Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Silvia ROTTENBERG
Edukado-ensalutnomo:silvia1941
Vivtempo:1941 -
Devenlando:Argentino
Prezento:Mi estas Silvia Rottenberg, naskiĝis antaŭ 76 jaroj en Bonaero-Argentino kaj loĝas tie, havas du gefilojn kaj 8 genepojn.
Mia filo loĝas en Bonaero kaj mia filino en Usono.
Kiam mi estis knabino mi legis en infan-revuo esperantajn vortojn kaj ĉiam mi rememoris tion.
En dua lernejo studis (ne lernis) angle.
Post multaj jaroj dum 1980 ne plu laboris kaj ĝuste legis en ĵurnalo pri la komenco de kurso en Bonaero Esperanto Asocio, mi decidis viziti ĝin, mi trovis sinjorinon Clara de Hess, la edzinon de Jorge Hess (aŭtoro de "Sabe usted Esperanto", uzata en diversaj landoj por instrui Esperanton).
Ŝi vere interesis min pri Esperanto.
Mi komencis la kurson dum 5 monatoj kaj decidis partopeni en U.K: en 1981 en Brasilia-Brasil.
Mi ege ĝuis la U.K kaj multe ploris tre emociita ĉar mi povis kompreni post nur 5 monatoj, scipovi paroli kun ĉinoj, grekoj, finnlandanoj, ktp. - tia beno kaj privilegio.
Poste mi partoprenis en multaj eventoj de Esperanto.
En la jaro 1991 mia dua edzo Carlos Uria (1929-2008, pentristo, desegnisto kaj vitralisto) faris ekspozicion en New York, kaj Jim kaj Nancee Medrano kaj Thomas Eccard gastigis nin, denove mi ne povis kredi kiel afablaj kaj ĉarmaj esperantistoj estis, kiuj antaŭe ne konis nin, same en San Francisko, Chikago, ktp.
Kiam mi revenis al mia lando, mi decidis redoni al la Esperanta Movado parton de la multaj plezuroj kiujn ni ricevis de ili.
Unue mi estis prezidantino de BEA-Bonaero Esperanto Asocio kaj poste de AEL - Argentina Esperanto Ligo.
BEA ne havis sufiĉe da instruistoj kaj petis al mi instrui, kaj mi neniam en mia vivo pensis instrui ion, sed oni komencis kun komencantoj per la libro Sabe usted Esperanto de Jorge Hess.
La rezulto estis ege bona, la lernantoj estis kontentaj ĉar ili rapide lernis kaj mi ekestis ege surprizita kaj feliĉa.
Mi rigardis kelkajn kursojn diktitaj de Atilio Orellana Rojas, kaj adoptis multajn manierojn de la Ĉe-metodo, ege amuze.
En 1997 kaj 1998 mi partoprenis en NASK - Nord Amerika Somera Kurso kun gravaj instruistoj Derek Roff, Grant Goodall, Katalin Kovats, Trevor Steele, John Wells, kaj mi havis belajn rezultojn kaj ili donis al mi plian konon, entuziasmon kaj sekurecon por daŭrigi la instruadan agadon.
Kiel prezidantino de AEL Argentina Esperanto Ligo proponis al nia lando por UK 2014, UEA akceptis kaj en 2012 la Turisma Ministerio de mia lando pagis mian flugbileton ĝis Hanoi-Vietnam por prezenti mian landon.
Kiam mi revenis - pro familiaj kialoj - mi decidis translokiĝi al Usono kaj malproksimiĝis de la Argentina Movado.
En Usono mi gvidis ilustritajn klasojn en lernejoj de miaj nepinoj, ankaŭ kursojn inter geamikoj de mia filino, ŝi loĝas en Las Cruces, New Mexico-Usono.
Denove nun mi loĝas en Bonaero kaj gvidas kursojn en BEA aŭ en mia domo.
Feliĉe mi havas sufiĉan monon por vivi kaj la monon de mia domo donacos al BEA.
Nun mi apartenas al BEA kaj agas en ĵurnalistaj kaj disvastigaj taskoj; estas ege agrable por mi tiu laboro ĉar kontribui al la disvastigo de mia amata Esperanto donas al mi grandan plezuron, atingi notojn en ĵurnaloj, revuoj, radio, Televido, ktp.
Kiam mi instruas, mi estas ege feliĉa ĉar la lernantoj (infanoj, junuloj kaj maljunuloj solaj) deduktas kaj rekonas la gramatikon kaj konfirmas la intelekton de nia amata D-ro Zamenhof.
Ĉiam kiam mi vojaĝas al diversaj landoj mi kontaktas kun esperantistoj.
Mi devenas de Juda familio kaj akceptis Jesuon kiel Mesion kaj feliĉe dum Nacia Kongreso de Esperanto en Oktobro en Crespo (provinco de Entre Rios) mi prelegis pri Mesiismaj Judoj.
Finfine mi diras ke feliĉe mi povis kunligi miajn du amojn Esperanto kaj Mesiismaj Judoj (krom miaj gefiloj kaj genepoj).
Mi deziras daŭrigi la instruadon de la lingvo, disvastigon de Esperanto dum multaj jaroj kaj ĝui la lingvon same kiel gxis nun.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
homaran je 2018-01-03 09:09:13

Estimata Silvia, Antaŭ ne longe, vizitanta vian filinion en la regiono los-anĝelesa, vi telefonis min! Ni plezure trovis, mi diru, la similecon de niaj nomoj ( ! ) ... Kiam vi ekpensis denove viziti, jen :
Tiam mi regratulos vin pro fariĝi membro de la Panteono!
Ĝoje vin salutas
Keneĉjo Goldberg.

3.
jec je 2017-12-22 02:05:46

Nur mi deziras esprimi mian plenan plezuron char vi dedichis multajn jarojn al la instruado de la esperanta lingvo kaj danke al vi, multaj lernantoj trovis la vojon al la instruado kaj farighis instruistoj kaj aliaj ankauh intense agas en la Argentina movado. Elkoran gratulon kara Silvia. Jorge Cabrera

2.
RoSartoro je 2017-12-15 13:51:05

Kara Silvia, ni tre feliĉe festas vian meritindan eniron en la Panteono de eminentajn laboristojn por Esperanto. Ines kaj mi gratulas vin kaj deziras ke via homarana agado daŭrigu, ĉefe nun en nia lando, kie nia kuncivitanaro, havas multajn problemojn de kunvivado. Ni bone konas vian streĉe streban agadon, parte de ni kumpartigitan, por nia loka movado, kiu sukcesis danke al vi organizi la 99-an UK.
En la Esperanto-tago, ĝuu kaj estu feliĉa: ni akompanos vin kaj kune al kolegaro sukcesos rekreadi homaranan "rondon familian" en nia lando! Ines resalutas kaj gratulas vin!

1.
Grazina je 2017-12-15 10:03:58

Karega Princino Silvia, elkorajn gratulojn pro la eniro al Panteono! Havu multajn lernantoj, kara, ĉar per via personeco krom internacia lingvo vi ankaŭ instruas vivĝojon, esperon kaj amon!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.