Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Jorge VELASQUEZ
Vivtempo:1940 - 2018
Devenlando:Kolombio
Agadlando(j): Kolombio
Prezento:La 1an de junio 2018 forpasis en Medeĝino (Kolombio) samideano JORGE VELASQUEZ, kiu estis unu el la plej gravaj disvastigantoj de nia Lingvo komence de la sepdekaj jaroj. Li estis certe unu el la PLEJ konstantaj kaj senlacaj instruistoj de Esperanto en Kolombio. Li ankaŭ ekeldonadis la bultenon "Laboro" kaj laŭ la sama nomo FONDIS humanisman movadon "Universala Familio". S-ro Velásquez estis fakdelegito de UEA pri Katolikismo, delegito de IKUE kaj de katolika movado.
Li dediĉis 40 jarojn el sia vivo al la instruado kaj disvastigado de Esperanto.

Li naskiĝis la 3an de Marto 1940. Edziĝis al Luz Elena kaj estis la patro de 3 filoj. Studis filozofion sed ne diplomiĝis. Instruadis la italan kaj Esperanton.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Forigita uzanto je 2018-06-06 14:46:58

Kondolencon, mi sendas al liaj familianoj.
Jorge ripozu en paco.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.