Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Jasuo HORI
Vivtempo:1941 -
Devenlando:Japanujo
Prezento:HORI Jasuo naskiĝis en Tokio, la 17-an de decembro 1941. Lia patro estis esperantisto (HORI Ŝooiĉi), do li konis Esperanton, kiam li estis knabo. Li memlernis ĝin, kiam li estis universitata studento. En la 1980-aj jaroj li komencis serioze dediĉi sin al la movado. Lia unua partopreno en la UK estis en 1987, kiam okazis la jubilea UK en Varsovio, Pollando. La dua estis en 1993, kiam la UK okazis en Valencia, Hispanio, kaj poste li partoprenadis en UK-oj sinsekve 25 jarojn ĝis la UK en Seulo en 2017.
Lia profesio estis instruisto de la angla lingvo en supera mezlernejo kaj poste en universitato.

Esperanto-movado
Li havis jenajn ĉefajn postenojn en la Esperanto-movado:
- Estrarano de UEA 2007-2010
- Prezidanto de Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-movado (KAEM) 2001- 2008.
- Redaktoro de la organo de KAEM « Esperanto en Azio » ekde septembro 2001. Li redaktis komence 3 fojojn jare, kaj antaŭ 10 jaroj 4 fojojn jare. Li laboris multe por Azia Esperanto-movado. Li ofte vizitas Nepalon kaj Vjetnamion por subteni tieajn movadojn.
- Estrarano de Japana Esperanto-Instituo 1993 - 2014
- Ĝenerala sekretario de Esperanto-Ligo en la regiono Kantoo. 1994 -

Esperanto-agado
1. Esperanto-verkado
Li verkadas « Raportojn el Japanio » temantajn pri la japana socio ekde la jaro 1992, kaj ekde la jaro 1998 li eldonadas la libron « Raportoj el Japanio » ĉiun jaron. En 2017 li eldonis la 20an libron en tiu serio.
Li fondis sian eldonejon « Horizonto » kaj li eldonadas multajn librojn el sia eldonejo, ekzemple « Monatoj tra la mondo » « Vivoj tra la mondo », « Pacmesaĝoj tra la mondo », « Esperanto kaj Mi ». Post la Japana Katastrofo okazinta en marto 2011, li eldonadas librojn temantajn pri la katastrofo, ekzemple « Fotoj kaj poemoj --- Memoroj pri la Japana Katastrofo », « Fotoj kaj eseetoj --- Postlasitaĵoj de la Japana Katastrofo », « Hajkoj pri la Japana Katastrofo », kaj en la japana lingvo « Esearo de mondvojaĝanto s-ro HORI » (En 2017, jam 7 numeroj) .

Internacia Esperanto-sumoo
Li komencis organizi « Internacian Esperanto-sumoon » en septembro 2009. En januaro 2018 li organizos la jubilean 50an sumoo-n. Lastatempe en ĝi partoprenas ĉirkaŭ 350 homoj el pli ol 30 landoj. Tiu sumoo okazas 6 fojojn jare kaj unu sumoo daŭras 15 tagojn. Dum tiuj 90 tagoj jare, la partoprenantoj ĉiun tagon legas libron, kiun ili mem elektas, kaj kvanton da paĝoj, kiujn ili mem decidas. Tiu ĉi sumoo estas la plej granda legmovado ne nur en Esperanto-historio, sed ankaŭ en la homa historio. Li kredas, ke la sumoo ŝanĝos la movadon, sekve la mondon, kaj decidis dediĉi sin al la sumoo ĝis sia morto. Pli detale vidu la retejon de la sumoo :

Vojaĝo al Francio
Li estis invitita al Francio de francaj esperantistoj dum 6 jaroj ekde 2008 ĝis 2013. Li vizitis multajn urbojn, prelegante pri Japanio kaj la japana katastrofo en postaj 3 jaroj en Esperanto-rondoj, lernejoj kaj civitanaj kunvenoj. Dum tiuj jaroj li laboris kiel ponto inter la du landoj kaj propagandis Esperanton multe en francaj lernejoj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 9; | Aldoni propran komenton

9.
Boulet je 2018-01-11 17:38:15

Korajn gratulojn pro via agado esperante ke vi denove venigos viajn ŝtrumpetojn al

Francujo.

8.
edmond je 2017-12-21 10:29:24

GRANDIOZA kaj fruktodona laboro ne nur por la disvastigo de Esperanto kaj ties kulturo sed ankaŭ por la konatigo de Japanio. Via iniciato krei la Esperanto-Sumoon estas genia, ĝi spronas la legemon de la monda esperantistaro. GRATULOJN!
Elkore,
Atrebato kaj Joga.

7.
ClaudeNourmont je 2017-12-18 20:42:05

Gratulojn! Vi meritas tian rekonon pro via multflanka agado!

6.
Raita je 2017-12-16 04:01:14

Dankon pro viaj Raportoj kaj la libroj Tra la mondo! Vian tempon kaj monon vi ofertas al nobla celo.

5.
neghero je 2017-12-15 21:57:47

Kara Jasuo,
Kia mirinda inventaĵo, via Eo-Sumoo! Ĝi kunligas rondon de legantemuloj kaj disvastigas nian kulturon.
Mi ne forgesas viajn aliajn agadojn.
Gratulon!
Anne (Alteo)

4.
Monik je 2017-12-15 16:43:48

Kara Hori-san, korajn gratulojn kaj ankoraŭ multajn atingojn en bona sano. Vi daùre incitas homojn progresi kaj ĝui lernadon de la lingvo por bone komuniki, por agi solidarece kaj ĝui amikecon.

3.
Grazina je 2017-12-15 09:56:32

Karega Hori-san, sendube vi estas la inspira motoro de la movado ne nur en Japanio, sed en la tuta mondo! Gratulojn kaj bonan daŭrigon! :-)

2.
isksanjo je 2017-12-15 05:17:50

Kara Hori-san, gratulon al vi! Ni japanaj esperantistoj fieras pri viaj unikaj agadoj, kiujn multaj trovas neimiteblaj. Tieko

1.
Monika je 2017-12-14 23:47:32

Gratulojn! Meritite!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.