Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Aleksandro MELNIKOV
Edukado-ensalutnomo:cxukcxa
Vivtempo:1951 -
Devenlando:Rusujo
Agadlando(j): Britujo, Francujo, Germanujo, Italujo, Luksemburgo, Norvegujo, Pollando, Usono
Prezento:MELNIKOV Aleksandro S., nask. 1951.08.08, ruso. Laboris kiel instruisto pri fiziko, kemio, biologio, angla lingvo kaj Esperanto ĉe alt- kaj superaj lernejoj, dum pluraj jaroj – salajrata prezidanto de la Rostova E-klubo.
Doktoriĝis kaj habilit(aci)iĝis pri interlingvistikaj disertacioj. En 2006-2012 – profesoro kaj la estro de la fremdlingva katedro ĉe la Akademio de Agrikultura Maŝinkonstruado / Dona Ŝtata Teknika Universitato.
Ekde 2013 emerito kaj membro de la Akademio de Esperanto. Distingita per Honorfolio de la Rusia ministerio pri scienco kaj edukado (2007). Laŭreato de akad. Paul Ariste-premio (2009).

Esperantistiĝis en 1965. Iama estrarano kaj prezidanto de SEJM, TEJO-Komitatano, Ĉef-Delegito de UEA por USSR, estrarano de ASE, vic-prezidanto de SEU (postperestrojka tutsovetia unuiĝo, kiu ekzistis ĝis la disfalo de USSR), aktuala UEA-Delegito en Rostov-na-Donu. “Rusia esperantisto de la jaro”-2004.

Gvidas E-kursojn ekde 1968, cetere, laŭ sia metodo, pri kiu li verkis la libron „Instruado – sen turmentado! La ĉefaj principoj de fremdlingvo-instruado kaj praktikaj konsiloj por Esperanto-kursgvidantoj“ (1999).
Verkis 7 aliajn librojn (inter ili koncepte unikan enciklopedieton de la E-kulturo – „Gvidlibro tra Esperantio“, 2015), eseojn, premiitajn en Belartaj Konkursoj, kaj centon da artikoloj pri la movado kaj E-kulturo. Instruis en pluraj urboj de USSR / Rusio, Britio, Francio, Germanio, Luksemburgio, Nederlando (Indiĝenaj Dialogoj), Norvegio (UK), Usono (NASK) k.a. Lekcias kaj ekzamenas kadre de la Postdiplomaj Interlingvistikaj Kursoj ĉe la Poznana Universitato (Pollando). Preleg(vojaĝ)is en dudeko da landoj de 4 kontinentoj. Disponeblas por E-kursoj kaj prelegvojaĝoj.
Lia filino estas denaska esperantistino, premiito de E-poeziaj konkursoj “Liro” kaj Belartaj Konkursoj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 7; | Aldoni propran komenton

7.
cxukcxa je 2017-12-21 22:28:34

Dankon, Ilona. Mi ĉiam admiras vian sindediĉon, laboremon kaj laborivon, kiuj mankas al mi. Granda bonŝanco al mi, ke vi siatempe unuafoje invitis min kontribui al la Interlingvistikaj Kursoj kaj daŭre riskis ripeti tion plu kaj plu malgraŭ ĉiuj miaj mankoj, kiujn mi konscias, sed malfortas venki . Aparte tuŝis min via rimarko, ke mi fariĝis parto de la E-kulturo. Kompreneble, mi subtenas la ideon: "Amu arton en vi, sed ne vin en arto", sed agrablas, ke iu amas min "en arto".

6.
ilonaesp je 2017-12-21 22:17:09

Bona konanto de esperanta kulturo iĝis jam parto de e-kulturo. Daŭrigu verve kaj verke vian seriozan kaj amuzan espoloron en Esperantio!

5.
cxukcxa je 2017-12-21 12:09:08

Dankon, Monik. Rilate aktivecon kaj precipe energion, mi lernas de vi ;) Kaj rilate vian esperon, ke mi denove prelegvojaĝos en Francio, mi havas la saman. Mi jam plurfoje rondvojaĝis kaj prelegis en via lando, sed ne sufiĉas. Mi fariĝis dependa de tiaj vojaĝoj kaj etosumoj kun lokaj samideanoj kiel de drogoj :) Do, "dum spiro spero" :)

4.
Monik je 2017-12-21 09:49:38

Gratulojn, Aleksandro ! Mi tre ĝojas, ke vi eniris la Panteonon. Mi bezonis kelkajn "momentetojn" antaù ol skribi al vi ! Via agado por Esperanto tre gravas kaj ni esperu ke vi denove prelegos en nia lando.

3.
cxukcxa je 2017-12-15 22:42:03

Al Telemo
Mi esperas, ke vi transiris de "ot" al "at" kaj "it" ;)
Dankon pro la agrablaj vortoj.

Al Neghero.
Dankon pro la gratuloj. Mi iomete zorgemas pri miaj libroj. Ja ili, same kiel mi, ŝatas multe dormi. Do, ne tro ĝenu ilin :)

2.
neghero je 2017-12-15 21:37:57

Viaj libroj ne dormas sur miaj ŝrankoj, Aleksandro. Mi ŝatas fojfoje denove konsulti ilin ("Esperanto-lingvo de kulturo kaj personeco", "Vortludoj kaj luda komunikado en Esperanto", "Tipa esperantisto"). Ili elvokas la belajn tagojn en Poznan kie vi instruis por nia plezuro.
Gratulon!

Anne

1.
Telemo je 2017-12-15 10:16:37

Gratulon kara kaj gaja Aleksander! Mi ĉiam memoros vian faman demandon, kiun vi diris en Jowita - Poznano: "Ĉu vi ĉasas la varbotojn?" .... kaj jen mia respondo hodiaŭ: Nuntempe ne! Ne estas la ĝusta periodo ;-) Tre amike

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.