Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Elena Nadikova
Edukado-ensalutnomo:Elena
Vivtempo:1969 -
Devenlando:Rusujo
Agadlando(j): Rusujo
Prezento:Elena Nadikova naskiĝis en la urbo Kanaŝ en Ĉuvaŝa Respubliko – unu el naciaj respublikoj de Sovet-Unio. En 1981 ŝia familio translokiĝis al la ĉefurbo de Ĉuvaŝio – la urbo Ĉeboksari, kie ŝi loĝas ĝis nun.
Ŝi finis la Ĉuvaŝan ŝtatan pedagogian instituton en Ĉeboksari – filologian fakultaton - kaj iĝis profesia instruistino pri la rusa lingvo kaj literaturo.
En 1994-2006 Elena laboris kiel instruistino pri la rusa lingvo kaj literaturo en la meza lernejo en Ĉeboksari.
Ekde 2006 ŝi laboras kiel vicdirektorino de la meza lernejo.
En 2013-2016 Elena studis en unu el la plej prestiĝaj universitatoj de Rusio – Nacia esplorista universitato “Alta lernejo pri ekonomio” (National Research University “Higher School of Economics”) kaj ricevis kvalifikon magistro pri ŝtata kaj municipa administrado.
En 1994 ŝi “konatiĝis” kun Esperanto dum la 1-a Lingva festivalo en Ĉeboksari. Tio estis la unua LF en Rusio. Tiam ŝi komencis viziti ĉeboksaran E-klubon kaj kiam organiziĝis Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (JEAĈR), ŝi iĝis ĝia membro.
En 1994-2003 kune kun aliaj ĉeboksaraj esperantistoj ŝi partoprenis kaj organizis diversajn grandajn landajn E-aranĝojn: ĉiujaran Lingvan festivalon en Ĉeboksari, kiu iĝis tre fama ne nur en Rusio, sed ankaŭ en la monda E-movado; OKSEJT – Okcidentajn Sovetajn Esperanto-Junularajn Tendarojn (okazintajn en eŭropa parto de Rusio) – en la urboj Ĉeboksari kaj Kostroma; IJK – en 2003; ERA – Esperanto Regiona aranĝo; EoLa – la festivalo “Lingvo Arta Esperanto” en 2012 en Ĉeboksari. Krome, ĉeboksaraj esperantistoj organizis multajn lokajn E-eventojn: Lingvajn karavanojn en lernejoj, festivalojn de landaj kulturoj, Rondajn tablojn pri diversaj aktualaj por socio temoj, renkontiĝoj kun eksterlandaj esperantistoj por lernejanoj kaj studentoj de Ĉeboksari (ja eĉ post disfalo de Sovet-Unio Rusio ne tuj iĝis malferma lando), lingvajn kvizojn, poeziajn vesperojn, diversajn festojn kun Esperanta enhavo ktp. Kune kun aliaj junularaj organizoj de Ĉuvaŝio JEAĈR partoprenis en diversaj sociaj aranĝoj: Marŝoj de Paco, Marŝoj de parkoj (ekologia aranĝo, kies partoprenantoj purigis urbajn parkojn), koncertoj por domoj de infanoj k.a. En tiu periodo oni nomis Ĉeboksari-n kiel “la ĉefa urbo de rusia junulara E-movado”. Tio estis vero, ĉar JEAĈR estis tre aktiva E-organizo en Rusio.
En 2002 Elena partoprenis la unuan eksterlandan E-renkontiĝon – IJS-n en Hungario.
En 2003 Elena komencis instrui Esperanton al infanoj – ŝiaj lernantoj. En la sama jaro ŝi organizis lernejan E-klubon “Betuleto”, kiu eniris la projekton de ILEI “Interkulturo”. Laŭ la rezultoj de 2003-2004-a lernojaro ŝia klubo estis agnoskita kiel la plej aktiva grupo en la projekto “Interkulturo”. Kaj Elena kiel gvidantino de “Betuleto” estis invitita al la 37-a konferenco de ILEI en Bratislavo, Slovakio, en 2004. Ekde tiam ŝi iĝis membro de ILEI.
Dum la konferenco en Bratislavo Elena ricevis inviton gvidi rubrikon en la revuo Juna amiko. Ekde 2005 ŝi estas rubrikestro de Interkultura Mondo en JA.
En 2003-2013 “Betuleto” partoprenis kaj organizis multajn E-aranĝojn kaj projektojn: preparis kelkajn prezentojn pri la rusa kaj monda kulturo en Esperanto, pri ĉuvaŝaj popolaj legendoj kaj fabeloj, pri sia urbo Ĉeboksari, faris grandan esploron pri kultura identeco de ĉeboksaraj infanoj (Revuo Esperanto, 2005, № 5); partoprenis en la projekto “Interkulturo”, en internaciaj kvizoj kun infanaj grupoj el diversaj landoj, en intervjuoj por E-revuoj (Esperanto, Kontakto, Juna Amiko, Kakto), en multaj lokaj E-aranĝoj de ĉeboksaraj esperantistoj: Arta semajnfino, Festivalo de hungara kulturo, internaciaj koncertoj por IJK-anoj kaj malsanaj infanoj, Lecionoj de Bono k.a. Multfoje la klubo prezentis sian agadon dum diversaj edukaj seminarioj en mezaj kaj altaj lernejoj de Ĉeboksari por instruistaro, en artikoloj en diversaj lokaj amaskomunikiloj. Betuletanoj korespondis kun lernejaj E-kluboj kaj grupoj el Francio, Italio, Serbio, Bulgario, Usono, Kubo, Kanado, Pollando, Barato, Brazilo, Tajvano; kunlaboris kun CRI – Ĉina Radio Internacia; kune kun HEF – Hispana Esperanto-Federacio festis la 400-an datrevenon de la unua eldono de la fama romano “Don Kiĥoto” de M. Cervantes; partoprenis en diversaj internaciaj konkursoj.
En 2006-2009 Elena kaj “Betuleto” ĉiujare organizis modelajn Lingvajn festivalojn en sia lernejo por gastoj – la instruistaro kaj eduka administrantraro de Ĉeboksari kaj Ĉuvaŝa Respubliko. Tiuj spertoj estis vaste prezentitaj en urbaj kaj respublikaj amaskomunikiloj. Ekde 2009 “Betuleto” partoprenas la projekton “Eŭropa Tago de Lingvoj” ĉiujare en septembro.
En 2010-2014 “Betuleto” invitis al la lernejo eksterlandajn junajn volontulojn kadre de Eŭropa Volontula Servo por instrui al ĉuvaŝaj infanoj fremdajn lingvojn: la francan, la germanan, la italan.
En 2012 “Betuleto” danke al helpo de tiama lerneja volontulo Massimo Ripani gajnis subvencion ĉe la Eduka Fako de la Itala Konsulejo en Rusio por partopreno en la programo PDIL – Programo de disvastigo de la itala lingvo en Rusio. Betuletanoj dufoje partoprenis en la Festivalo de regionoj de Italio.
En 2012 Elena trapasis KER-ekzamenon por la nivelo C1 en Moskvo. Ŝiaj ekzamenintoj estis Katalin Kovàts kaj Renato Corsetti.
Ekde 2013 ŝi estas ankaŭ membro de REU – Rusia Esperantista Unio.
En 2015 ŝi estis elektita en la Estraron de ILEI kaj iĝis ĝia vicsekretariino.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
Elena je 2017-12-16 12:06:23

Koran dankon, kara Jozefo! Mi memoras vin kaj esperas, ke ĝuste nomis vian nomon. Dankon pro viaj belaj vortoj! Ili ĉiam tre helpas en la laboro kaj donacas novajn fortojn. Mi ŝatas Esperanton kaj penas montri ĝian valoron al miaj lernantoj kaj al ĉiuj aliaj homoj, kun kiuj mi komunikas. Sukcesojn ankaŭ al vi kaj al la tuta Esperantujo!

1.
Vojacek je 2017-12-15 15:03:55

Kara Elena, mi sincere gratulas vin al via enpanteonigo. Legante vian prezenton, mi rememoris nian personan renkontiĝon dum ILEI konferenco en Bratislavo. Vi tie i.a. strebis trovi kontaktojn kun gvidantoj de infanaj grupoj kaj mi bedaŭrinde neniun havis kaj ĝis nun ne havas. Eble vi pro tio ne rememoras min, sed mi kun intereso legas viajn kontribuojn en JA. Mi deziras al vi pluajn sukcesojn kaj sukcesojn de via "Betuleto".

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.