Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Claude NOURMONT
Edukado-ensalutnomo:ClaudeNourmont
Vivtempo:1945 - 2022
Devenlando:Francujo
Agadlando(j): Francujo
Prezento:Pri Esperanto mi ekaŭdis kiam mi estis infano. Sed necesis multaj paŝoj, por ke ĝi vere plene eniru kaj invadu mian vivon.
Ĝis mia 16a jaro mi loĝis en Sotteville-lès-Rouen, Francio, grava fervojista centro. Kiam mi estis tre juna, mia patro ŝatis promeni kun mi tra la stratoj de la urbo, kaj klarigi pri ilia nomo. Estis iu strato Zamenhof, pro siatempa forta fervojista E-movado tie. Kiam okazis tio, mi ne precize memoras, sed pri dua evento mi tre precize memoras. Mi estis 9-jara kaj feriis kun miaj gepatroj en iu familia hotelo, en la centro de Francio. Iun vesperon alia gasto de la hotelo montris turisman flugfolion de sia urbo. La dokumento estis en la franca kaj estis resumo en iu alia lingvo. La gasto petis de ĉeestantoj diveni, pri kiu lingvo temas. Neniu sciis. Tiam li malkaŝis, ke temas pri Esperanto. Kaj mia patro tuj klarigis, ke temas pri lingvo, kiun ĉiuj povas kompreni. Lingvo kiun ĉiuj povas kompreni! Tio sparkis en mi kiel mirakla afero, kaj eĉ se mi ne tuj eklernis la lingvon, restis profunde en mi tiu ideo. Jarojn poste mi denove renkontiĝis kun Esperanto, kiam en la porinstruista seminario, kie mi studis, venis André Ribot, kies prelego pri Esperanto entuziasmigis la studentinojn. Preskaŭ ĉiuj aĉetis lian bazan lernolibron. Sed bedaŭrinde post lia prelego ne estis organizita kurso aŭ ajna kontakto kun esperantistoj, kaj la entuziasmo rapide falis. Mi klopodis mem lerni per tiu libro, sed sen kontaktoj mankis la motivado. Cetere mi estis plene okupita pro la studoj, kaj tio ne lasis tempon al lernado de io ekster la oficialaj programoj.
Du jarojn poste mi translokiĝis al Aix-en-Provence kaj tie mia patro klopodis starigi kontaktojn kun liberpensuloj. Hazarde unu el la unuaj homoj, kiujn li kontaktis estis S-ro Jullien, la prezidanto de la Esperanto-Asocio de la urbo! Tuj mi rakontis pri mia interesiĝo pri la lingvo. Mi tamen atendis ankoraŭ jaron por serioze lerni, ĉar mi devis nepre kaj unuavice sukcesi la abiturientan ekzamenon. S-ro Jullien parolis pri diversaj junuloj kiuj eklernis Esperanton kun li. Foje mi iris al la loka klubo, sed tie estis ĉefe maljunuloj. Kiam mi ekis miajn universitatajn studojn, evidentiĝis ke pluraj esperantistoj studas en la sama universitato. Jen kuraĝigo! Sed plej trafe estis, kiam S-ro Jullien informis min pri esperantista renkontiĝo en Svislando dum la jarŝanĝo 1963-1964. Temis pri skiferio en Adelboden, organizita de Claude Gacond, kien mi iris kun alia studento, E-lingve multe pli sperta ol mi. Surloke mi konstatis, ke mi ne havas la nivelon de la aliaj partoprenantoj, sed la regulo estis: ne krokodili! Mi respektis ĝin (tiom ke iu partoprenanto kredis min preskaŭ malsane malbabilema…) kaj tio multe helpis min progresi.
La decida paŝo supozeble estis, ke dum tiu restado mi enamiĝis al svisa esperantisto (kiu nun duonkabeis) kaj ni poste korespondis, renkontiĝis… Kiam mi en julio iris al la UK en Hago iu kutime tre kritikema persono diris ke en Adelboden mi estis balbutanto, sed ke nun mi parolas la lingvon kvazaŭ denaske! Kaj poste… Esperanto efektive fariĝis unu el la centraj aferoj en mia vivo.
Kiam mi estis studentino en Aix-en-Provence estis kunfondita kun i.a. Renée Triolle Studenta Esperanto-Rondo en nia universitato. Ni tie sukcesis organizi kongreson de STELO (Studenta Tutmonda Esperantista Ligo) en 1968. Plej grave, en 1969 mi sukcesis kun Michel Duc Goninaz akceptigi oficialan kurson de Esperanto en la Universitato de Aix-en-Provence, kiu okazis dum 25 jaroj.
Mi agis ankaŭ en TEJO, estis estrarano kaj poste prezidanto de 1975 ĝis 1977 kaj ekde 1978 mi estas honora prezidanto de TEJO. Ĉefa agado, kiun mi memoras, estas la klopodoj organizi serion da seminarioj « lingvo kaj » (kulturo, socio…) kun ne-esperantistaj junularaj organizoj. Kaj ankaŭ Semed (seminarioj ĉe Mediteraneo). Kaj laborgrupoj dum diversaj renkontiĝoj…

Post miaj studoj mi fariĝis instruistino pri filozofio, unue en liceo de pariza regiono. En 1975 mi edziniĝis kun Brian Moon, angla esperantisto, kiu tiam eklaboris en Luksemburgio, do mi serĉis postenon pli proksime al Luksemburgio. Bonŝance mi ricevis postenon en liceo en Thionville, la plej proksima urbo.
En la kursoj pri filozofio oni instruas i.a. la nocion « lingvaĵo ». En tiu jaro mi havis tre scivoleman klason, kie la lernantoj ne hezitis fari demandojn. Subite iu levis la manon kaj demandis: « en la apuda liceo, la instruisto pri filozofio – kiu havas foje strangajn ideojn - parolis al siaj lernantoj pri iu internacia lingvo, temas pri Esperanto, kion vi opinias pri ĝi? » kaj mia respondo « Mi nenion opinias pri ĝi, mi parolas ĝin hejme » tiom logis ilin, ke mi devis promesi, ke en la venonta kurso mi dediĉos specialan horon por tiu lingvo. Kaj poste alia klaso ĵaluzis, kaj nepre volis ankaŭ scii pri tiu lingvo. Kaj ili petis ke mi gvidu kurson (ekster la oficiala programo, dum la tagmeza paŭzo). Mi tion faris. Tamen estis jam malfrue en la jaro, ĉiuj miaj lernantoj devis zorge prepari sin al abiturienta ekzameno. Sed eĉ se ili ne ellernis Esperanton, ili certe restis kun pozitiva impreso. La instruisto kiu parolis pri Esperanto al siaj lernantoj estas Eugène de Zilah sed mi ankoraŭ ne konis lin.

Poste mi ricevis postenon en alia liceo de la sama urbo, sed en alia fako: mi zorgis pri dokumenta centro/biblioteko. Kaj mi trovis la okazon por organizi ekspoziciojn pri Esperanto, kien venis la instruistoj kun siaj klasoj. Dum multaj jaroj instruis la rusan en la sama liceo Renée Triolle, kio helpis al la konigo de Esperanto en tuta Thionville kaj regiono.
Mi loĝas delonge en Luksemburgio, sed ĉar mi laboris en Francio, mi havis kaj pluhavas grandan parton de mia socia vivo en Francio. Tial mi plu estas komitatano de Espéranto-France (Unuiĝo Franca por Esperanto). La unuan fojon mi kandidatiĝis en 1968, kiam mi estis studentino. Mi estis elektita ĝenerala sekretario en 1973. Estis kelkaj paŭzoj. Dum 7 jaroj mi estis prezidanto de UFE. Nun mi estas komitatano A por Francio ĉe UEA. Mi taksas ke la plej grava laboro, kiun mi faris por UFE kaj por UEA, estas la prezidado de la LKK en Montpellier en 1998. Kiel partopreninto de multaj UK-oj, ekde 1964 en Hago, kiam mi ĵus lernis la lingvon kaj apenaŭ orientiĝis en tio, kio estas kongreso, kiom interese estis mem partopreni kiel konstruanto de la evento! Por la jubilea UK en Lille en 2015 mi havis malpli da respondecoj, sed tamen ne malpli da laboro: kunorganizo de la kulturaj prelegoj pri la lando, kunorganizo de la teatra parto de la arta programo, zorgado pri la ekspozicioj. Kaj la tuta organizo de la Kleriga Lundo!
En 2011-2013 mi partoprenis nome de UFE en Grundtvig-projekto, kun 3 aliaj asocioj: "Edukado al Interkulturo – defio por Eŭropo". La projekto sukcesis, kaj estis kreita speciala retejo. Tiuj projektoj estas la prauloj de Erasmus+, kaj ricevas subvencion de EU.

Dum 9 jaroj mi estis vicprezidanto de UEA, estrarano pri edukado, kulturo, kongresoj (2004-2013). En la komenco de mia mandato, en 2005, mi kunorganizis simpozion pri la 100-jara sperto de Esperanto-renkontiĝoj en Boulogne-sur-Mer. Kaj poste mi rutine organizis kelkajn programerojn de la UK: Libroj de la jaro, aŭtoraj duonhoroj…

Kion mi faras ankoraŭ nuntempe, kiu rilatas al klerigo en aŭ per Esperanto?
Ekde de julio 2003 mi estas ĉefredaktoro de Le Monde de l’Espéranto, dulingva magazino, parte en la franca, parte en Esperanto.
Mi estas ankaŭ redaktoro pri arto de la magazino Monato.

De kelkaj jaroj mi zorgas pri organizado de klerigaj/pedagogiaj kursoj en la kulturcentro Kvinpetalo (Bouresse, Francio): instruado de E-o je diversaj niveloj, tradukado, trejnado de instruontoj por gustumigi E-on en elementaj lernejoj kadre de TAP (eksterprogramaj aktivaĵoj). Tie (kaj en aliaj lokoj) mi havis okazon esti ekzamenanto por ekzamenoj de Franca Esperanto-Instituto.
Kaj mi nun organizas la sesiojn de la Kleriga Lundo dum la UK-oj. Ne estas ĉiam facile. Multaj fakuloj proponas prelegojn, oni devas konvinki ilin, ke la programeroj de la Kleriga Lundo devas esti partoprenigaj, ke estu okazo por la homoj interveni. Ludoj, sportecaj sesioj, kantigo, k.s. estas aparte bonvenaj, same kiel diskutigaj prezentoj.

Unu el miaj revoj, kiam mi estis juna, estis vojaĝi tra la mondo, kaj i.a. pro tio mi lernis Esperanton. Tiun revon mi povis realigi en 1980-1981, kiam mi feriis dum tuta jaro kaj migris tra la mondo, ĉefe renkontante esperantistajn grupojn. Tiel mi vizitis Japanion kaj Argentinon, kie mi prelegis en E-o. Ankaŭ Baraton kaj Brazilon. Meksikion kaj Usonon. Kaj multajn aliajn landojn.
Ĉie mi renkontis la gastemon de esperantistoj, kaj mi estas tre dankema al ĉiuj. Mi nur bedaŭras, ke migrante de loko al loko, oni ne havas eblecon pli profunde konatiĝi kun la homoj.
Nun mi malpli ŝatas vojaĝi, krom al la lokoj, kie loĝis miaj prauloj: genealogio estas pasio, kiu venis al mi pli malfrue ol la engaĝiĝo en esperantaj aferoj. Krom unu escepto, ĉiuj miaj prauloj venis el Francio.

Resumante, kion mi ĝis nun faris por Esperanto, mi havas la impreson, ke kvankam mi ŝajne multon faris, mi ne faris sufiĉon. Eble aliaj havas tiun saman senton, ke oni povus fari pli.

Claude Nourmont por la Panteono, la 11an de decembro 2017.
Noto: Claude forpasis la 25an de februaro, 2022. Jen la mortanonco.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 25; | Aldoni propran komenton

25.
birdo je 2022-04-14 07:41:46

Mi ĵus eksciis pri tiu tristiga novaĵo. Miajn sincerajn kondolencojn al la tuta familio kaj precipe al Brian. Estas ankorau neimageble ne plu renkonti vin kune en E-renkontiĝoj.

24.
Monik je 2022-03-28 09:26:51

Kara Claude, estis plezuro konatiĝi kun vi en Montpeliero kaj poste pli kaj pli mi konsciis pri la diverseco de viaj talentoj kiuj multe profitis al la disvastigo de Esperanto. Danke al vi mi partoprenis al tiu mirinda Grundtvig projekto " Edukado al Internacia Kulturo : defio por Eùropo" kaj ni longe laboris por la redaktado de la raporto !
Vi estis tre sindonema kaj senlaca kiam rilatis al Esperanto. Vi tre bone zorgis pri " Le Monde de l'Espéranto" kaj la Kleriga Lundo dum UK. Dankon al vi Claude. Al Brian
mi prezentas miajn kondolencojn kaj tutkore brakumas vin.
Monika 05

23.
Kees je 2022-03-03 15:50:54

Mi eksprimas miajn sincerajn kondolencojn al la familio de Claude Nourmont kaj al ĉiuj ŝiaj amiko kaj konatoj.

22.
pacoporvi1956 je 2022-03-03 11:32:14

Elkorajn kaj sincerajn kodolencojn al la familio kaj amikoj!Ŝia forpaso estas granda perdo ŝiaj valoraj laboroj por Esperanto ĉiam restos memorindaj!

21.
igreken je 2022-03-02 15:19:22

Kondolencon al Brian kaj drandan dankon al Claude pro ŝia senĉesa batalo por E kaj la bela revuo "Le monde de l'Esperanto" kiun ŝi bele kaj efike redaktis. Yves Nicolas

20.
RoyMcCoy je 2022-03-01 00:55:52

Kondolencon al Brian, kaj dankon al Claude pro la multego kion ŝi faris por Esperanto tra la jardekoj, kaj ankaŭ pro la afableco kiun ŝi ĉiam montris al mi.

19.
blahma je 2022-02-28 22:21:44

Claude kun Brian estis nepreteratentebla paro dum la tutaj 19 jaroj de mia esperantisteco. Mi ĉiam konis ilin kune kaj ili tiom bone kongruis, ke mi neniam imagis, ke iam ne plu estos tiel. Oni rekontis Claude en multaj malsamaj facetoj de la Esperanto-movado kaj en ĉiuj ŝi brilis: la franca movado, loka grupo en Luksemburgio, UEA, kultura agado, instruado. Unu apartan hobion ni kunhavis kaj kelkfoje interŝanĝis mesaĝojn pri ĝi: genealogio. Mi esperas, ke troviĝos en ŝia parencaro iu, kiu transprenos la rezulton de la familihistoria laboro de Claude, tiel ke same kiel ne forgesiĝos la memoro de ŝia por-Esperanta laboro en nia rondo, ankaŭ ne forgesiĝu en ŝia parencaro la memoro pri tio, de kie ili venis kaj kiu iam estis unu el ili (kaj ni). Postmortan honoron al Claude esprimas Marek Blahuš.

18.
medart je 2022-02-28 22:14:06

Malĝojigis min ekscio pri forpaso de tre admirinda persono. Mi havis la bonŝancon renkonti Claude (kaj Brian, kompreneble, ŝian amatan kaj kunagantan edzon dum tiom da jaroj) kelkajn fojojn. Ŝi ĉiam aperis al mi kiel la "ĉefpatrino" de franca (kaj luksemburga!) esperanto-movado. Kiel vera patrino, estis ŝi, kiu konis, kiu konsilis, kiu kuraĝigis...kaj ankaŭ ŝi, kiu gastigis, kiu veturigis, kiu kuiris... Ŝi mankos al ni ĉiuj. Kondolencojn kaj amikajn pensojn mi sendas al kara Brian.
Suzano el Kebeko

17.
Marcelo_Klodin je 2022-02-28 20:53:48

Kara Brian, ni sincere kondolencas. Neniel eblos forgesi Claude pro la multaj semoj, kiujn ŝi senlace dissemis tra la mondo. Semoj, kiuj ĝermis, floris, fruktis...
Dankon Claude pro via dumviva engaĝiĝo por kaj per Esperanto.
Kortuŝite,
Marcelo Redulez kaj Klodin Pomirol - ĉe Bordozo (FR)

16.
Edvige je 2022-02-28 19:04:26

Kara Claude, ni renkontiĝis kaj amikiĝis antaŭ multegaj jaroj, plurfoje ni renkontiĝis okaze de UK, poste ni perdiĝis kaj retrovis nin en esperantujo. Vi estis tre kapabla en ĉio kion vi engaĝiĝis, mi tre admiris vian lertecon, entuziasmon, sindediĉon al la movado. Kaj mi enviis vin pro viaj harvostoj, kiujn mi tiutempe tre ŝatis kaj deziris same havi, sed miaj haroj ne permesis tiun aranĝon.
Vi estis (kaj restos) ĉiam modelo por esperantistoj.... antaŭ nelonge ni havis la eblecon interŝanĝi kelkajn vortojn dum iu Zoom-kunveno kaj tiam mi rememoris vian bonegan, perfektan organizadon de unu el la plej interesaj UK: la Montpeliera. La anonco pri vi, nun, frapis min forte kaj kun profunda doloro. Post longa laborad'.. ripozu pace sed gardu kaj inspiru la esperantistaron tutmondan, kiu vere tion bezonas. Kondolencojn al la familio kaj al ĉiuj kiuj estimis kaj amis ŝin.

15.
Yano_44_Ero_49 je 2022-02-28 18:35:07

Ni perdis amitan familianon de nia Esperanto-familio, kiu postlasas grandan vakuon. Ni tre malĝojas pro tio kaj tutanime kondolencas al la familio de ŝi. Ni ne forgesos ŝin.
Ripozu en paco.

Reiko kaj Ernst Quietensky

14.
Grazina je 2022-02-28 09:12:13

Estas triste konscii, ke Claude ne plu estas inter ni. Mi estas dankema al ŝi pro longjara amikeco, pro diversflanka helpo kaj pro ŝia agemo kiu inspiras. Kondolencojn al Brian kaj ĉiuj amikoj de Claude.

13.
Munjo je 2022-02-27 22:17:42

Nome de Armor Esperanto (en Francio), mi sendas kondolencon al Brian Moon.
Mi memoras tre aktivan virinon en UK, kiel en Lahti dum kortuŝa omaĝo al Baldur Ragnarsson.
Mi neniam forgesos vian afablecon kaj laboron en Kvinpetalo kie vi preparis bongustajn pladojn por ĉiuj.
Belan vojaĝon Claude. Dankon al vi !
Murielle Caré

12.
Raita je 2022-02-27 15:14:22

Valoran membron en nia movado ni perdis. Kondolencon al Brian Moon, kvankam nenio povas konsoli en tia ĉi kazo. Iam mi renkontis vin ambaŭ ekzemple en Kvinpetalo kaj vi helpis min, veturigante min al iu fervoja stacio por ke mi povu reveni al mia lando. Finnlando. Dankon! Iam mia edzo iom ludis kun la ĉarmaj harplektaĵoj de Claude kaj mi ekhontis. Mi esperas ke vi ne tion memoras.

11.
minuski je 2022-02-27 07:19:09

Ni ofte renkontis Claude kaj Brian kiuj ĉiam partoprenis la prelegojn organizitaj de nia klubo Esperanto-Thionville en nordorienta Francio proksime de Luksemburgio kie ili loĝas. Ĝoje ni partoprenis kune kun ili la Zamenhof festojn en Luksemburgio aŭ ĉe nia flanko proksime de Thionville (Francio). Claude tre mankos al ni ! Kondolencojn al Brian.

Bruno HENRY (Asocio Esperanto-Thionville)

10.
tiderat je 2022-02-26 22:18:23

Trista novaĵo....sincerajn kondolencojn al Brian kaj al ĉiuj geamikoj! Elkore:familio Slezák el Hungario

9.
Arlette je 2022-02-26 18:02:14

Kun granda tristeco ni ĵus ekscias pri via forpaso, Claude. Ne eblas kredi,ke neniam plu ni renkontiĝos. En la diversaj esperanto-aranĝoj ni ĉiam, ĉie renkontis la belan kaj aktivan paron: Brian kaj vi. Edmond kaj mi (Arlette) admiris vian sindonemon, vian aktivecon, vian agadon kaj vian grandan klerecon. Ni tutkore esperas, ke vi ripozos en paco en nia verda paradizo!
Sincerajn kondolencojn al Brian, kiun ni tutkore brakumas
Arlette kaj Edmond PLUTNIAK Arras-Francio

8.
anna_lowenstein je 2022-02-26 11:33:02

Estas malfacile imagi estontajn UK sen Claude. Efektive ŝi estis aktiva en tiom da aferoj - interalie ŝi estis tiu, kiu refondis ATEOn antaŭ dudek jaroj, kaj dum kelkaj jaroj estis ĝia prezidanto. Kvankam ŝi ne plu estis formale en la estraro, mi ofte skribis al ŝi por peti ŝian opinion pri planataj agadoj. Same pri la Movada Foiro - eĉ kiam ŝi ne plu estis estrarano de UEA, mi ĉiujare skribis al ŝi por peti ŝian helpon kompletigi la liston de asocioj. Sed ne nur pro tiuj praktikaj agadoj ŝi mankos al mi kaj al ni ĉiuj, sed ankaŭ kiel amikino.

7.
Jorgos je 2022-02-26 01:50:59

Mi tre aprezis, ke Claude & Brian tre volonte venis al ni por prelegaro okaze de inaŭguro de "Jardin de l'Espéranto" en urbeto VERNIOLLE (FR-09) en septembro 2012. Ilia veno tre riĉigis la dutagan aferon por informi lokajn Esperantistojn kaj tra gazetaro ĉirkaŭan loĝantaron. Dankon al Claude, dankon kaj brakumon al Brian ! Jorgos.

6.
Katalin je 2022-02-26 00:21:24

Kara Claude, Antaŭ du semajnoj ni ankoraŭ korespondis pri la programo de Kleriga Lundo, kiun vi klopodis prepari, kvankam vi havis dubon pri via aktiva reĝisorado de la evento. Kaj vi jam estas for..... neniam plu vi estos en kongreso, vi ne plu gastigos (kaj manĝigos) esperantistojn en Kvinpetalo.... kaj mankos vi en pluraj aliaj lokoj al multaj samideanoj. Vi estos modelo por ni pri sindediĉo kaj sindonemo, laboregoj por la movado en multaj roloj kaj funkcioj. Mi ĝojas ke vi mem kompilis la ĉi-supran vivresumon por nia Panteono, kien vi eniris antaŭ kvin jaroj. Kiom bone, ke tiam mi persistis, ĉar tiel ni povas re- kaj relegi ĉion, pri kio vi volis, ke ni memoru kaj sciu koncerne vin. Ripozu, Claude, en paco, kaj brakumojn, kara Brian.

5.
dominik je 2022-02-26 00:05:17

Kun granda malĝojo mi ĵus eksciis la novaĵon, ke neniam mi povos denove vin renkonti
Ni ne malofte kruciĝis, kvankam ne intime amikiĝis.
Vi estis ĉiam bonkore, komprenema.
Via foresto estos granda manko.

4.
Boulet je 2017-12-31 16:36:01

Saluton al vi. Mi ĉiam admiris viajn meritojn. Finfine venis tempo agnoski ilin kaj gratuli al vi , longe daùrigu

3.
edmond je 2017-12-20 15:21:17

Gratulojn pro via grandioza laboro por Esperanto dum tiom da jaroj. Vi plene meritas la enpanteoniĝon dumvive kaj por la eterno!
Kore,
Edmond kaj Arlette Plutniak

2.
neghero je 2017-12-15 20:46:11

Kara Claude, estas vere strange ke vi ne pli frue aperis en la Panteono! Gratulon pro ĉiuj viaj agadoj, ĉefe en la kulturdomo Kvinpetalo kaj por la dulingva revuo 'Esperanto-France'. Jes ja, ni sukcesos instigi homojn al legado, al ĝuado de Eo-literaturo!
Ĉiam estas plezuro kunlabori kun vi.

Amike
Anne

1.
Monik je 2017-12-15 10:13:38

Gratulojn, Claude ! Mi tre ĝojas, ke vi eniris la Panteonon. Danke al viaj multnombraj talentoj, kiujn vi konstante obligas. Esperanto estas disvastigita larĝskale kaj altnivele. Ni kune "suferis" pro la Grundtvig projekto sed nun mi neniam forgesas mencii tiun retadreson :" www.noos.ch/ideo" ! Mi bondeziras al vi Sanon, Forton kaj Ĝojojn en viaj diversaj entreprenoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.