Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Enrique ELLEMBERG
Edukado-ensalutnomo:Enrique
Vivtempo:1937 -
Devenlando:Argentino
Agadlando(j): Usono
Prezento:Mi naskiĝis en Buenos Aires, Argentino, en 1937, sed nun mi loĝas en Kalifornio, Usono, proksime de San Francisco.
Mi lernis Esperanton en Rosario, Argentino, en aŭgusto 1959.
Mi partoprenis mian unuan Argentinan Kongreson en oktobro 1959.
Mi translokiĝis al Novjorko-Urbo en oktobro 1963. De tiam mi ĉiam estis membro de UEA, de la Landa Asocio, kaj de la Loka Asocio.
1990 - 1992: Mi instruis Esperanton al komencintoj en la vesperaj kursoj ĉe la granda Mez-lernejo Stuyvesant en Novjorko.
18a julio 1996: Mia unua retpaĝo: listo de korespondantoj, aktualigita ĉiam, kiam mi ricevis novan peton pri korespondado. Ĝi ĉesis funkcii je 8a junio 2014. Ĝi ne plu estis taŭga post la apero de Facebook, Skype, kaj aliaj metodoj por renkonti homojn.

Mi daŭre aldonis retpaĝojn al mia retejo. Mi ĉiam havis paĝon pri tio kiel lerni kaj uzi Esperanton.
Hodiaŭ ĝi estas tre vasta kun multege da informado. Ĝi ekzistas en Esperanto, la angla kaj la hispana:
http://esperantofre.com/edu/eepag.htm

1999: Mi kreis diskedojn (1.4 MB) por lerni Esperanton por hispanlingvanoj kaj anglalingvanoj.
http://esperantofre.com/dkt/

4a oktobro 2003: Mi komencis instrui Esperanton per retpoŝto per la programo "Nesto" kreita de Adonis Saliba el Brazilo, kiu uzis la "Kurson de Esperanto" kreitan de la brazilano Karlo Pereira.
Post kelkaj jaroj, Nesto ne plu funkciis, sed mi kontaktis Karlo Pereira, por ke mi estu la instruisto por tiuj kiuj sekvis lian 30-lingvan programon per la hispana aŭ la angla.
Mi ankoraŭ instruas per la reto. 1710 homoj jam petis ke mi instruu Esperanton al ili. Proksimume 10% finis la bazan kurson. En la UK 2005 en Lillo, Francio, mi renkontis 7 homojn, kiuj lernis Esperanton kiel miaj lernantoj.

Mi jam vizitis 6 Universalajn Kongresojn kaj multajn aliajn renkontiĝojn. Mi jam parolis Esperanton en 26 landoj, en Ameriko, Eŭropo, kaj Orienta Azio.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
Enrique je 2019-12-29 18:06:17

Mi jam parolis Esperanton en 31 landoj: ... Ameriko: (10) Argentino, Ĉilio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Meksiko, Salvadoro, Venezuela, Urugvajo, Usono, ... Azio: (4) Ĉinio, Japanio, Koreio, Vjetnamio, ... Eŭropo: (17) Aŭstrio, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finlando, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Latvio, Litovio, Nederlando, Pollando, Portugalo, Slovakio, Svedio.
Dankon
Enrique

2.
jec je 2017-12-22 02:24:32

Mi profitas por gratuli vin, char temas pri via meritoplena agado en la esperanta movado kaj komenti ke ankauh danke al vi mi atingis bonajn ilojn por lerni la lingvon. Dankon Enrique! Jorge Cabrera

1.
RoSartoro je 2017-12-15 00:47:53

Kara Enrique, gratulojn pro via meritinda enPANTEONigo...! Mi, kaj la kolegaro de nia loka Movado kiu konas vin, sendube fieras pri la okazaĵo, ĉar ni bone konas vian tre profesiecan laboron dum multaj jaroj favore de Esperanto. Kaj eĉ se vi loĝadis en Usono, vi ofte vizitis nin kaj helpis nin kun via eksperto en la interreta instruado kaj pere de nia argent-reto-listo. Ni deziras al vi sanon kaj feliĉon kaj ni restos en kontakto nun pere de AMIKUMU kaj aliaj teknikaĵoj kiuj faras nin mondcivitanan "rondo familian".! Ĝis el Mendoza, atendante vian viziton!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.