10 aplaŭdantoj sed ĉar plej kostas 1-a paŝo: faru 10 paŝojn jen 10 ekpaŝuloj & 100 aplaŭdantoj!» Tiu diraĵo ankoraŭ iel gvidas mian aktivemon ... pli bone prepari por pli foren salti! '80 mi partoprenetis kongresojn de SAT-Am. (Bulonjo-ĉe-Maro, ekparolis kun HMasson) & Eo-FR (Parizo, aŭdis de RLlech-Walter pri tio, ke mankas E-istoj por postuli instruadon en landa instru-sistemo, renkontis A Amblès). Sekve vivis pli sude kaj renkontis krom RLW: Yvette VIERNE, JAmouroux k.a. '83→'86 profesie laboris internacietose pri bambuartaĵoj, interalie vendadis en famega "Fête de l'Humanité" ĉe E-budo (kun GGerrier, RLaudereau, PLevi k.a.) por partopreni lu-koston kaj E-varbadon. Tiam forbrulis bambulaborejo kaj anonciĝis 72-a UK de Eo en Varsovio por sekva jaro ... kial ne unuafoje partopreni UKon? ... perbicikle atingi Varsovion? ... iri grupe? ... vaste publike montri E-uzon, viziti redaktejojn? ... tutjare Tut-Eŭrope? →1 leteron al AA, aprile 10 al Eŭr-E-biciklemuloj (ToBo, MHaase, MLund, DWeidmann k.a.) kaj al JEFO, junie 10-oj al internaciaj organizoj en FR, aŭtune 10-oj al ĉiuj E-aktivuloj menciitaj en marta "Heroldo de Eo", de kio desegnado de itinero laŭ plej gravaj eventoj (inaŭguroj de ZEO en Chambéry-FR, de FR-E-Muzeo en Gray, IJK & UK, …) + ĉiuj ZEO-havaj FR-urboj & de BEMI-vojiro planita (poste ŝanĝita).

'87eke kunlaboro kun Sylvie MICHEL por pluvendi bambuaĵojn en Parizo, kie mi renkontas profesian "komunikistinon" preta distrumpeti pri nia aferero, pro kiu mi verkis 13-paĝan dosieron (helpe de EoFR, SAT-Am, FLJacomo, ARousset k.a.) ... sed ŝi grave akcidentiĝis; mi mem dissendis al 10-oj da ĵurnalistoj ĉe monataj, semajnaj & tagaj ĵurnaloj kaj al 10-o da subtenemaj Eistoj en Liono, Bordozo, Lillo, Montpeliero, Betschdorf, …; renkonto kun Jean-Marc VERGER el Internacia Civila Servo, kie li nemilit-servis kaj legis mian proponon. Post triopa foriro el CERET (FR-66, kie mi loĝis kaj kie naskiĝis "Esperanto"! Dankon, S-ro Berthelot!) ambaŭ lernis Eon surbicikle (!) danke al ripetado de respondoj al ĵurnalistoj, komence en Katalunujo, kie mi unuafoje E-parolis ekster hejmlando. Plej granda biciklo-grupo: 6 en Grésillon-FR. De feb. ĝis dec. mi (20515 Km), Sylvie (6300), Jean-Marc (6200), A. Houlgatte (3500), C. Lavarenne (1500) k. 51 aliaj kunbiciklintoj renkontis pli ol 15000 E-istojn, respondis pli ol 250 intervjuojn de ĵurnalistoj, el kiuj por radio "FRANCE-INTER" en Parizo kaj 13 por televidoj (PL-tutlande) en 25 landoj tra Andaluzujo & Skandinavujo, ree tra Bjalistoko & Turkujo al Parizo (ZTage) & Strasburgo (Eŭropejoj). Inter sukcesetoj de tiu freneza agado ni akiris en "Orajn Librojn" subskribojn ĉe UNESKO-Parizo, UNO-Ĝenevo, EU-Parlamento & Konsilio de Eŭropo en Strasburgo; post gazetara raporto pri E-budo de J&RCash kaj prelego de A Albault en Tuluzo iu rokemulo FR-lingve de mi skribe petis pri E-rok-muzikantoj ... ja li: FLO, ses monatojn poste en Eo dankis pro mia "kulpo", pri kiu mi nun ne malfieru! Kaj naskita E-grupo en Bretonujo kaj, kaj, kaj antaŭ 5-6 jaroj pluraj ges-anoj (FR & IT) diris tion, ke pro la biciklado E-eklernis. Antaŭ alpariziiĝo kk famuloj i.a. Raymond POULIDOR subskribis leteron petanta Elize-akcepton por ni de François MITTERRAND ... tro okupita pri sia '88reelektiĝo.
Kion poste fari? ... rekomenci! Katalunoj estis petintaj revenon por pli longa tempo, danuja Polo por preleg-vojaĝo… Nu jes ja! →IS'87-88 (Traben-Trarbach-DE) pri temo "Sano" … mi prelegis «Kiel sanigi E-movadon?», renkonto kun EBick (DK, kiu postan jaron min surprizigis en sia GEO-Ludo) & MLund (NO) kun propono plilongigi prelegaron al Tut-Skandinavujo, de kio HEble-Jacobsen (DK) aliĝis al kunorganizado kun Marianne & Jean-Marc de '88-a biciklado pri 40-jariĝo de Hom-Rajta Deklaracio → 10000 Km, priŝtelita biciklo en HU kun tutlanda televida raportego! Plej granda biciklo-grupo: 13 en Montpeliero-FR. '89 mi ekvivis en FR09 (Arjeĵujo), tie renkontis RPons en Verniolle; mi krom biciklo-prunto al MSadler nur francuje laŭsperte organizis bicikladan akceptaron (urbestroj & ĵurnalistoj) kaj partoprenis kun mia filo Raphaël (7-jara: 1000Km!) kaj lia patrino Marie-Noëlle en Norda FR, BE, DE, NL (IJK-Kerkrade) & GB (UK-Brighton). Plej granda biciklo-grupo (el Zaragoza-ES & Trondheim-NO): 33 en Bonn-DE. Mi survoje hejmen unusemajnon staĝumis kun GSilfer pri trafa FR-"varboteksto".
De tiam kaj ĝis nun profesie laboras, kiel hejm-edukisto en instituto por mens-malsanaj & soci-problemaj infanoj & junuloj. Pro grandaj vortoj « Eo – Universala Lingvo » sur mia veturilo iu tuj min petis pri E-prezentado →junia ekspozicio en LERAN kun prelegantoj JCaubel, MLafosse & Flo, en ĉeesto de GeS-anoj Authier el Béziers, japana pacisto Ljo, germana ekologiisto kaj pola patrino HCayzac; anonciĝis unu jama E-istino CFressonnet & iu instruista paro E-lernema; mi sept. '90 proponis kurson en MJC (Mult-Kultura & Junulara Centro) de LAROQUE d'OLMES kaj en pluraj vilaĝoj reekspoziciis tri tagojn kun vizito de lernejanoj, anoncante preleg-debatojn ... por gepatroj. Unu jaron poste: 20 lernantojn ! Unu el la plej gravaj okazaĵoj estis en urbeto SAVERDUN; financita de publikaj instancoj pri junularo, familioj k.a. unua "Printempo de la Junuloj", kies loka temo estis "Lingvoj & kulturoj en SOkc-Eŭropo" kun prelegetoj pri greka, latina (IT-E-isto), 3 x okcitana (i.a. JTaupiac) & Eo (MDucGoninaz) kun kulturaĵoj el Katalunujo (kantoj ... inter periodoj KTP & KajTielPlu), Eŭskaj muzikiloj (E-prezentitaj), E-a Solo el Andaluzujo, Kastiliuja paeljo, Portugalaj folklor-dancistoj (ĉar neliberis fado-ludanto E-PT-prezidanto), Okcitana folk-balo de E-amika Aigarela. Postete okaze de tiea mediateko-inaŭguro mi pri Eo parolis al Lionel JOSPIN (ankoraŭ ne FR-ĉefministro).
Mi intertempe demandis min, kiel esti same efika senbicikle? Kiun medion mi uzu por kiel eble plej trafe agadi? ... korusa medio al mi aspektis plej facile invadebla, invitante nefrancan estron por gvidi trejnsemajnon tiel, ke lokaj korusemuloj partoprenu pro la fako, E-lernantoj pro praktikemo, -ontoj por malkovro, foruloj por turismado kaj korusestra & repertuara ekzotikeco kaj forcele krei Tut-Pirenean E-Koruson (unuigonte Pireneanojn havantaj 5 lingvojn, nome ES-FR-Kat-Okc-Eŭsk), kio nur parte funkciis, kiam Monik' (nuna kasistino de loka E-asocio) E-on malkovris, kiam bretona familio Clopeau venis ... kaj revenis kun sia korusestrino Franjo, kiu E-iĝis kaj kreis Bretonan E-Koruson kun diskoj; pli malfacilis venigi Sud-Pireneanojn krom korusestrojn el KajTielPlu kaj unu korusano el Eŭskujo; ni preparas la 25-an kaj entute partoprenis pli ol 100 gekorusemuloj, multaj fidelaj, eĉ iuj Eon lerni rifuzantaj sed etos-ŝatantaj (!); plej gravaj estroj nomiĝas DTerziev, SIdzerda, PDSmedt, HEble-Jacobsen, ZBojĉeva, MGazdek, JJacobsen-Bannier, CVelaIAusela, XRodonIMorera, RHoens; ni koncertis en preĝejoj & festo-salonoj al milo da spektantoj; ni foje familie prezentas 2-3 kantojn por plie varbi ... plej moŝte en restoracio de Paul BOCUSE al familianoj kaj Rotarianoj. Plej impona rezulto de ĉi-fako estis mult-flanka spektaklo "Ĉirkaŭ Karmen'", en kiu nia familio partoprenis, gvidite de Franjo kun kant-, muzik-, danc-, teatr-adoj, ... nur sesfoje prezentita al EO-/FR-spektantaroj. Ni daŭre serĉas novajn korusestrojn; venonta staĝo kun Rineke HOENS de 24-II ĝis 3-III-2018. Kontakto: .
Ree al familio: en '93 mi sole vivis en Sankt'Feliĉ'del'Rieutort (FR-09), apr. organizis regionan E-kongreson en LIMOUX (FR-11, urbo de la plej antikva ŝaŭm-vino de Mond-Historio) kun preleg-debato de FarriMiB(Kat), SGranier(Okc) & PJanton(Eo) & eldono de 250 T-ĉemizoj, de 1 000 E-etikedoj por ŝaŭm-vino « Blanket' » & folk-balo (100 partoprenintoj); somere ek al UK-Valencio-ES per biciklo kun … kvin 10-12 jaraj gefiloj de E-istoj ; aŭtune ekvivado kun Ĵani, kiu sur kapkuseno Eon lernis kaj naskis tri denaskulojn (Ĵasmin'-'96, Floreal'-'99 & Luma-'02), Ĵasmin' : plej juna K-anino en UK-Prago-CZ; ĉiuj tri partoprenis ĉiujn korusajn semajnojn.
Rilate instruan fakon mi trapasis « Kapablecon » de la FR-sistemo en Liono-FR kun Ge-Gonin en '90-aj & C1 kun Katalin' en Torino-IT '11 samtage, kiam i.a. RCorsetti & PDasgupta, kie VPoor intervjuis por "Muzaiko", sekvajare en Mazara del Valo kun familio de IBobrzak por "Varsovia Vento". Junul-Kurson mi 300-oble aĉetis.
Mi krome: - dumvivas & delegitas ĉe UEA por bicikl-, korus-adoj & Pasporta Servo, kiun mi 10 jarojn FR-ĉef-reprezentis (obligante membraron per sistema reenskribiga telefonado al ĉiuj eksaj membroj de 5 antaŭaj jaroj!) ... kaj neplu pro « neposedo de komputilo »; ni kvankam for de ĉefvojoj gastigis PS-vojaĝantojn; - partoprenis kelkajn E-kongresojn nur proksimajn ĉar temporabis profesio kaj malaltis salajro ; bedaŭris mankon de infanoj por amikiĝi al niaj en Kat- kaj IT-kongresoj; enestis LKK-on (interna informado & KoKo) de 83-a UK en Montpeliero post tutjara senprofesiiĝo por pli da tempo dediĉi al UK-preparoj kaj por kiu mia frato Philippe donacis 4000 pomkaĉ-potojn; - aliĝis kromajn asociojn nur kondiĉe, ke mia enesto helpu E-on, ĉu per rekta varbado de lernontoj, ĉu por valorigo de la lingvo ĉe gravuloj (vilaĝa fest-asocio, lerneja gepatra delegiteco, SEL/SIL-Asocio por Senmonaj Interŝanĝoj, korusoj, k.s.); - de '99 loĝas en LAFAGE, Aldeujo (FR-11), '02 prezidas CEEA (EoFR09) post GeSroj Pons kaj E-instruas ĉiujare en 3 vilaĝoj (entute 10-o da) al 2-10 homoj. Kun CEEA mi tiel resumu: ankaŭ aliaj ekslernintoj de RP & mi, memlernintoj & novalvenintoj en ĉirkaŭaĵo aktiv(et/eg)is-as: VGayubo, EPortes, CFressonnet, MGarrigues, CPons, CLavarenne, RBallaguy, ACasiez, k.a. por (kun)-prezenti E-budojn (10-oj jare) & E-ekspozciojn, debatig-prelegi, instrui (en pliaj vilaĝoj), instru, gastigi, helpi por "rondvojaĝemulaj" akceptoj kaj ties prelegoj/koncertoj, ktp. Mi eĉ kun Litovo en loka Soc-partia Kongreso E-prezentis al François HOLLANDE (ankoraŭ ne FR-Prezidento). Ni aperigis 10-on da ZEOj en Laroque d'Olmes, Saint-Félix-de-Rieutort, Montbel, Verniolle, Burret, baldaŭ Arrout k.a. kun muzikistoj (KTP, Jomo, ĴLePuil, GHandzlik, KajTielPlu, …) Dum instrueko mi tuj insistegas pri prononco ĉar «mi ne lernis' espéĥantô' en Paĥizô!». Mi bedaŭras nesufiĉe longtempan restadon de SThomson (GB) en nia najbareco, pro liaj angleco kaj gitar-kapablo ambaŭ utilaj en varbado. Mi ĉi tie menciu Sun-Kompanion de ARROUT (ERotellini, JPMarcq, Françoise, Kapristino k.a.), kiu iom foras de la cetero de aktivuloj sed siaflanke trafege aktivas por solidarecaj, instruaj kaj amikigaj aferoj, i.a. por regulaj t.n. "babil-manĝoj" & "nomad-kursoj".
Mi forgesis mencii amasan (kun 100-oj da titoloj, ankaŭ kk elĉerpitaj) libroservon, kiu nuntempe tro dormas hejme ĉar homoj malpli aĉetemas, multegon de Interreto ricevas; ĝi plej plaĉis okaze de la "Internaciaj Semajnoj ĉe Mediteraneo" en SETE-FR, organizita de kar-memora YVierne (rulseĝa), kiun mi 20 jarojn (ĝis ŝia morto) surloke helpis per kruroj & voĉo dum Ĵani por pli persona-higiena prizorgo. Tie instruis amaso da famuloj (JVincent, AChilds-Mee, PBabin, IKoutny, MGuzzi, SMcGill, DMoirand, CDLorenzi, …).
Pri informado mi verkas pli ol 100 gazet-artikolojn jare, plejparte aperantaj. Mi okaze de Eŭrop-balotoj algluis centojn da afiŝoj por EDE en vilaĝoj, en '11-12 subskribigis peticion favore al Eo, kiel FR-abiturienta laŭvola opcio, de pli ol 100 geurbestroj, ankaŭ de Jean-Pierre BEL (Prezidanto de FR-Senato). Mi foje en trajno inter Bretonujo & hejmo instruis lernolibran kvaronon al iu junulino.

Esperanto ja estas duono de mia vivo. Ĝi por mi estas normala lingvo. Mia "vera" nomo estas tiu, kiun elektis mi: "Jorgos" (pri la temo respektante gepatran elekton & per E-skribo internaciigante ĝian GR-radikan prononcon), kio eĉ utilis, kiam FR-ĵurnalistoj demandis pri mia nomo, Jorgos & mia deveno, Katalunujo (... franca!), sekve tra lokaj E-istoj daŭre intervjuis, tiel funkciigante Eon. Ankaŭ en tribunaloj mi trifoje menci(ig)is Eon! De kelkaj jaroj mi E-igis ruĝa-vinajn botel-etikedojn. Malgraŭ malalta salajro (post jaroj malaltega pensiono) mi ĝismorte varbos & instruos. Mi ne nepre volas, ke ĉiuj lernu sed mi ne volas, ke ĉiuj, kiuj min apudas aŭ renkontas ne-/mis-sciu pri Eo!

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 7; | Aldoni propran komenton

7.
Boulet je 2017-12-31 16:31:23

Ne sur biciklo sed en Panteono mi denove renkontas vin kun sama plezuro; Gratulojn Fartu bone kaj longe sur vojo

6.
Boulet je 2017-12-31 16:31:07

Ne sur biciklo sed en Panteono mi denove renkontas vin kun sama plezuro; Gratulojn Fartu bone kaj longe sur vojo

5.
Jorgos je 2017-12-20 23:52:43

Denova provo : ((tutpeko(ĉe)aliceadsl(punkto)fr)) & ((h t t p s (2punktoj)(2/)(3vavoj)(punkto)lepetitjournal(punkto)net(1/)09-arieget(1/)2017/11/28t(1/)festisol-chene-vert-de-lesperanto(1/))).

4.
Jorgos je 2017-12-20 23:44:14

Kara Monik : Dankon al vi. Mi ne imagis eniri tiun ĉi rondon ĉar ne tiom internacie agadas, kiom Vi.
Vian tiaman estron mi ofte mencias en preleg-/debat-oj ĉar ja li sciigis al mi pri tio, ke en 1957 iu franca ministro pri instruado decidis (sekve al post-milita modo favoranta universalan du-mond-lingvismon t.e. ĉiuj homoj lernu francan kaj anglan lingvojn), ke oni en nord-orienta Francujo instruos pli la anglan do malplila germanan, en sud-orienta FR pli da angla do malpli da itala kaj en sud-okcidenta FR pli da angla do malpli da hispan-kastilia, ...al kio niaj najbaroj reciproke respondis instruante malpli la francan ...kaj laŭ la FR-modelo instruadis pli la anglan ! Tiel la nord-okcidentaj najbaroj neplu bezonis instrui lingvojn !
Dankon pro Viaj kuraĝigoj ! ...reciprokajn.
Pri projektoj : malaperis la kontakt-@dreso por nia korusa aferero, jen ĝi : . Restas lokoj (ni povas gastigi ĝi s200 personojn !). Ni staĝo-fine trifoje koncertos.

Kara Claude : Dankon pro Via subteno !
Mi ĉisupre forgesis Vin mencii, kiel prelegantino okaze de 2012-septembra inaŭguro de "JARDIN de l'ESPERANTO" (E-ĝardeno) en VERNIOLLE, kien Vi afable venis kun Brian por alporti internaci-reprezentadon en tiun urbeton, kie troviĝas la sidejo de nia departementa E-asocio.
De tiam forpasis karmemora Herminja MUNOZ, al kiu Xavier RODON (el KAJ TIEL PLU) verkis "Valson per l'Herminia" (li vivas en ŝia naskiĝ-urbo), kaj ŝia filo fariĝis urbestro.
Al li mi novembre donacis biografion de Zaĉjo "L'Homme qui a défié Babel" (Centassi-Masson) okaze de plantado de "E-Kverko" en iu komunuma parko kaj post septembra prelego pri centjariĝo de nia-Majstra forpaso.

Kara Edmond : Dankon pro Viaj afablaj vortoj !
Mi bedaŭrinde pri Arras memoras precipe pri tio, ke la tiama prezidanto de E-grupo rifuzis veni al nia rendevuo ĉe Urbodomo ĉar ni "biciklis al ...Varsovio ...certe komunistaj !" Tiel !
Bonŝance aliaj komprenis tion, ke ni biciklis por diskkongi E-on.

3.
edmond je 2017-12-20 15:44:00

Gratulojn por via longa kaj bela daŭra agado. Vi plene mertitas la enpanteoniĝon. Ni bone memoras vian perbiciklo-alvenon en Arras!
Kore,
Edmond kaj Arlette Plutniak

2.
ClaudeNourmont je 2017-12-18 16:38:47

Gratulojn!

1.
Monik je 2017-12-15 10:23:03

Gratulojn Jorgos ! Mi tre ĝojas ke vi eniris la Panteonon. Mirinda tago estis kiam vi vizitis mian lernejon en 1987 kaj la lernejestro tiel bone akceptis vin. Agema kaj kreema vi "florigas" semojn. Ĉion bonan por pludaùrigi viajn projektojn.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.