Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Joachim GIESSNER
Vivtempo:1913 - 2003
Devenlando:Germanujo
Agadlando(j): Germanujo, Turkujo
Prezento:Joachim Giessner naskiĝis la 23an de decembro 1913 en Dresdeno (Germanio) kaj fariĝis fervojisto. En 1950 li esperantistiĝis kaj jam baldaŭ ekagis en la fervojista Esperanto-movado. Ekde 1957 li estis prezidanto de Germana Esperanta Fervojista Asocio GEFA, de 1968 ĝis 1990 li estis prezidanto de la Internacia Fervojista Esperanto - Federacio IFEF. FR Germanio distingis lin en 1984 per la Federacia Meritkruco, IFEF nomumis lin honora prezidanto. En 1985 li membris en la LKK de la aŭgsburga UK.
En la jaro 1995 li fariĝis Honora Membro de UEA. Joachim Giessner mortis la 25an de novembro 2003.

Li havis multajn taskojn sur nacia kaj internacia niveloj, prelegis, verkis, redaktis (interalie la GEFA-bultenon kaj historion de IFEF), tradukis. Li partoprenis, sinsekve, 52 IFEF-kongresojn. Li tradukis multajn kantojn al Esperanto kaj ekkomprenis, ke la lingvo Esperanto, kiel ĉiu lingvo, servas ne nur por parola interkompreniĝo, sed ankaŭ portas en si gravan kulturan valoron. Surbaze de tiu ekkono li komencis traduki kaj rimarkis, ke la lingvo fakte taŭgas por esprimi la enhavon de ĉiuspecaj kantoj. Li evoluigis specialan metodon, laŭ kiu eblas traduki tekstojn el ĉiu ajn lingvo al Esperanto. Necesas nur havi la helpon de bona esperantisto el la respektiva lingvoregiono.

Li gvidis korespondajn kursojn, vojaĝis al pluraj landoj kaj lokoj instrui, inter aliaj ankaŭ al Turkio. Li verkis eĉ lernolibron por turkoj por lerni Esperanton.
Li organizis kaj gvidis multajn kursojn en Herzberg am Harz, kie li estis estro de la stacidomo. Lia pionira agado por Esperanto ankaŭ inter urbaj politikistoj multe kontribuis al la pozitiva opinioformado pri Esperanto en la urbo. Tiu laboro estis daŭrigita post lia morto kaj en 2006 Herzberg fariĝis Esperanto-urbo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Mireille je 2013-07-14 15:20:23

En julio 2013 okazas en Herzberg am Harz la 46a ILEI-Konferenco kun pli ol 100 partoprenantoj.
La urbestro Sinjoro Walter salutis ilin dum la malfermo uzante Esperanton.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.