Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Maria BUTAN
Edukado-ensalutnomo:MCB1946
Vivtempo:1946 -
Devenlando:Rumanujo
Agadlando(j): Germanujo, Italujo, Pollando, Rumanujo, Slovakujo
Prezento:Ŝi studis filologion en la Universitato de Kluĵo kaj doktoriĝis pri lingvistiko en la Akademio Internacia de la Sciencoj (San Marino, 1995).
De 1968 ĝis la pensiiĝo en 2003 ŝi instruis la francan kaj la italan en liceo kaj universitatoj de Timisoara kiel instruisto, poste asistanto kaj lektoro. Inter 1990 kaj 2003 ŝi estis katedrestro de la Departemento de modernaj lingvoj ĉe la Universitato pri agrikulturaj sciencoj. Nun ŝi estas kunlaboranto de la Franca Instituto de Timiŝoara.

Maria Butan lernis Esperanton en 1976, kiam la profesoro Bociort iniciatis kursojn de internacia lingvo en la filologia fakultato. Sub lia gvido ŝi estis sekretario de la Kolektivo Esperanto Interlingvistiko, kadre de Akademio de Sociaj kaj Politikaj Sciencoj, organizis inter 1978 kaj 1985 la kulturan programon de la tutlandaj kongresoj kaj instruis Esperanton en pluraj fakultatoj, ĝis la oficiala malpermeso de tiu agado.

Post 1990 ŝi kunaŭtoris imponan vortaron Esperanto-Rumana, starigis denove kursojn kaj organizis en Timiŝoara la I-an (1997) kaj la IV-an (2000) Danuban Esperantlingvan Sciencan kaj Kulturan Forumon, kaj, kiel daŭra sekretario de DESKF, ŝi kunlaboris al ties okazigo en Budapeŝto (1998), Poprad (1999), Belgrado (2001).

En 1994, ĉar oni restarigis la Komisionon Esperanto-Interlingvistiko heredantan la celojn kaj programon de la jama KEI, Butan organizis simpoziojn kaj debatojn - en kaj pro Esperanto - inter 1995 kaj 2001, sub la aŭspicioj de la Akadenio de Sciencistoj, kadre de la Tutlanda Asocio de filologoj.

Unue kiel doktoriĝkandidato, poste kiel asociita docento (ekde 1994) kaj plenrajta docento (ekde 1997) de A.I.S. ŝi prelegis kaj instruis Esperanton dum 12 universitataj kaj studadsesioj de tiu akademio en San Marino, Krakovo, Paderborn, Bydgoszcz, Sibiu, Rimini, Nitra, Komarno.

Butan gvidis progresigajn kursojn ankaŭ dum du Italaj Kongresoj de Esperanto kaj estis kvazaŭ ĉiujara preleganto (dum 18 jaroj) de OSIEK, kies Internacian Esperanto-Konferencon ŝi organizis en Timiŝoara en 2006. Maria Butan eldonis plurajn lernolibrojn por instruado de la franca, agadis kiel anino de Societe Internationale de Linguistique fonctionnelle, kontribuis al pluraj fakaj kongresoj, ene kaj ekster Rumanujo, eldonis la libron “Interferences lexicales” kaj ricevis en 2006 en Quebec (Kanado) la arĝentan medalon ”Dictee des Ameriques”(“Amerika Diktaĵo”). Ŝia profesia kompetenteco estis rekompencita far la Franca Ministerio pri Edukado, kiu nomis ŝin en 2012 kavaliron de la ordeno “Palmes Academiques” (“Akademiaj palmoj”).

Ŝi sukcese trapasis plurajn ekzamenojn:
ekzamenojn de ILEI je baza nivelo - en 1996 dum UK Prago kaj je meza nivelo 1998 dum UK Montpeliero
KER-elzamenon je C1 nivelo en 2010 dum Itala Kongreso 2010.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
neghero je 2017-12-15 19:53:34

Mi tre ĝojas kun vi, kara Maria. Kiom da memoraĵoj de kiam ni interkonatiĝis en Motovun (Kroatio) en 2000! Dankon pro viaj multnombraj partoprenoj kaj prelegoj en OSIEK, eĉ via mirinda, efika kaj agrabla organizado de la Konferenco en via bela urbo Timisoaro en 2006, kaj pro la bela vojaĝo tra via bela lando en 2009. Gratulon ankaŭ pro via samtempe konscio pri via valoro, kaj male via diskreteco : ekzemple mi memoras ke Claude kaj mi akompanis vin en 2005 ĉe via eta tendo ĉe la maro en la greka urbeto Rafino: ekzakte simila al tiu de nia mielvojaĝo en 1968! La lasta tago kiun ni pasigis en marto 2017 kun vi en Compiègne kaj ĝia bela kastelo antaŭ via flugo al Marakeŝo estis bela tago. Kisojn ankaŭ al Teodora por kiu eble ne estis ĉiam facile havi patrinon kiel vi.

Anne (Neĝero)

1.
Grazina je 2017-12-15 09:52:53

Gratulojn, kara Maria! Mi konas vin kaj kiel koleginon kaj kiel perfektan organizantiinon, do vere jam delonge vi devis esti "enpanteonigita" :-) Energion, sanon kaj interesajn eblecojn por daŭrigi vian agadon kaj en instruado kaj en organizado!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.