Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Ivan Colling
Vivtempo:1968 -
Devenlando:Brazilo
Agadlando(j): Brazilo
Prezento:Ivan Eidt Colling
Mi naskiĝis la 27-an de Oktobro 1968 en Sero-Largo (portugale: Cerro Largo), en la Ŝtato Suda Riogrando, Brazilo). Mia patrino estis instruistino en baz- kaj mezlernejo; iam ŝi estis direktorino de Ŝtata Lernejo Eugênio Frantz. Kelkfoje ŝi okupiĝis pri instruado de la germana kaj de la portugala. Mia patro estis lignaĵisto, poste librotenisto, kaj ankaŭ li estis dum unu monatseso instruisto en teknika lernejo.
Mi lernis en Ŝtata Lernejo Eugênio Frantz, poste en Lernejo Medianejra (dum unu monatseso en Lernejo Conceição, en la urbo Paso-Fundo). En 1986 mi foriris el mia naskiĝurbo por sekvi universitatajn studojn. Mi diplomitiĝis pri Elektra Inĝenierarto (Federacia Universitato de Sankta-Mario, 1993), Fiziko (Federacia Universitato de Paranao, 2009) kaj Pola Filologio – Lingvistikaj kaj Literaturaj Studoj (Federacia Universitato de Paranao, 2015); baldaŭ mi finos ankaŭ la kurson de Lingvopedagogio de la Pola Lingvo. Mi ricevis de Federacia Universitato de Sankta-Katarino (en la urbo Florianopolo) la titolojn de Magistro pri Povuma Elektroniko (1994) kaj de Doktoro pri Sistemoj de Energio (2000). En 2014 mia edzino kaj mi finis la Post-Diploman Kurson pri Interlingvistikaj Studoj (Universitato Adam Mickiewicz, Poznano, Pollando).

De la jaro 2000 mi estas docento; mi instruis en kursoj pri elektra inĝenierarto, inĝenierarto pri reguligo kaj aŭtomatigo, produktad-inĝenierarto kaj matematiko:
- Pontifika Katolika Universitato de Paranao (PUCPR, Kuritibo, 2000-2001),
- Ŝtata Universitato de Okcidenta Paranao (UNIOESTE, Fozdoigvasuo, 2001-2002),
- Federacia Universitato Teknologia de Paranao (UTFPR, Kuritibo, 2003-2008) kaj
- Federacia Universitato de Paranao (UFPR, Kuritibo – Brazilo, de 2008 ĝis nun).

Mi trifoje estis Protektanto de grupo de novdiplomataj elektraj inĝenieroj, unufoje Patrono kaj trifoje Omaĝata Docento.
Mi estis vic-kunordiganto de la Kurso pri Elektra Inĝenierarto de UTFPR inter 2004 kaj 2008; la saman postenon mi havis en UFPR de 2009 ĝis 2011. De 2010 ĝis 2015 mi estis prezidanto de la Komitato pri Por-Komunuma Agado de la Centro pri Teknologio de UFPR, kaj de 2015 mi estas ano de tiu komitato; de 2010 mi estas ano de la Helpa Komitato pri Por-Komunuma Agado, de la Sub-Rektorejo pri Por-Komunuma Agado kaj pri Kulturo de UFPR – tie mi reprezentas la Centron de Teknologio.
Mi estas lingvemulo, ekde kiam mi akiris memkonscion. Por tio helpis la medio, kie mi vivis dum mia infanaĝo: Sero-Largo ekestis kiel germana kolonio en la unuaj jaroj de la 20-a jc. tiel ke, krom la oficiala portugala lingvo, oni tre, tre ofte aŭdis surstrate, en butikoj, en loĝdomoj la germanan – foje la oficialan germanan, foje dialekton. La denaska lingvo de mia patro estas la germana – kvankam li jam estis ano de la kvara brazila generacio de luksemburgi- kaj german-devenaj kolonianoj. Mia patrino ricevis denaske ambaŭ lingvojn; estis kutima afero, ke dum la babilado ili ŝaltis inter la germana kaj la portugala! En mia urbo estis uzata ankaŭ la itala. Proksime (ĉirkaŭ dudek kilometrojn for) situas Gvaranio-de-Misiejoj, granda pola kolonio en Brazilo. Mi memoras, ke en nia loka radio estis radioprogramoj en la germana kaj en la pola. Cetere, la landlimo kun Argentino estas tre proksima (ĉirkaŭ 70 kilometrojn), kio igis la hispanan nefremda. Per libroj kaj aliaj materialoj hejme mi kontaktis multajn aliajn lingvojn (ekz. la anglan, Latinon, la francan). Estante 11- aŭ 12-jara, mi malkovris mallongajn ondojn, kaj mi komencis pasigi la vesperojn antaŭ la aparato por aŭdi eksterlandajn radiostaciojn. Tiel mi eksciis, ke ekzistas Esperanto (fakte, la nomo de nia lingvo elsaltis el la papero en miajn okulojn, kiam mi ĝin vidis en bulteno de Radio Vatikana). Pro tio, ke ĝi estas planlingvo (tion klarigis al mi mia onklo, kiu loĝis el la ŝtata ĉefurbo Portoalegro), mi tuj interesiĝis pri ĝi, sed mi nur sukcesis eklerni la lingvon en 1986, kiam mi estis 17-jaraĝa studento en Sankta-Mario – mi sekvis intensan, senpagan, tri-tagan 20-horan fulman kurson pri Esperanto, gvidatan de instruistino Zélia Zaghetto; ĉi tiu estis la plej bone uzata semajnfino en mia vivo, ĉar dum ĝi mi praktike lernis la bazan strukturon de la lingvo – la instruistino fakte senvualigis la lingvon antaŭ miaj okuloj. Poste estis kelkaj aliaj kursoj, sed mi vere lernis per daŭra memlernado kaj praktikado kun mia koramikino. Mian koramikinon, poste edzinon Rita mi en 1988 ekkonis en la Esperanto-Societo de Sankta-Mario (estas interese, ke ni estis gekolegoj en la kurso de la jaro 1986, sed tiam estis sufiĉe granda grupo, kaj ni ne konatiĝis...). En 1989 ni ambaŭ estis LKK-anoj de la 5-a Sudbrazila Renkontiĝo de Esperanto (Sankta-Mario). Ankaŭ Rita estas lingvemulo – ŝi diplomitiĝis pri Filologio (Lingvoj: Portugala, Angla, Hispana; nun ŝi studas Francan Filologion), magistriĝis pri Brazila Literaturo kaj doktoriĝis pri Literatura Teorio. De proksimume dudek jaroj, la plejparto de nia ĉiutaga konversaciado okazas en Esperanto. Por ni, ĝi funkcias tiel spontane kiel la portugala. Esperanto unuigis nin, ĝi estas nia idealo kaj ĝi restas kiel fortega ligilo inter ni. Ni partoprenis plurajn renkontiĝojn, kongresojn, konferencojn, ARKONES-ojn (Poznano), tri UK-ojn (Bjalistoko 2009, Havano 2010, Nitro 2016) kaj du ILEI-Konferencojn (Matanso 2010, Nyíregyháza 2016).
De Majo 2010 ĝis Aprilo 2014 mi estis prezidanto de Paranaa Esperanto-Asocio (PEA). De 2015 mi anas en la Komisiono pri Edukado kaj pri Ekzamenoj de Brazila Esperanto-Ligo. Mi estas ankaŭ reprezentanto de TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio) en Brazilo.

Instruado de Esperanto:
En 2009, estante jam docento de UFPR, mi sukcesis reaktivigi la Esperanto-kurson en CELIN (Centro de Lingvoj kaj Interkulturo), kiu estis haltigita pro manko de instruisto. CELIN estas Suplementa Fako de la Centro de Homaj Sciencoj de nia Universitato, kaj en ĝi funkcias programo de por-komunuma agado, kiu celas la internan publikon kaj ankaŭ la eksteran. En CELIN mi fariĝis volontula instruisto. Mi organizis instruprogramojn por kursoj Esperanto (niveloj 1 ĝis 8), Esperanto – Progresiga Kurso (niveloj 1 ĝis 4), Konversacia Rondo “Lando Babila” (1 ĝis 3), Trejnado de Esperanto-Instruistoj (1 ĝis 3), “Esperanto – Praktiko de Gramatiko” kaj “Instruado de Esperanto – Praktiko kaj Pripensado” – ĉiu kurso estas 30-hora. Mi mem jam gvidis ĉiujn ok bazajn nivelojn, Progresigajn Kursojn 1-3 kaj Trejnadon de E-Instruistoj 1-3. Ekde 2013 mi estas kunordiganto de la projekto “Esperanto – Lingvo kaj Kulturo” kaj pro tio ankaŭ ano de la Konsilio de CELIN-UFPR.
De pluraj jaroj mi estas ano de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj); en ties konferenco de la jaro 2015, en Ostendo, mi estis elektita kiel unu el la sep estraranoj de la Ligo. Min interesas ĉefe la pripensado pri instrumaterialoj, pri lingvoekzamenoj kaj la disvolvo de instigaj instrurimedoj. Miaopinie, lernado okazu en etoso kun respekto kaj libereco, instiganta scivolemon kaj kreopovon.
Aliaj projektoj ligitaj al edukado kaj al lingvoj:
En Majo 2013 kolego kaj mi kreis projekton (“Elektrizi” – portugale “Eletrizar”) por alproksimigi elektran inĝenierarton al lernejanoj. De 2015 mi estas ties kunordiganto. Nuntempe dek kvar studentoj kaj tri docentoj de elektra inĝenierarto partoprenas en ĝi; la grupo vizitas lernejojn kaj proponas al infanoj kaj adoleskantoj fizikajn eksperimentojn (ĉefe pri elektro kaj magnetismo, sed ankaŭ pri aliaj branĉoj de fiziko) kaj kreadon de edukaj komputilaj ludoj (kun la celo disvolvi logikan rezonadon). Ofte ni venigas grupojn en la Universitaton por ekkoni laboratoriojn kaj tie fari eksperimentojn. La celo estas per amuzo instrui, instigi kreopovon kaj montri al ili la eblojn por estonta kleriĝo en publika Universitato. Nia projekto jam dufoje ricevis rekonon de la Universitato – ĝi estis elektita por ilustri la kovrilpaĝon de la monato Majo de ties oficiala ĉi-jara agendo.
De Aŭgusto 2017 mi kunordigas duan projekton en CELIN-UFPR, kiu celas instruadon de la araba, de la hebrea kaj de la nederlanda (mi klarigu, ke mi ne parolas tiujn lingvojn – mi kunordigas la agadon de la instruistinoj).
De 2015 mi estas ankaŭ kunlaboranto en alia projekto de UFPR, kies ĉefa celo estas akceptado de socie-ekonomie malfortaj migrantoj venintaj el pluraj landoj, sed ĉefe el Haitio kaj Sirio, kaj proponado de diversnivelaj kursoj de la portugala. En ĉi tiu projekto mi gvidas grupon de studentoj pri Filologio, kiuj laboras super la organizado de kursmaterialoj laŭ la specifecoj kaj necesoj de la migrantoj. Antaŭ kelkaj tagoj mi akceptis la inviton fariĝi vic-kunordiganto de la projekto.

Pri KER-Sistemo:
En Bjalistoko (2009) mi eksciis pri la akcepto de Esperanto en KER-Sistemon, kiu laŭ mi estas unu el la plej grandaj atingoj de nia komunumo, komparebla al la Rezolucioj de UNESKO – mi tuj decidis subiĝi al la ekzameno dum tiu neforgesebla UK. En Havano (2010) mi estis helpanto/observanto de KER-Ekzamensesio; samjare, mi estis kunorganizanto de la unua KER-Ekzamensesio en Brazilo (en la urbo Pirasikabo). En 2011, mi sekvis trejnadon sub la gvido de D-rino Katalin Kováts, por fariĝi ekzamenanto dum la ekzamensesio en San-Paŭlo (TAKE), kaj de tiam mi estas ekzamenanto de KER-Sistemo rajtigita de Universitato Eötvös Loránd (Budapeŝto, Hungario). En mia urbo mi gvidis lokajn sesiojn kadre de ĉiuj ses Tutmondaj KER-Ekzamensesioj (2012 – 2017; ĉiuj tiuj sesioj okazis en CELIN-UFPR; mi substreku, ke nur tri urboj en la mondo partoprenis ĉiujn ses Tutmondajn Sesiojn: Parizo, Moskvo kaj Kuritibo).

Kleriĝo en la Filologia kaj Interlingvistika Kampo:
Kiel mi jam diris komence, lingva fenomeno estas por mi fascina, kaj ekde la lanĉo de Post-Diploma Kurso pri Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam Mickiewicz, en 1998, tiu kurso forte allogis min. Nur en 2011, tamen, mi sukcesis havi bonajn kondiĉojn, por ke mia edzino kaj mi sekvu ĝin. La kurson ni ambaŭ finis en Septembro 2014; la titolo de mia diplomlaboraĵo estas Ĉu la polurita spegulo estas fleksebla kaj amika? – Kelkaj konsideroj pri logikeco, reguleco, simpleco en lingvoj, kiun mi faris sub la gvido de D-rino Ilona Koutny. Mia plano estas nun sekvi doktorajn studojn en Poznano, daŭrigante la laboron jam faritan en la diplomlaboraĵo.
Mi decidis denove studentiĝi en UFPR, ĉi-foje en Kurso pri Pola Filologio (Lingvistikaj kaj Literaturaj Studoj), ĝuste por prepari min al Interligvistikaj Studoj. Dum longa tempo mi sekvis ĝin paralele kun la Poznanaj studoj kaj kun miaj profesia laboro en UFPR.
Rita kaj mi estis helpantoj en la organizado de la reinaŭguro de Stel-Domo (tiu domo estas forte ligita kun Esperanto) en la tereno de Pontifika Katolika Universitato de Paranao, en Junio 2013 (en tiu okazo, ĉeestis nia karmemora Geraldo Mattos). Mi verkis esperantlingvajn artikolojn por IPR, La Ondo de Esperanto, InKo kaj Brazila Esperantisto. Plurajn prezentojn mi faris en Filologia Semajno de UFPR (pri pluraj temoj: interlingvistiko, Esperanto, esperanta literaturo, fonetiko de la pola, instruado de la portugala al fremdlingvanoj), kaj verkis portugallingvajn artikolojn por ties Kajeroj. Same mi prelegis en la Renkontiĝo de Instruistoj de CELIN kaj verkis artikolojn por la libro omaĝanta ties 20-jariĝon. Mi prelegis en la 13-a Trejnado por Kursgvidantoj de Esperanto (Rio-de-Ĵanejro, 2011) pri KER-Ekzameno kaj en Interlingvistika Simpozio (UAM, Poznano, 2014) pri mia diplomlaboraĵo. En Poznano mi plurfoje prelegis dum ARKONES kaj tie mi ankaŭ faris duhoran prelegon al la novstudentoj de Interlingvistikaj Studoj (2014). Dum unu jaro, inter 2013 kaj 2014, mi partoprenis en programo de la Komunuma Televidkanalo prezentante informojn pri Esperanto (ĉiusemajne dum tri ĝis kvin minutoj). De Majo 2013 ĝis Aŭgusto 2017 mi verkis dulingvan artikolon (en Esperanto kaj en la portugala) por monata loka gazeto InformaSul, kiu estas senpage distribuata je 5000 ekzempleroj en kelkaj kvartaloj de Kuritibo. Entute estis tiel publikigitaj 46 artikoloj. Pluraj esperantlingvaj artikoloj miaj aperis en GRKG (Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft, de la Universitato de Paderborno); mi elstarigas la serion de tri artikoloj, kiuj baziĝas sur mia Poznana diplomlaboraĵo; estis por mi granda honoro, ke, pro unu el ili, mi ricevis en Nitro, Slovakio, la Premion Germain Pirlot de Akademio Internacia de la Sciencoj de Sanmarino (kiel duan lokon, en la branĉo “Artikoloj”, de la plej bonaj sciencaj verkoj en Esperanto dum la periodo 2010-2015). Pri la sama temo mi kontribuis al speciala numero pri Interlingvistiko kaj Esperantologio de la revuo Język – Komunikacja – Informacja.

Kuritibo, la 27-an de Novembro 2017.

Rim.: Mia fotistino estis Ayumi Nakaba Shibayama, de CELIN-UFPR (foto farita en la jaro 2012).

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
ilonaesp je 2017-12-21 22:02:34

Gratulojn Ivano pro la enpanteoniĝo pro la multflanka agado favore al eo. Mi esperas, ke vi kronos ĝin ankaŭ per la sekva granda paŝo kadre de la Interlingvistikaj Studoj de UAM.

1.
Monik je 2017-12-21 09:42:52

Gratulojn, Ivan ! Mi tre ĝojas, ke vi eniris la Panteonon. Mi kontaktis vin por redaktado de niaj ILEI flugfolioj por UNESKO, vi tuj bone reagis kaj proponis plibonigi la dokumenton. Nepre faru por alia jaro ! Daùran Sukceson mi deziras al vi kaj al viaj diversaj entreprenoj.
Amike

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.