Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Mikaelo Ĉertilov
Edukado-ensalutnomo:mikaelo_che
Vivtempo:1961 - 2018
Devenlando:Rusujo
Agadlando(j): Rusujo
Prezento:Mikaelo (Miĥail Konstantinoviĉ) Ĉertilov (25.04.1961 – 24.02.2018)

En la ĉevolga urbo Liskovo la 24an de februaro 2018 forpasis Mikaelo Ĉertilov, unu el la plej grandaj aktivuloj de Rusia Esperanto-movado dum lastaj 30 jaroj. Li estis estrarano de REU kaj gvidanto de ties komisiono pri eksteraj rilatoj.
Li naskiĝis en Kemerovo, sed poste transloĝiĝis al Niĵnij-Novgoroda regiono, al urbo Liskovo. Li finis Moskvan energetikan instituton, kaj fariĝis inĝeniero pri vaporkaldronoj, kvankam dum la vivo li estis ne nur inĝeniero, sed ankaŭ laboris en turisma firmao, provis krei propran entreprenon, ktp. Li longe loĝis en apudmoskva urbo Odincovo kaj laboris en Moskvo; en 2010-aj jaroj revenis al Liskovo, en la lastaj du jaroj de la vivo denove enkloĝinte apud Moskvo (en Balaŝiĥa).

Mikaelo estas esperantisto ekde la jaro 1986. Jam fine de la 1980-aj li ekaktivis en la movado – organizis renkontiĝojn (la unua lia estis en 1989 tendaro en Tuĉkovo apud Moskvo), ellaboris dokumentojn, multe okupiĝis pri eksteraj rilatoj. Pro tio en 1990-aj jaroj li multe kaj aktive kunlaboris en fako “Esperanto” Radikala Asocio (ERA) de Transnacia Radikala Partio, kiu tiam interesiĝis pri Esperanto. En 1990-aj li ankaŭ multe kunlaboris kun SAT, kaj en la 2000-a estis unu el la kunorganizantoj de SAT-kongreso en Moskvo.

Li grave aktivis en REU, plurfoje estis elektata en ties estraron, kaj en 2008-2010 estis ĝia prezidanto. Lia forta flanko estis ĉiam zorgo pri bona prilaboro de diversaj laborreguloj kaj aliaj organizaj flankoj de la Movado. Dum multaj jaroj li estis organizanto de Libro-servo, kiu provizis per legaĵoj esperantistojn de la tuta lando.

Gravas ankaŭ kontribuo de Mikaelo al evoluigo de Esperanto-kulturo. Li esperantigis libron de Harry Harrison “Invado: Tero” (2012) kaj kuntradukis (kun S. Smetanina) du romanojn de Sergej Lukjanenko – “Kavaliroj de kvardek insuloj” (2009) kaj “La nokta patrolo” (eldonita en tri partoj, 2006-2007).

Forpaso de tia aktivulo estas granda perdo por la Movado. Ni ĉiam danke memoros lian ĉiaman bonkorecon kaj trankvilecon en la plej malfacilaj situacioj.

Helan memoron pri li kaj kondolencojn al la gefiloj!

Svetlana Smetanina, Prezidanto de REU
Nikolao Gudskov, vic-prezidanto de REU

Aldonaj linioj de Katalin Kovats:
Ankaŭ edukado.net kaj kunlaborantoj de la programo Ekparolu! esprimas kondolencojn kaj estas tristaj pro la malbona novaĵo. Mikaelo aliĝis al la programo preskaŭ tuj post la lanĉo kaj aktivis ekde januaro 2017. Malgraŭ siaj okupoj li proponis siajn servojn, dediĉis sian tempon por helpi la komencintojn kaj babili kun ili per skajpo. Mikaelo laboris entute kun 12 genevoj, disponigis sian helpon dum 13 parolsesioj.
Ĝuste en la periodo de lia forpaso survojas al li poŝte donaco por lia ONKLO-laboro. La nobla Korano, kiun li elektis, bedaŭrinde ne povos atingi lin.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 13; | Aldoni propran komenton

13.
oliveiravp je 2018-12-09 14:17:20

Kondolecon. Mi ne partoprenis sesion ku li, sed mi komprenas ke li estis dediĉita Esperantisto.

12.
auxro je 2018-02-28 02:10:42

Kondolencon al la familianoj kaj lumon al lia animo.

11.
Rubekolo je 2018-02-27 18:09:48

Mi sendas mian sinceran kondolencon al la familianoj de Mikaelo, liaj geamikoj kaj ĉiuj samideanoj el Rusio.

10.
Aristides1972 je 2018-02-27 15:08:36

Sincere kondolenciajn al familio, tristega novaĵo.

9.
Vicento je 2018-02-27 10:45:37

Mikaelo estis la onklo kiu konsilis al mi, ne sufiĉe memfida lernanto, komenci instrui Esperanton. "Jes, vi pretas, komenciĝu!" li diris. La novaĵo klare malfeliĉigas min; kaj mi pensas ankaŭ pri liaj familio kaj amikaro, ĉar homo kiu decidas lerni nian lingvon kutime estas homo kiu influas aliajn flankojn el la vivo. Saluton, amiko Mikaelo.

8.
Sheila7 je 2018-02-27 02:57:02

Mi estas dankema ke Mikaelo estis "onklo" por Ekparolu. Lia sindonema kontribuo al Esperanto estas impona. Ĉi tiu kanadano sendas kondolencojn al liaj familianoj.

7.
slavneui je 2018-02-26 19:51:46

Sincerajn kondolencojn al la familio de mia kolego-onklo.

6.
Forigita uzanto je 2018-02-26 18:35:20

Mian sinceran kondolencon!

5.
basiawarmia je 2018-02-26 18:19:18

Miajn kondolencojn!

4.
raffaelefra je 2018-02-26 15:22:15

En tiu ĉi tristega momento mi sendas miajn kondolencojn al viaj familianoj kune kun miaj preĝoj.
Ripozu kara Mikaelo en la senfina paco.

3.
justeco je 2018-02-26 13:09:03

Miajn kondolencojn al la familianoj kaj ĉiuj kiuj konis lin.
Mikaelo estis mia 'onklo' en la Ekparolu-programo, li bonkore kaj lerte helpis al mi plibonigi mian nivelon de Esperanto.

La memoro al li estu beno.

2.
Patrick75 je 2018-02-26 12:59:06

Kondolencojn al la familianoj. Vere tristiga novaĵo! :-(

1.
Forigita uzanto je 2018-02-26 12:59:03

Mi sendas mian kondolencon al liaj familianoj.
Mikaelo ripozu en paco.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.